Meditado
Meditado
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Johano 8:12-20
kaj la letero de la apostolo Paŭlo al la Filipianoj 3:8-14
Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.
Jesuo, instruante en la templo, diris interalie: „Mi estas la lumo de la mondo; kiu Min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo” (Joh 8:12). En la Sankta Evangelio en multaj lokoj Jesuo estas nomata lumo de la mondo. Je la komenco de la Evangelio laŭ Johano ni legas: „En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. Kaj la lumo brilas en la mallumo kaj la mallumo Lin ne venkis” (Joh 1:4-5).
Sen la lumo ne ekzistas la vivo. La tuta kreaĵo en la mondo vivas danke al sunbriloj. Arboj, floroj, herboj, bestoj, homoj – ĉio viva povas evolui, ekzisti danke al la lumo de la suno.
Jesuo estas la Lumo de la homoj, estas Suno brilanta, kiu lumigas tordajn, malhelajn padojn de la homa vivo. Kiu Lin sekvas, ne iras en mallumo, vidas klare la vojon, tra kiu oni devus paŝi. En la Lumo de Kristo rektiĝas tordaj, mal-helaj padoj de la vivo. La mallumo de la nuntempa mondo – mensogoj bele alloge vestitaj, tentantaj, en tiu Lumo devas esti venkitaj.
Tiu Lumo faligis sur teron Saŭlon, el Tarso, grandan persekutanton de kristanoj, kiu iris al Damasko por daŭre persekuti. Kaj en iu momento li aŭdis la voĉon en aramea lingvo: „Saŭlo, Saŭlo, kial vi Min persekutas? Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas”. Li ekvidis la vizaĝon de Jesuo kaj fariĝis blindulo. Laŭ la ordono de Kristo la amikoj de Saŭlo kondukis lin al Damasko en la domon de Judas. Tien iris la religiema homo Ananias, kaj metinte sur lin la ma-nojn, diris: „Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vid-povon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito. (…) Kaj li tuj rice-vis vidpovon” (Ago 9:17-18). De tiu momento Saŭlo, al-preninte la nomon Paŭlo (t.e. malgranda rilate al Kristo), fariĝis ne nur fervora kristano, sed antaŭ ĉio apostolo de la nacioj. Li faris grandajn misiajn vojaĝojn kaj fine fariĝis martiro de la kredo – mortigita laŭ ordono de roma aŭtori-tato.
La apostolo Paŭlo opinias (la letero al la Filipianoj), ke ĉion, kio antaŭe estis por li gajno, li rigardas kiel rubon, malgravaĵon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo. Por la apostolo – la scio pri Jesuo Kristo, pri Lia potenco, pri Lia resurekto, kaj la forta volo partopreni en la suferoj de Jesuo Kristo, estas superaj valoroj por atingi resurekton kaj eternan vivon.
Ni preĝu al Maria, nia Patrino kaj Reĝino, kiu donis al ni la Lumon de la mondo, ke en la brilo de tiu Lumo ni ekkonu la ĝustan vivovojon – la Veron, Bonon kaj Belon kontraŭ la mensogoj kaj moralaj malordoj de la nuntempa mondo. La Plejsankta Virgulino Maria gvidu nin senĉese al sia Filo Jesuo, la Lumo de la mondo.
Prilaboris Zofia Kamieniecka