Numero 105 – septembro 2014

Meditado

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko 14:12-14

kaj la letero de la apostolo Paŭlo al la Romanoj 11:29-36

 

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

 

En la Evangelio laŭ Sankta Luko ni legas: „Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku amikojn, fra-tojn, parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn; ĉar ili havos eblecon inviti vin siavice. Tiamaniere vi jam ricevis rekom-pencon. Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kri-plulojn, lamulojn, blindulojn. Tiam vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin.” Kion signifas tiuj vortoj? Ĉu ni ne povas inviti niajn amikojn, parencojn, najbarojn al nia hej-mo? Ĉu ni ne povas prepari festenon al ili? Eĉ estas bone, se ni havas okazon renkontiĝi en la amikeca, familia etoso, interŝanĝi niajn pensojn, vidpunktojn, interŝanĝi nian amon kaj amikecon. Do, alian sencon havas la vortoj menciitaj de Jesuo. Temas pri tio, ke nia bonfarado por niaj proksimuloj devas esti senprofitema, plena de amo kaj mizerikordo.

Jesuo mem estas supera modelo de la mizerikoda amo. En la Evangelio laŭ Sankta Johano (3:16) ni legas: „Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu, sed havu eternan vi-von.” Por savi la homon, Jesuo mortis surkruce. La amo nekomprenebla – grandega mistero de la kruco.

En la letero de Sankta Paŭlo al la Romanoj ni legas: „Kiel senmezura, Dio, estas via riĉeco, kiel granda via scio kaj via saĝeco! Kiel neesploreblaj estas liaj juĝoj kaj ne-sekveblaj liaj vojoj. Ĉar, kiu povis koni viajn pensojn, Sin-joro?” Malfacile kompreneblajn pensojn de Dio ni spertas dum la preĝo. Jesuo diris: „Petu, kaj estos donite al vi; ser-ĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj la pordo estos malfermita al vi. Ĉar, ĉiu petanto ricevos, ĉiu serĉanto trovos, kaj al ĉiu fra-panto estos malfermite.”(Luk 11:9-10). Kiom ofte ni petas Dion pri diversaj aĵoj kaj ŝajnas al ni, ke ni ricevis nenion, ne komprenante, kiom multe donis al ni Dia Mizerikordo. Ni serĉas la ĝustan vojon kaj ni ne scias, ke ni ĝin trovis. Ni frapas kaj ni ne vidas malfermitan pordon de Dia Mize-rikordo. Jesuo klarigas: „Se filo petas de sia patro panon, ĉu tiu donos al li ŝtonon?”(Luk 11:11).

La vojoj de Dio, la pensoj de Dio ne estas niaj vojoj, ne estas nia pensado.

Ni dankodiru al Dio pro l’ suno kaj floroj,

pro l’ nuboj kaj pro ĉiu dono,

ĉar nur Di’ nin konas

kaj nur Dio scias, kion ni bezonas.

Jesuo invitas nin al la festeno de l’ amo kaj mizeri-kordo – al bonfarado. Invitas nin ankaŭ al la eŭkaristia fes-teno – la kredmistero kiu donos spiritajn fortojn por realigi la amon kaj povas plenigi nian vivon per ĝojo kaj senco.

„Vere, vere Mi deklaras al vi: se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon. Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago.”(Joh 6:53-54).

 

Prilaboris Zofia Kamieniecka

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony