Numero 119 – vintro 2017

Majstro de spiriteco

Ni devus esti dankemaj al papo Francisko, por tio ke li nomumis kiel prefekton de kongregacio respondeca pri plenum-ado de liturgio en la Eklezio la kardinalon Roberton Sarah, majstron de spiriteco, silento kaj interna preĝo. Danke al tio liturgio estas en la bonaj manoj – surskribis Benedikto la Deksesa en la postvorto de la angla eldono de la libro titolita The Power of Silence – La forto de silento”, de la aŭtoreco de kardinalo Sarah.

 

Dividante la impresojn post tralego de ĉi tiu libro, la Papo senjoro memorigas, ke silento estas nepre bezona, por ekkompreni la parolon de Dio. Neniu historia scienco nek eĉ la plej bonaj komentarioj kapablas anstataŭi silenton. Tian sin-tenon instruas al ni Jesuo, kiu ofte iris al senhomaj lokoj, sur monton, por preĝi. „Ni scias, ke Liaj paroladoj, Lia vorto fontis el la silento kaj nur tiel povis maturiĝadi” – skribas Benedikto la Deksesa.

Li montras, ke tian daŭron en silento kun Jesuo instruas al ni ankaŭ la kardinalo Sarah en tiu ĉi libro. Li ankaŭ avertas antaŭ tio, kio minacas al Eklezio, kiam mankas en ĝi silento, kaj la Vorton oni anstataŭigas per multvorteco.

„Okazas, ke bona, pia sacerdoto, kiam li iĝos rangaltig-ita al episkopeco, rapide li falas en mezkvalitecon kaj zorgas pri mondana sukceso. Alpremita per la pezo de devoj, kiuj falas sur lin, zorgema pri sia povo, signifo kaj materiaj bezonoj de sia ofico, iom post iom li senkuraĝiĝas” – surskribis la citata fare de Benedikto la Deksesa kardinalo Sarah.

La Papo senjoro substrekas, ke „li estas spirita instru-isto, kiu alparolas el la profundo de silento kun Dio, surbaze de sia interna unuiĝo kun Li kaj danke al tio li havas ion direndan al ĉiu el ni.” Laŭ lia opinio, tio kapabligas lin ankaŭ por okupiĝi pri la liturgio de la Eklezio.

MJ, Radiovaticana

(Taggazeto Nasz Dziennik, n-ro 115, 20-21 majo 2017)

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony