Numero 111 – vintro 2015

Meditado

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko 2:22-40

 

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

 

El la Evangelio laŭ Sankta Luko ni sciiĝas, ke venis por Maria la tempo de la puriĝo, laŭ la leĝo de Moseo. Tiam Maria kaj Jozefo alportis Jesuon al Jerusalemo, por prezenti Lin al la Sinjoro, ĉar „ĉiu unuenaskita virseksulo apartenas al la Sinjoro” (Luk 2:23). Tiam en Jerusalemo vivis maljunulo Simeon, viro justa kaj pia. Al li la Sankta Spirito rivelis, ke li ne mortos antaŭ ol li vidos la Mesion. Li iris en la templon, ĝuste kiam Maria kaj Jozefo portis la Infanon por plenumi tion, kion ordonis la leĝo de la Sin-joro. Tiam Simeon prenis Jesuon en siajn brakojn, dankis al Dio kaj esprimis la ĝojon pro tio, ke li vidis la Savanton de la mondo, Lumon por klerigi ĉiujn popolojn kaj Gloron de la popolo Izraelo. Maria kaj Jozefo miris pri tiuj vortoj, kiuj estis parolitaj pri ilia Filo Jesuo. Je la fino Simeon diris al Maria: „Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izraelo, kaj por signo de kontraŭdiro. Kaj ankaŭ vian animon trapasos glavo, por ke malkaŝiĝu la pensoj de multaj koroj”(Luk 2:34-35). Estis ĉi tie ankaŭ profetino Anna, maljunulino, vidvino, kiu senĉese estadis en la tem-plo, adorante Dion per fastoj kaj preĝoj.

Lige kun la supre menciita evento, oni solenas en la Eklezio „Feston de la Prezentado de Jesuo”. La plej grava akcento de tiu festo estas lumo. La lumo de la kandelo, kiun ni tenas la 2an de februaro, signifas Kriston. „La vera Lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venis en la mondon” (Joh 1:9). Jesuo mem diris: „Mi estas la Lumo de la mondo, kiu Min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo” (Joh 8:12).

Simile al Simeon kaj Anna, kiujn la Sankta Spirito gvidis al renkonto kun Kristo, ni penu renkonti Lin. Ĉe la Eŭkaristia Tablo ni renkontas Kriston, kiam ni unuiĝas kun Li en la sankta Komunio. „Vere, vere Mi deklaras al vi: se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trin-kas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon. Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago” (Joh 6:53-54). Kiam ni unuiĝas kun Kristo en la sankta Komunio, ni ricevas no-vajn spiritajn fortojn kontraŭ ĉiu malbono, pliriĉigitan su-pernaturan vivon, vivon de Diaj infanoj, „kiuj ne el sango, nek el volupto, nek el volo de la viro, sed el Dio naskiĝis” (Joh 1:13).

En la nuntempa mondo, plena de malbono, de men-sogoj, de tiuj kiuj kontraŭstaras al la Kruco, al la Eklezio (kion profetis Simeon), bezonaj estas la homoj, havantaj spiritan potencon, homoj unuiĝintaj kun Kristo, veraj ates-tantoj de Kristo.

Festo de la Prezentado de Jesuo estas ankaŭ Tago de la Konsekrita Vivo. La viroj kaj virinoj, kiuj fariĝis laŭ sia propra volo la tuta dono por Dio per la votoj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeemo. Ili estas liberaj por ami, liberaj por servi al Dio, al Eklezio, al homoj. Ili estas granda riĉeco de Eklezio, bezonaj en la tuta mondo.

Ho Plejsankta Dipatrino Maria, kiu iam alportis la Infanon Jesuon en la jerusaleman templon, alportadu ĉiam Jesuon Kriston en la templon de niaj koroj, por ke Li pri-lumu niajn vivopadojn, ofte tenebrajn, kaj fortigu, sanktigu nian strebadon al io grandioza, plejgrava, laŭ la ordinara homa pensado neatingebla.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony