Numero 108 – printempo 2015

Malkoncentriĝo

(malamiko de karaktero n-ro 2)

 

         „Ne kalkuliĝu inter la amaso da senorduloj”.

(Sir 7:16)

Kara junularo!

 

„Nenio prosperas al mi” – vi parolas. Vi prenas man-libron de fiziko kaj legas. Vi ne komprenas eĉ tion kion vi legas, vi ĵetas la libron sur la tablon. Vi alĝustigas la radio-aparaton. Post momento vi elŝaltas, ĉar vin tio ne interesas. Vi legas libron, gazeton… formetas. Nenio interesa. Vi el-iras por promeni, renkontiĝas kun kolego, interparolas, vi ambaŭ iradas sur la strato, rigardas montrofenestrojn, sed nenio vin interesas, la konversacio velkas. Vi revenas hej-men kolera kontraŭ vi mem kaj kontraŭ ĉio. Tiel vi pasigis la tutan tagon. „Hodiaŭ nenion mi faris” – vi konstatas fine. Ĉu nur hodiaŭ? Preskaŭ ĉiutage. Vi ekskuzas vin, ke vi ne estas „en saŭco”, ne havas bonhumoron, kvankam vi sentas laciĝon post tiu laborema „nenifarado”. Kio estas kaŭzo de tio? Tio, ke ĉio interesas vin samtempe, ke vi ne scipovas koncentriĝi, ke viaj interesiĝoj estas interspacigitaj kiel grego da timigitaj birdoj. Pigreco? Certagrade jes, sed la ĉefa kaŭzo de tio estas  malkoncentriĝo – malsano de la dudeka jarcento.

Multe influas la nuntempa vivo mem kun milaj feno-menoj, inventaĵoj, interesiĝoj. De tie la konsuma sinteno de hodiaŭa homo. La volo ekkoni kaj sperti ĉion. Ĉar estas maleblo ekkoni ĉion kaj ĉion travivi, do naskiĝas apatio, pasiveco kaj malinklino. Tio estas la efiko kaj samtempe la kaŭzo de malkoncentriĝo, pafmortigo de interesiĝoj, tro-ŝarĝo de menso, de koro kaj nerva sistemo.

La homa psiko ne eltenas tion ĉion. Ĝi serĉas ian el-fluon, ventilatoron en formo de apatio kaj ĉi tie ne helpos kvietigaj piloloj, ĉar estas malpermesite bagateli la leĝojn de homa naturo. Tio venĝas al homo mem. Ne estas mir-inde, ke aŭdiĝas plendado pri malprofundo, manko de soli-dareco en laboro, pri malalta nivelo de studantoj. Homoj similiĝas al anaso, kiu scipovas flugi, kuri, naĝi, sed nek ĝia naĝado, nek flugado aŭ kurado estas majstra. Homo – anaso ankaŭ ŝajne ĉion scias, ĉion faras, sed nenion laŭorde finfaros kaj ne scipovas koncentriĝi – faras ĉion subite. Ne scipovas esti disciplinita, agi rigore, malŝparas siajn for-tojn, energion, laboras senplane, lernas kaj amuziĝas ankaŭ senplane, kaose. Do kion fari?

Oni devas  kuraci sin. Antaŭ ĉio limigi la rondon de siaj interesiĝoj. Ĉar la vivo estas tro mallonga, nemulta tempo estas, do oni devas ĝin ŝpareme uzadi. La fizikaj kaj psikaj fortoj ankaŭ limigitaj kaj la gamo da aferoj, proble-moj, scienco – tro granda kaj vasta.

Poste disciplini sin kaj koncentri siajn fortojn sur unu. Ĉu vi scias, kiel sonas regulo de ĉia sukceso en labo-ro, en lerno kaj en amuzo? – „Kion vi faras tion vi opiniu la plej grava”. Opiniu vian aferon plej grava en tiu momento, kiam vi plenumas ĝin. Plimulte, plirapide, plibone vi plen-umos, farante laŭvice, ol samtempe kelkajn aferojn. Nenio malfacila multe fari, laciĝi labore kaj ne finfari laŭorde, sed la malfacilo estas inteligente, prudente ĉion finfari kaj ne trolaciĝi per laboro.

Memoru, ke abelo ne estas unika insekto, kiu serĉas florojn, sed nur ĝi kolektas mielon. Pleja pluvego lasas ne-nian spuron en ŝtono, tamen lasos ĝin guto da akvo falanta senĉese. Dum tempesto ne tondro, sed fulmobrilo estas la efiko de malŝarĝo kaj la energio mem.

Iu diris: – Mi faras ian kozon ne per unu mano, sed per ĉiuj miaj fortoj. Tiel estas en ĉio. Scii unu lingvon bone estas plibone, ol koni dekdu lingvojn supraĵe. – Rigardu atente kaj demandu eltrovintojn, al kio ili ŝuldas siajn atin-gojn kaj ili respondos al vi: – Pro tio, ke mi senĉese nur pri tio pensis. Bedaŭrinde, ĝenerale ĉiuj sopiras al sukceso, sed postulas ĝin forme de antaŭpago.

Tiel estas, miaj karaj, en ĉiu branĉo, ankaŭ en bran-ĉoj de karaktero kaj sankteco. Mi ne kredas je tio, ke vi ne devu pliboniĝi forigante ian malvirton, ke vi ĉesu malbeni, trompi, pensi malbone. Ĉar „al tiuj, kiuj amas Dion, ĉio helpas al bono”. „Ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia propra laboro”.

„Kiam homo – eĉ averaĝa – streĉos ĉiujn siajn kapa-blojn, ĉiujn rimedojn al unu celo, kiam li laboras persiste kaj sen deŝiri atenton, li devas atingi la intencitan celon” – diris marŝalo Foch.

 

Sciu koncentriĝi

 

Mi volas indiki al vi ankoraŭ lastan konsilon, lastan rimedon: – Sciu koncentriĝi en ĉio: en laboro, en lerno, en preĝo. Ne timu tiun vorton. Ne timu eĉ la mallongajn mo-mentojn da silento, soleco, pripenso dum la tago. Ekzer-ciĝu en tio. Eble unuafoje vi ne sukcesos. Tute ne gravas. Poste, dua-, triafoje estos jam pli bone. Memoru, ke ĉiaj verkoj naskiĝas en silento. „Soleco: majstrino pri saĝuloj” – diras poeto. En silento naskiĝantis la Dia Vorto, kiu karn-iĝis. En silento la Sankta Spirito descendis sur apostolojn. En silento ĉio kreskas. En silento de koncentriĝo naskiĝas la plej bonaj pensoj. Silento – estas la interna bano. Vi bezonas ĝin por ekkoni vin mem, vivon, Dion, por akiri la internan ekvilibron, disvolvi kaj perfektigi vian personec-on, ke vi „ne kalkuliĝu inter la senorduloj”, ke vi „ne estin-gu la Spiriton”. Por ke vi estu plenvalora homo, modela katoliko, infano de Dio. Amen.

 

      P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p. 60, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony