Numero 103 – marto 2014

Meditado

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko 17:1-6

 

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko Jesuo donas al siaj disĉiploj diversajn instruojn, kiamaniere ili devus agi en variaj cirkonstancoj, por ke ilia vivo estu konforma al Dia volo. Jesuo diris: „Ve al tiu, per kiu venos la demoralizoj. Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus la demoralizon por unu el ĉi tiuj malgrand-uloj” (Luk 17:2).

En alia loko Jesuo akcentas la valoron de la infanaj sankteco, humileco, senkulpeco. La infano estas ĉasta, bo-na, fidoplena, lia koro povas esti modelo de la bona, krist-ana vivo. „Kiu humiligos sin kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo, kaj kiu akceptos unu tian infanon en Mia nomo, tiu akceptas Min” (Mat 18:4-5). Por akcenti la valoron kaj grandecon de la infana sankteco Jesuo diris: „Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj mal-granduloj; ĉar Mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de Mia Patro, kiu estas en la ĉi-elo” (Mat 18:10).

Do, ni iru al la Trono de Dia Mizerikordo, al la fonto de la vivo kaj sankteco, al la fonto de ĉiu konsolo, al la Viva Pano, kiu ĉieleliris por ke nia vivo estu sankta kiel la infana vivo, por ke ni atingu la vivon eternan.

Poste Jesuo diris, ke ĉiu devas pardoni al sia prok-simulo ĉiam, ĉiuokaze, multfoje, se la proksimulo petas pri la pardono. La homo pardonanta al sia proksimulo estas homo kompatema. Jesuo diris: „Feliĉaj estas la kompate-maj, ĉar ili ricevos kompaton” (Mat 5:7). Jesuo mizerikor-de pardonas niajn pekojn, se ni pentas. Jesuo pardonas ni-ajn pekojn kaj faras nin filoj de Dio – filoj, „kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de korpo, nek el volo de homo, sed el Dio” (Joh 1:13).

Poste la apostoloj petis Jesuon, ke Li donu al ili pli multe da fido. Jesuo al ili diris: „Se vi havus fidon kiel sem-eron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradi-kigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi” (Luk 17:5-6).

Post la descendo de la Sankta Spirito la apostoloj, plenigitaj de la donoj de la Sankta Spirito, iris al Grekio, Macedonio, Malgranda Azio kaj kun kredo predikis Evan-gelion, sanigis la malsanulojn kaj faris miraklojn.

Kaj nuntempe ni devus preĝi al la Sankta Spirito, ke Li riĉigu nin per siaj donoj, por ke nia kredo estu forta en ĉiu situacio.

Verŝu akvon vivantan

sur ĉion, kio estas mortinta!

Uzu potencon sanktan –

vivigu ĉion velkintan.

Al tiuj, kiuj semas la Veron,

donu kuraĝon, saĝecon!

Donu al ili esperon

pri l’ sukcesa, bela estonteco!

(elektita parto el Venu Konsolanto – la Sankta Spirito – Z.K.)

 

Prilaboris Zofia Kamieniecka

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony