Numero 107 – printempo 2015

Meditado

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Marko 12:38-44

kaj la unua libro de la Reĝoj 17:17-24

 

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

 

En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Marko Jesuo diris al disĉiploj, ke ili gardu sin kontraŭ la leĝinstru-istoj, kiuj ŝatas promenadi en solenaj vestoj, ricevi salutojn kaj havi ĉeflokojn en sinagogoj kaj festenoj. Ili formanĝas la havaĵojn de vidvinoj kaj, por altiri admiron, afektas lon-gajn preĝojn. Poste Jesuo observis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston. Multaj riĉuloj enĵetis multan monon. Kaj unu malriĉa vidvino enĵetis du moneretojn – tio signifas unu groŝon. Jesuo eksplikis al la disĉiploj, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj aliaj, ĉar la aliaj enĵe-tis el sia superfluo, sed ŝi en sia malriĉeco enĵetis ĉion, kion ŝi havis: sian vivrimedon.

Ankaŭ nuntempe estas homoj similaj al la evangeliaj leĝinstruistoj. Ilia religieco estas ŝajna. Ilia vivo kaj agoj ne kongruas kun la Dekalogo, kun Diaj ordonoj. La leĝinstru-istoj amis nek Dion, nek homon. Pro tio Jesuo diris al la disĉiploj kaj diras al ĉiutempaj homoj, ke ili gardu sin kon-traŭ tiuj, kiuj similas al la evangeliaj leĝinstruistoj.

Por ke ni havu spiritan forton rezisti al malbona aga-do, al ajna tento, ni iru al la Tabl’ festena – al la Eŭkaristia Tablo, por esti fortoplena per la sanktaj Korp’ kaj Sango.

„Vere, vere Mi deklaras al vi: se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon. Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago” (Joh 6:53-54). Tion diris Jesuo en la sinago-go, instruante en Kapernaumo.

En la fragmento de la unua libro de la Reĝoj estas prezentita profeto Elija, kiu vivis laŭ la ordonoj de Dio kaj Dio prizorgis lin en diversaj malfacilaj cirkonstancoj. Laŭ la ordono de Dio korvoj alportadis al li la panon kaj vian-don, kaj el la torento li trinkadis. Iufoje sekve de insista preĝpeto de Elija, reviviĝis la filo de vidvino. Feliĉigita la virino, patrino de la knabo, kiu revenis al la vivo danke al la preĝoj de Elija, diris al Elija: „Nun mi scias, ke vi estas homo de Dio kaj ke en via buŝo la vorto de la Sinjoro estas vera” (1 Reĝ 17:24).

Pri kiu homo nuntempe ni povas diri, ke li estas homo de Dio? Por respondi al tiu demando, mi citas tiun versaĵon:

 

Nur lumeto ia portas la esperon.

Sur la vivovojo – la amo kaj vero.

Por la aliaj – rideto, konsolo,

kvankam tristeco kaŝita en koro.

La preĝo sincera, sindona al Dio –

dankemo pro ĝojo, tristeco – pro ĉio.

La strebo neskuebla, rekta al la celo,

al kiu gvidant’ estas – la Gardanĝelo.

 

(„Bildo de l’ homo feliĉa” – Z.K.)

 

Prilaboris Zofia Kamieniecka

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony