Numero 114 – aŭtuno 2016

Majstro de la pola lingvo

La jezuito pastro Petro Skarga kiu naskiĝis antaŭ 480 jaroj, la 2-an de februaro 1536, estas konata kiel la sacer-doto parolinta la patriotajn predikojn por polaj reĝoj: Sigismundo Aŭgusto, Stefano Batory kaj Sigismundo la 3a Vaza, kion eternigis sur sia pentraĵo Johano Matejko. Krom tio pastro Skarga verkis libron „Vivoj de sanktuloj”, unu el plej legataj polaj libroj ĉiutempe. Li montris en ĝi la bio-grafiojn de homoj, kiuj tute sindediĉis al Dio kaj estis fare de la katolika Eklezio levitaj al altaroj. La verko nombras pli ol mil paĝojn, sed ĝia skribado okupis al pastro Skarga eĉ ne tutan jaron. Kvankam la aŭtoro dediĉis ĝin al la reĝino Anna Jagelonino, ĝi estis destinita por ĉiuj, eĉ por infanoj.

„Vivoj de sanktuloj” fariĝis tuj nekutime popularaj kaj ĉiuj volonte ilin legis, ĉar ili ne nur firmigadis en kredo per la ekzemplo de vivo aŭ martireco de sanktuloj, sed simile kiel fabeloj, transportadis leganton en la landon de mirakloj kaj al ekzotikaj landoj – al Romo, al Proksima Oriento, kaj ankaŭ al Azio kaj Ameriko. Pastro Skarga pre-cipe interesiĝis pri Japanujo, kie jezuitoj gvidis siajn misi-ojn,  pagitaj per la tributo de martira morto. Kiel la unua en Pollando li priskribis tiun foran landon kaj morojn de ĝiaj loĝantoj, simile kiel Brazilon kaj aliajn ekzotikajn landojn. En laŭvicaj eldonoj li kompletigis informojn pri landoj, en kiuj jezuitoj gvidis misiojn. Li korespondadis kun iuj el ili. Entenitaj en „Vivoj” multaj geografiaj detaloj kaŭzadis, ke lia verko povis esti traktata kiel la lernolibro pri geografio. Antaŭ ĉio tamen tiu libro estis la kondut-modelo por ĉiu kredanta homo.

Kiam en la jaro 1936 oni solenis la kvarcentan datrevenon de naskiĝo de pastro Petro Skarga, la kardinalo Aleksandro Kakowski rakontis eventon el sia vivo. Estiel juna pastro li renkontis la faman verkiston, aŭtoron de „Tri-logio” Henrikon Sienkiewicz kaj demandis lin, de kie li prenis „miraklan sian polan lingvaĵon kaj tiujn imponajn, vere bibliajn metaforojn kaj stilfigurojn”. La pola laŭreato de Literatura Nobel-Premio respondis: „Mi ofte legis la Biblion en la traduko de pastro Wujek, volontege mi leg-adis verkojn de pastro Skarga, kaj precipe la libron „Vivoj de sanktuloj”. Antaŭ ĉio la biografiojn de sanktaj poloj, en kiuj Skarga montriĝas nekomparebla majstro de la pola lingvo”.

Pastro Petro Skarga estis entombigita en la konstruita dum Lia vivo krakova preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo ĉe la Grodzka-strato, proksime al Vavelo. Jam baldaŭ la aŭtoro de „Vivoj de sanktuloj” mem troviĝos inter herooj de sia verko, ĉar daŭras lia beatiga proceso.

 

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, por infanoj, februaro 2016, En Maria-ĝardeno.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony