Numero 109 – somero 2015

Meditado

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko 9:46-50

 

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

 

El la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko ni sciiĝas, ke la disĉiploj de Jesuo diskutadis pri tio, kiu el ili estas la plej granda. Jesuo ekkoninte iliajn pensojn kaj de-zirojn, prenis infanon, starigis ĝin apud Si kaj diris al ili: „Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu Min akcep-tas; kaj kiu Min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu Min sen-dis; ĉar kiu estas la plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda” (Luk 9:48). Tiamaniere Jesuo instruas nin, ke la vera grandeco de homo konsistas en la humila, simpla, mo-desta sinteno. Tian sintenon prezentas antaŭ ĉio infano, kies koro estas senkulpa, ĉasta, modesta.

„Vere Mi diras al vi: Se vi ne konvertiĝos kaj ne far-iĝos kiel infanoj, vi certe ne eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas Min” (Mat 18:3-5). Tiuj klaraj, esprimoplenaj vortoj solvas la problemon de hom-grandeco, montras la unikan vojon al ĉielo. Ĝi estas infanaj humileco, senkulpeco, modesto. Se vi ne konvertiĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi certe ne eniros en la regnon de la ĉielo – jen fortaj vortoj de Jesuo.

Kvankam la disĉiploj admonis tiujn, kiuj venigis al Jesuo siajn infanetojn, Li akceptis ilin kaj brakumis kun amo, dirante: „Lasu la infanojn veni al Mi, kaj ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio” (Luk 18:16).

Jesuo klare kaj forte akcentas la signifon de la infa-naj humileco, senkulpeco, modesto, kiujn oni devas pri-zorgi senĉese kun amo. „Pli bone estus por tiu, se muelŝto-no estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgrand-uloj” (Luk 17:2). Per tiuj klaraj kaj fortaj vortoj Jesuo ad-monas nin ĉiujn, ke nia konduto estu ĉiam ĝusta, inda je Dia infaneco, por ke ĝi servu kiel modelo por la aliaj, kaj precipe por infanoj kaj gejunuloj.

Ĉi-momente aperas la problemo pri edukado kiu ĉefe apartenas al gepatroj kaj instruistoj. Homo bone edukita, sur la kristanaj valoroj, en latina kulturo, povas esti vere sa-ĝa, konservante la infanajn ecojn de simpleco, humileco, modesto, senkulpeco.

Ni preĝu al la Plejsankta Virgulino Maria, ke Ŝi hel-pu al ni fariĝi puraj je la koro, simplaj, humilaj, modestaj, kiel veraj Diinfanoj, indaj pri la amo de Kristo, pri Lia ama invito al la Eŭkaristia Festeno.

 

Prilaboris Zofia Kamieniecka

Kien iras vi kaj kuras?

Daŭre mankas al vi temp’ –

Kien hastas vi kaj pensas

Pri valor’ de via viv’.

Mankas tempo por preĝado

Kvankam ĉirkaŭ la malbon’

Kaj vi falas en kurado

Tentojn venki volas vi.   ○

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony