Meditado
Meditado
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Johano 2:1-11
Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.
El la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Johano ni sciiĝas, ke en Kana de Galileo okazis edziĝofesto kaj tie estis la Patrino de Jesuo kaj ankaŭ Jesuo kun la disĉiploj estis invititaj. Kaj kiam mankis vino, la Patrino diris al Jesuo, ke mankas vino al la gastoj. Kvankam Jesuo diris, ke tiu problemo ne apartenas al Li kaj al Ŝi, ke ankaŭ ne venis Lia horo, tamen la Patrino diris al la servantoj, ke ili faru ĉion, kion ajn Jesuo diros al ili. Jesuo diris al la serv-antoj, ke ili plenigu per akvo ses ŝtonajn akvo-vazojn, kiuj destinitis por la purigado de la Judoj. La servantoj plenigis la akvovazojn per akvo ĝis la rando. Kiam la festenestro gustumis la akvon nun fariĝintan vino, sed li ne sciis de kie ĝi venis, li diris al la fianĉo, ke ĝuste vi rezervis la bonan vinon ĝis nun, kontraŭe al la aliaj solenaĵoj, dum kiuj je la komenco estas bona vino kaj poste malpli bona. En Kana de Galileo Jesuo faris komencon de mirakloj, montrante sian potencon kaj Liaj disĉiploj kredis je Li.
La priskribo de tiu evento – de la edziĝofesto, kiun partoprenis Jesuo kun la disĉiploj kaj Lia Patrino Maria, kaŭzas la demandojn: Ĉu en niaj koroj, en niaj hejmoj, en nia ĉiutaga vivo reĝas Jesuo? Ĉu dum la vivorapido ni tro-vas la tempon por turni niajn pensojn, niajn korojn al Li? Ĉu ni scipovas aŭdi, kion Li rekomendas al ni? De tempo al tempo ni travivas diversajn solenaĵojn, ni observas be-lajn tradiciojn, sed ĝuste ĉu ni ilin travivas kun Jesuo? Ĉu nia kredo je Kristo estas tiom forta, kiom la kredo de la apostoloj, de la unuaj kristanoj?
„Restu firmaj en la kredo! Restu firmaj en la espero! Restu firmaj en la amo!” – vokis Sankta Patro Benedikto la Deksesa dum la apostola vojaĝo al Pollando maje 2006 j. Resti firma en la kredo – tio signifas konstrui la domon de la vivo ne sur la sablo – ne sur ŝanĝemaj, mensogaj teorioj, sed sur fortaj fundamentoj, sur la roko. Kaj tiu roko estas Kristo. Kiu apogas sian vivon sur Kristo kaj ne subiĝas al relativaj, ŝanĝemaj influoj, povas diri post Sankta Paŭlo: „Ne plu mi mem vivas, sed Kristo vivas en mi” (Gal 2:20).
Sankta Patro Benedikto la Deksesa, parolante antaŭ grandega homamaso sur la krakova Herbejo, la 28an de majo 2006, interalie diris: „Mi petas vin, ke vi starante sur la tero tenu fiksitan rigardon al la ĉielo – al Tiu, kiun de du mil jaroj sekvas laŭvicaj generacioj, vivantaj sur nia tero, retrovante en Li definitivan sencon de ekzistado”. Vivante sur la tero inter diversaj obstakloj, malfacilaĵoj, ni tenu fik-sitan rigardon al Kristo, por ke ni povu fortigi nian kredon, ĉar nur Li estas vojo, vero kaj vivo. „Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo. Neniu venas al la Patro, krom per Mi” (Joh 14:6). Nur Jesuo Kristo repacigis la teron kun la ĉielo – la homon kun Dio – iam per la kruca morto kaj senĉese per la sensanga Mesofero. Kaj Li invitas nin al la Trono de la Mizerikorda Amo – al la fonto de vivo kaj sankteco – al la fonto de ĉiu konsolo – por superŝuti nin per la graco-donoj, por profundigi nin en la amofontanoj, por fortigi nin per la sanktaj Korpo kaj Sango, por doni al ni la vivon.
„Vere, vere Mi deklaras al vi:
se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo
kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon. Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago” (Joh 6:53-54).
Prilaboris Zofia Kamieniecka