Numero 103 – marto 2014

Memoro de Beata Virgulino Maria, la Reĝino

„Reĝino de la ĉielo kaj de la tero, preĝu por ni!”

 

Tio okazis la 31an de oktobro 1954 en Romo. Estis finiĝanta la internacia kongreso mariala. Posttagmeze oni transportis la gracan bildon kun la nomo „Savo de roma popolo”, al baziliko de Sankta Petro. Kvarcent okdek stan-dardogrupoj el la plej famaj pilgrimlokoj de la mondo, du-cent okdek marialaj standardoj akompanis la gracan bildon. En la baziliko de Sankta Petro, papo Pio la 12a kronis la gracan bildon kaj proklamis la novan marialan feston de Beata Virgulino Maria, la Reĝino. Metante la kronon sur-kape de Maria, la papo estis diranta: Kiel ni kronas Vin per niaj manoj, tiel degnu nin kroni en la ĉielo honore kaj glore Jesuo, Via Filo.

La papo, alparolante dum la diservo, diris ke nenion novan li enkondukas en la Eklezio, ĉar la kulto al Dipatrino la Reĝino estis en la Eklezio konata de la komenco. Maria estis nomata Reĝino far la Eklezio egale en Rozario, kiel ankaŭ en Loreta Litanio aŭ en mestekstoj.

 

Kantante dum diservoj en majo la Litanion honore al Dipatrino, ni turniĝas al ŝi multfoje kiel al Reĝino, kiu per sia digno kaj elektiteco superas per sankteco ĉiujn sanktu-lojn kaj partoprenas en iliaj taskoj.

 

Ŝi estas Reĝino de la patriarkoj. Patriarkoj estas vi-roj, kiuj laŭ la volo de Dio transdonis al homaro la sendi-fektan kredon je unu kaj vera Dio. Patriarko Adamo, Abra-hamo, Jakobo, Moseo kaj aliaj gardis la purecon de kredo inter sia popolo. Tamen kiu en maniero tiel perfekta trans-donis la puran kredon al la Eklezio, se ne Maria, Virgulino ĉiam fidela.

 

Maria estas Reĝino de la profetoj. Profetoj alvokitaj de Dio transdonadis la veron pri veno de Savanto, memori-gadis pri lia veno kaj liaj taskoj. La kronado de iliaj profet-aĵoj, la atesto pri ilia vereco estas tio, kio efektiviĝis per la patrineco de Maria. Tion eldiris Maria mem en sia profeta Magnifikato.

 

Ŝi estas Reĝino de la apostoloj. Apostoloj estas ho-mój el la plej proksima ĉirkaŭantaro de Jesuo. Sorbigitaj per la vortoj kaj spirito de Kristo ili iris, por prediki la Dian vorton kaj bapti ĉiujn naciojn. Ĉiam inter ili estis Maria, kaj en malfacilaj momentoj, estis por ili la forto kaj apogo.

 

Maria estas Reĝino de la martiroj. Martiroj per la ofero de siaj suferoj kaj de sia sango atestis pri la fideleco al Krista vero. Tamen al neniu el homoj la doloro kaj su-fero de Kristo estis tiel proksimaj, kiel al Maria lia Patrino. Ŝi ja sub la kruco suferis neesprimeblan doloron en sia pat-rina koro. Tie ŝi fariĝis Reĝino Doloranta de ĉiuj martiroj.

 

Maria nomatas Reĝino de la konfesoroj. Sankta kon-fesoro estas tia homo, kiu en sia surtera vivo donadis ates-ton pri la kredo per sia ĉiutaga laboro, per honesta plenum-ado de la devoj de sia statuso, profesio. Traktis sian vivon kiel servon al Dio. Neniu pli perfekte ol Maria plenumis sian vokiĝon. Neniu same kiel ŝi scipovis labori, preĝi, su-feri – ĉiam en la unueco kun Dio.

Maria alvokatas kiel Reĝino de la virgulinoj. Virgul-ino nomiĝas persono, kiu dum la tuta vivo anime kaj korpe sin dediĉis al Dio. Konscie ŝi finrezignis pri ĉiuj decaj ple-zuroj de la sensa vivo favore al totala laboro por Kristo. Kaj denove oni devas diri, ke ne estis nek estos tia homo, kiu trairus la vivon en maniero pli pura, ol Maria. Ŝia patri-neco estas efiko de la Dia agado, pro tio kvankam ŝi iĝis Patrino, ne ĉesis esti la plej pura Virgulino.

 

Ni parolas pri ŝi: Reĝino de ĉiuj sanktuloj. Ĉar por ĉiuj ŝi estis kaj estas modelo de strebado al perfekteco; ĉiuj sanktuloj fiksrigardis ŝian modelon, lernis de ŝi tian vivon, kiu ĉiam plaĉis al Dio.

Tiun sian dignon kaj esceptan lokon en la sanktulara rondo Maria dankoŝuldas al sia elektiteco fare de Dio. Dio ja volante ke ŝi estu Patrino de Lia Filo, gardis ŝin kontraŭ ĉiu makulo de la origina peko. Tial do ni vokas al ŝi: Reĝino sen la origina makulo koncipita.

 

Ŝia reĝina digno etendiĝas super la teron. Kiel unika el homoj, ŝi estas prenita kun korpo kaj animo en la ĉielon kaj laŭ la kredo de la Eklezio, esprimita en la kvina glora mistero, kronitas je Reĝino de la ĉielo kaj de la tero. Tiu grandioza Reĝino Ĉielenprenita estas ornamo kaj ĝojo de la tuta ĉielo. Staras ŝi, nova Eva, en brilo kaj gloro dekstre de Kristo.

 

Ŝia reĝina agado plu daŭras. Ŝi plu preĝas por ni, propetas je niaj aferoj, per sia ĉeesto memorigas al sia Filo, ke estas daŭre kun ni, kun homoj. Kaj kiel rekonilo de siaj infanoj ŝi donis al ni Rozarion, kaj en ĝi la savrimedom. Pro tio ni laŭdas ŝin kiel Reĝinon de la Sankta rozario.

Kiu vivas laŭ ekzemplo de Maria, tiu vivas en paco kun Dio, havas pacon kun homoj kaj ĝuas la internan pa-con de sia konscienco. En la animo de tia homo regas vera Dia paco, kies donanto estas Kristo. Maria kiel unua el la homoj atingis la vivperfektecon en tia Dia paco. Tial do ni parolas pri ŝi, ke ŝi estas Reĝino de la paco.

 

Precipe proksima estas Maria por nia nacio. Ni en-igis ŝian ĉeeston kaj ŝian agadon en nian malfacilan histo-rion. Nia nacio per la buŝo de reĝo Johano Kazimiro pro-klamis ŝin sia Reĝino – Reĝino de Pollando.

 

En la festo de Maria, la Reĝino, ni devas ekkonscii tiun nekutiman kaj neesprimeblan per la homa buŝo dignon de nia Patrino. Ni devas atente rigardi ŝian reĝinan figuron, korekti nian konduton, por iam kreskigi la rondon de ŝiaj infanoj.

 

Ĉe fino ni iom preĝu al nia Reĝino: Maria, nia Reĝ-ino, kun granda fido ni stariĝas antaŭ Vi kaj ĉion, kion ni havas kaj kio ni estas, ni fordonas sub vian reĝinan pro-tekton. Amen.

 

(Sac. Stanislavo Górski, Ŝi estas kun ni, p.54

Tradukis Stanislavo Płachta OFM)

___________________________________________________________________________________

 

Virino, jen Via filo.

Filo, jen via Patrino.

(Evangelio laŭ S-ta Johano)

Ĉu vi scias, ke Maria amas vin kiel patrino sian infanon?

Ĉu vi scias, ke ŝi estas via senĉesa helpo?

Ĉu vi scias, ke ŝi pensas pri via feliĉo kaj savo?

Konfidu al via Patrino. Alkonduku al ŝi aliajn.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony