Malgranda malvarmumo estas nenio, sed se vi malaten-tas, ĝi povas finiĝi per pneŭmonio. Fajrero estas nenio, sed ĉe malatento ĝi povas kaŭzi incendion. Fendeto en la ŝipvando estas nenio, sed se vi neglektos ŝtopi ĝin tuj, la ŝipo alfundiĝos. Guto da inko estas nenio, sed enlasu ĝin en akvoglason kaj ĝi malpurigos eĉ la plej puran akvon. Neĝ-buleto estas nenio, sed kiam ruliĝas de deklivo, facile el ĝi povas ekesti lavango. Kaj sekve: ĉu malgranda peko estas vere nenio?