Numero 111 – vintro 2015

Maria, Patrino de Kristo kaj nia Patrino

Soleno de la Sankta Dipatrino Maria

1a de januaro

 

„Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro”. (Luk 2:19)

 

En unu el trajno-kupeoj vojaĝis du viroj. Unu el ili legis gazeton, kaj la alia preĝis el preĝlibreto. La viro leg-anta gazeton estis ateisto kaj nervozigis lin tio, ke lia kun-vojaĝanto preĝas. Do, li serĉis okazon, por tiun ĉikani. Fine tia okazo prezentiĝas. Li rimarkis en la preĝlibreto el kiu preĝis tiu kredanta homo, bildeton de la Plejsankta Patrino. Do li demandis malice: – Kial vi portas tiun bildeton, kaj ne fotografaĵon ekzemple de via patrino? Ja tiuj du virinoj, via patrino kaj tiu virino el la bildeto (tiel li parolis pri la Plejsankta Patrino) per nenio diferencas.

Vi pravas – respondis la preĝanta viro – efektive ne estas granda diferenco inter mia patrino kaj la Plejsankta Patrino. Sed estas tre granda diferenco inter ŝia Filo Jesuo kaj mi.

Fantasta kaj kiom profunde teologia respondo de tiu homo. Jen kial ni kultas kaj amas la Plejsankta Patrinon. Ni kultas kaj amas Ŝin, ĉar Ŝi alportis al ni surteren la plej karan trezoron. Ŝi naskis Jesuon Kriston, ununaskitan Filon de Dio.

Sekve ni ne miru, ke sursojle de Nova Jaro – ne Kristo, kiu estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino de ĉio – sed lia Patrino Maria estas temo de liturgiaj legaĵoj. En siaj eternaj planoj Dio decidis fakte, ke ne nur nia ĝistempa vivo, sed ankaŭ la supernatura vivo havu ka-rakteron patrinecan. Tial de eterne Li elektis Marian Patr-ino de sia Filo. Bezona estis Maria, por ke Kristo povu far-iĝi unu el ni. Ke Li povu havi nian homan naturon. Sen Ŝi Kristo ne naskiĝus kaj ne havus la homajn trajtojn, korpon kaj sangon. Al Kristo estis bezona Patrino, por kanteti al Li lulkanton, por viŝi liajn larmoplenajn okulojn. Por ke Sin-joro Jesuo povu eldiri al Ŝi la plej belan vorton en la mon-do: „panjo”.

Maria tute fordonis sin al dispono de Dio, ekde la momento de anonco ĝis la kruco sur Kalvario. Ŝi akompa-nis Kriston de la momento de Lia naskiĝo ĝis la momento, en kiu Li mortis surkruce por nia savo. Per tuta sia naturo Ŝi kunlaboris en la verko de savo de pekema homaro. Tia estis ŝia vokiĝo kaj tia estas ŝia patrineca tasko ĝis hodiaŭ.

Dio volis fakte, ke Maria estu Patrino ne nur de lia Filo, sed ankaŭ nia Patrino. Sinjoro Jesuo donis al Ŝi tiun noblan titolon Patrino de ĉiuj homoj mortante sur la kruco. Tiam Li direktis al Maria vortojn: „Virino, jen via filo”. Poste Li diris al la disĉiplo: „Jen via patrino”. (Joh 19:26-27). De tiu momento ni havas potencan Patrinon, kiu sen-ĉese propetas Dion por ni. Tiel kiel diris episkopo Bossuet: „Ŝi estas Patrino de Dio, povas do ĉion ricevi. Ŝi estas nia Patrino, povas do por ni ĉion elpeti”.

Hodiaŭ la Eklezio kaj nia kredo troviĝas en granda danĝero. Al homoj minacas nekredo, malakcepto de Dio, malŝato de Diaj ordonoj. Malfacilajn momentojn travivas la edzeco kaj familio, kiuj disfalas pro multaj trouzoj. Tial ni voku al Dipatrino Maria, nia Patrino. Kiel Ŝi ĉeestis en la vivo de Kristo, same Ŝi ĉeestas ankaŭ en nia vivo. Ŝi ri-gardas nin kun amo. Ŝi ĉagreniĝas pro niaj malsukcesoj kaj klopodoj, sed ĝojas pri niaj venkoj kaj ĝojoj. Ŝi estis kun ni en la pasinta malnova jaro, kiu estas fermita karto kaj ne revenos jam. Ŝi estos kun ni ankaŭ en la Nova Jaro, kiun ni hodiaŭ komencas. Ni renovigu do nian devotecon al Maria. Kiel eble plej ofte ni recitu la preĝon „Saluton, Maria”. Ni preĝu Anĝeluson. Memorante pri tio, kion Ŝi faris kaj sen-ĉese faras por la Eklezio, por ĉiu el ni, ni gloru Ŝin kaj amu tutkore.

En la unua tago de Nova Jaro, konfidante al la Plej-sankta Patrino nin mem kaj ĉion, kio por ni estas plej kara, ni preĝu per la vortoj de Sankta Bernardo:

„Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke Vi forlasis tiun, kiu serĉis vian pro-tekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon. De tiu fido kuraĝigita, mi kuras al Vi, ho Virgulino de virgulinoj kaj Patrino, mi venas al Vi, mi ĝemanta pekulo staras antaŭ Vi. Ho Patrino de la Vorto, bonvolu ne malŝati miajn vor-tojn, sed aŭdu ilin favore kaj elaŭdu. Amen.”

 

Sac. Marian Bendyk

(„Vivi Evangelion”, ciklo A, p. 35; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony