Numero 111 – vintro 2015

Meditado

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Mateo 8:5-11

kaj la libro de la profeto Jesaja 2:1-5

 

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Mateo ni sciiĝas pri la senlimaj fido kaj kredo je Kristo de centestro, kies servisto kuŝis paralizita kaj terure suferis. Jesuo estis preta iri al la domo de la centestro kaj sanigi la malsanan serviston. La centestro diris al Jesuo: „Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi venu sub mian tegmenton, sed nur parolu vorton, kaj mia servisto saniĝos”. Kaj Jesuo diris al la sekvantoj: „Vere Mi diras al vi, ĉe neniu en Izraelo Mi trovis tiom da kredo” (Mat 8:8.10). Al la centestro Jesuo diris: „Kiel vi kredis, tiel fariĝu al vi” (Mat 8:13). Kaj lia servisto saniĝis je tiu sama horo.

Nune ni travivas Adventon, kiu komencas novan litur-gian jaron en la katolika Eklezio. Advento signifas alveno – estas tempo de atendado je alveno de Jesuo. Ĝi memorigas al ni la longan periodon, en kiu patriarkoj, profetoj, prapatroj sopire atendadis la Savanton de la mondo – Jesuon, kiu post jarmiloj da atendo naskiĝis en Betlehemo por restarigi la detruitan ligon de la homo kun Dio, per la pasiono kaj morto, plenumante la volon de la Patro. „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu, sed havu eternan vivon” (Joh 3:16).

Advento memorigas al ni ankaŭ la duan alvenon de Jesuo, kiu venos triumfe, en gloro, kiel Reĝo kun anĝeloj, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. En la liturgio ofte troviĝas la mencioj pri atendo al Jesuo, kiu venos en gloro. Ni atendas tiun tagon ne kun timo, sed kun espero. La sav-historio strebas al la fino – al sia plenumiĝo. Okazos ne la detruo kaj pereo de la nuna mondo, sed ĝia transformo kaj perfektigo. Pri la nova mondo, plena de harmonio kaj beleco, ni legas en la profetaĵoj de Jesaja (8a jarcento antaŭ Kristo): „Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj falĉilojn; ne plu levos nacio glavon kontraŭ alian nacion, kaj oni ne plu ekzercos sin al milito” (Jes 2:4). En alia loko ni legas: „Tenu vin forte, ne timu! Jen via Dio; venas lia venĝo kaj lia repago; Li mem venas por savi vin. Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos. Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj ĝoje kantos la lango de mutulo” (Jes 35:4-6).

Ni ne scias, kiam okazos la triumfa alveno en gloro, kun anĝeloj. Ni ne konas la tagon de nia vivofino, sed en ĉiu momento, ĉiam ni devus esti pretaj al la alveno de la Sinjoro, kun la puraj koroj, kun lumigitaj lampoj, kun la fido kaj kredo de la evangelia centestro.

Kvar semajnoj de la Advento preparas nin al la festo de Kristnasko, rememoro de la evento, en kiu Jesuo Kristo des-cendis de la ĉieloj por nia savo, kaj per la Sankta Spirito Li en-karniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Li venis kiel vera homo kaj vera Dio. La bela kaj riĉa tradicio, ligita kun Kristnaskofesto – vigilia vespero, blanka oblato, kristarbo lum-igita, bele ornamita, ĉarmaj kristnaskaj kantoj kaj aliaj belegaj kutimoj – ne povas kovri al ni tiun problemon, ke kun bela tradicio antaŭ ĉio Jesuo devus reĝi en niaj koroj, en niaj familioj, en niaj diversaj medioj. Jesuo ĉiam invitas nin al la fonto de vivo kaj sankteco, al la Trono de Dia Mizerikordo, al la Viva Pano kiu ĉieleliris. Jesuo, kaŝita en la Eŭkaristio, volas nin fortigi, sanktigi, feliĉigi, surŝuti per la gracoj, por ke ni fariĝu pano por niaj gefratoj, salo de la tero kaj lumo de la mondo. Nia Karega Granda Papo Johano Paŭlo la Dua vokis: „Malfermu la pordon al Kristo!”

 

Inter kristnaskaj melodioj ĉarmaj

venu Jesuo sub nian tegmenton!

Faru la vivon pli ĝoja, amvarma,

aldonu sencon al ĉiu momento!

 

(„Ĉu nur ekzistas bela tradicio” – Z.K.)

 

Prilaboris Zofia Kamieniecka

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony