Numero 100 – junio 2013

Malkonvena ŝerco

Foje, kiel normale, ni foriris por oficveturi en regi-ono. Janko, ĉirkaŭ 20 jaraĝa junulo, aludis al mi, ke lia pat-rino mendis al li aĉeti duonkilogramon da semceptido, kiun ŝi intencas displanti.

Por plenumi mendon, ni vizitis vilaĝan bazaron. Ni haltis ĉe nigrevestita, modesta virino, kiu vendis serĉatan bulbosemon. Ĵus ni demandis rilate prezon, ege konsternita, ŝi komencis okulesplori mian junan akompananton, rigar-dante lian vizaĝon ĝis piedoj, ŝi demandis lin pri jaraĝo. Ŝiaj okuloj larmoplenaj, preskaŭ ekploris. Ni interesiĝis pro kio ŝi ploras. Kelkvorte ŝi respondis, ke la kaŭzo estas tro longa, tial ŝi invitas nin viziti ŝian domon.

Komence ni rezignis, sed pensante ke nia ĉeesto eble konsolos ŝin, ni akceptis la inviton, ni proponis al ŝi eniri la aŭton kaj ni direktiĝis al ŝia domo. Tie ni trovis la edzon surkorte nutri birdetojn – ĵus elkoviĝintajn kokidojn.

Ni kune eniris la ĉambron, eksidis kaj la dommastr-ino komencis rakonti: „Ni havis filon, kiu krom aĝo, vizaĝe kaj belstature tute similus al Janko, se ne okazus tiu tre, tre domaĝa travivaĵo. Li estis bona knabo, bonprospera gimna-ziano, fervora por la belarta literaturo.

Iun vesperon li sciigis nin, ke li devas verki eseon por vilaĝa amuzlabora vesperkunesto. Por ankoraŭ persone akiri impresojn, li eliris el domo serĉi necesan objekton. Dum distro, pliaĝaj fraŭloj altvoĉe fimokis lin, ke li estas ankoraŭ timema knabeto, ne havas lipharojn, ne rajtas viziti similajn vesperkunestoj. Ili proponis al Kolo (nia filo) pruvi ke li estas bravulo, momente iri en vilaĝan tombejon, speciale al tombo de antaŭ nelonge forpasinta vilaĝa paroĥ-estro, preni kaj doni al ili florbukedon.

Vere, li estis bravulo. Li pretis agi laŭ ilia volo por pruvi ke estas bravulo, kaj li ekmarŝis al tombejo. Sam-tempe la ridindiga grupo, uzante plej rektajn stratetojn pre-terkuris lin, vualiĝis per blanka tuko, kaŝis sin malantaŭ la poptomba monumento. Kiam nia filo alproksimiĝis la tom-bon, ili kun sovaĝaj krioj „ni estas diabloj, ni gardas pop-tombon, ni tuj eltrinkos vian sangon” kaj similaj fimokoj, ĉiuj sin ĵetis sur Kolon. Li ekkuris, falegis kun ege vundita kapo. Kolo ne scias pli da detaloj. Post noktomezo li reve-nis hejmen, preskaŭ nerekonebla, la kapo kaj ĉemizo tute sangomakulitaj. Tuj ni invitis kuraciston, kiu esploris, ban-daĝis lian kapon kaj rekomendis la knabon nepre enhospi-taliĝi. Kiam alvenis la ambulanca veturilo, nia knabo for-pasis en miaj manoj. Ne mankis asertoj de atestantoj, sed ĉio estis vane, senutile. Neniu povas anstataŭigi aŭ revenigi Kolon, pro tio ni ne engaĝis registaron, nek juĝon.”

La ĉagrenita patrino sopirĝemis, elviŝis larmoplenan vizaĝon, proponis tagmanĝon. Ni rezignis, akceptis nur trinketi po kelkgutoj da vino por „Dio pardonu” laŭkutime.

Dum adiaŭo la patrino donis deziratajn cipletojn sen-page, donace al Janka patrino, gratulante ke ŝi devas esti feliĉa ĉar havas tiel belan filon, similan al ŝia bedaŭrinde jam morta filo.

Ĉio estis kortuŝa, mankis al ni decaj, konsolaj vortoj. Silente ni kliniĝis antaŭ la ĉagrenitaj gepatroj kaj forvetu-ris. Gepatroj restis ĉe enira pordo, ŝajne atendante revenon de filo. Tutan tagon ni meditis pri la rakonto de patrino kaj ne povis klarigi al ni mem, kiel malprudenta estas la homa sorto.

Laŭ popola diro „dividita ĝojo estas duobla ĝojo, dividita ĉagreno estas duonĉagreno”, sed ĉu ni sukcesis de-preni duonan angoron de tiu dumvive suferanta familio? Dubinde!

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony