Numero 122 – aŭtuno 2018

Malgranda Terenjo Granda Tereza el Lisieux

 

Ŝi promesis, ke el ĉielo ŝi sendados la rozpetalojn kiel la pluvon de gracoj elpetitaj ĉe Jesuo. Ŝi diris: „Mi estos la eta ŝtelistino. Multaj objektoj en la ĉielo malaperos, ĉar mi ilin ŝtelos kaj al vi alportos”.

Tereza naskiĝis la 2an de januaro 1873 en Alencon en Francujo. Ŝi havis kvar pliaĝajn fratinojn. La knabino estis escepte moviĝema, gaja, havis la bonan kaj senteman koron. Neniam ŝi mensogis. Ŝi mem konfesis sian kulpon, kiam ŝi ion kaosigis, kaj petis kunulojn pri pardono. Sed iafoje ŝi estadis ankaŭ obstina kaj malpacienca. Kiam Terenjo estis 4-jara, mortis ŝia panjo. Tiam ŝi petis Marian, iĝi ŝia panjo. Hejme la panjon anstantaŭis la plejaĝa fratino Paŭlina. Tamen ankaŭ de ŝi post kelkaj jaroj Terenjo devis disiĝi. Paŭlina eniris la ordenon de fratulinoj karmelaninoj. Terenjo forte tion travivis. Ŝi fariĝis serioza, malkuraĝa kaj ofte ploris. Baldaŭ poste ŝi grave malsaniĝis. Kuracistoj ne scipovis helpi al ŝi. Sekve do paĉjo kune kun filinoj preĝis ĉe ŝia lito. Apude staris la figuro de Dipatrino. Post iu tempo Terenjo revenis al sano. Ŝi parolis, ke tio iĝis pere de Maria, kiu ekridetis al ŝi.

Havante 11 jarojn, ŝi ricevis la unuan sanktan Komu-nion. Kun granda ĝojo ŝi preparadis sin al tiu granda tago. Ŝi kolektadis floretojn por Sinjoro Jesuo. Ĉiu floreto signifis unu bonfaron. Ŝi tiel forte amis Lin, ke dum preskaŭ unu monato ŝi kolektis ilin eĉ 1949! Ŝi sentis, ke Dio ankaŭ forte ŝin amas kaj ĉiam estas ĉe ŝi. Iutage el gazetoj ŝi eksciis, ke estis arestita homo, kiu faris multan malbonon. Li estis kondamnita al morto-puno, sed malgraŭ tio li ne volis konfesi sian kulpon kaj repac-iĝi kun Di-Sinjoro. Terenjo ĉagreniĝis pri tio kaj varme preĝis pri lia konvertiĝo. Montriĝis, ke tiu homo en la lasta vivmo-mento ekpetis la krucon, kiun li kun kredo kisis. La knabino ekĝojis pro tio kaj dankis al Dio, ke ŝia preĝo estis elaŭdita.

La dekkvinjara Tereza decidis pri tio, ke ŝi volas sian vivon dediĉi al Jesuo, enirante en monaĥejon. Post unu jaro ŝia plejgranda revo plenumiĝis.

Ŝi havis unu deziron: iĝi sanktulino. Ŝi sentis, ke ŝi estas malforta kaj ŝi mem nemulte povas. Ŝi petis Jesuon, ke Li helpu al ŝi esti sankta, ke Liaj brakoj estu por ŝi la lifto al ĉielo.

Ŝi malsanis je tuberkulozo. Ŝi estis ĉiam pli malforta, sed tutan sian doloron ŝi oferis al Jesuo pro amo. Ŝi pacience elten-adis sian malsanon. Ŝi vivis nur 24 jarojn, sed ŝi iĝis la granda sanktulino – konata kiel Tereza el Lisieux – la franca urbo en kiu ŝi mortis – kaj patronino de misioj, malgraŭ ke ŝi ne iĝis misiistino kaŭze de malsano. Sed per siaj preĝo kaj sufero ŝi subtenis la misiojn kaj misiistojn.

Magdalena Buczek

El: Taga gazeto: Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi

(En la ĝardeno de Maria), oktobro 2016, paĝo 3.

   Esperantigis: Stanisław Śmigielski

*

La unua respondo al pratempa demando: de kie devenas infanoj? devus soni: el amo. Tio estas respondo la plej vera kaj plej korekta, ĉar ĝi koncernas la solan esencon de afero.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony