Numero 120 – printempo 2018

Ludiloj tre gravas

Ludiloj kaj ludado akompanas homojn ekde la pra-tempoj. Infanoj ofte scipovis eluzi diversajn objektojn por nepre havigi ludilojn, sen kiuj simple ili ne povis ĉiutage vivi. Same okazas ankaŭ nun en tribaj societoj. Estis uzataj ekzemple: bastonetoj, ŝtonoj, kreskaĵoj, potoj, lignaĵoj. In-fanoj de Amazonio, ekzemple, ne havas ludilojn laŭ niaj, nunaj imagoj intence produktitajn kiel ludiloj. Iliaj ludiloj estas objektoj el ilia kulturo, uzataj fare de plenkreskuloj; eta lanco, eta boato, eta fiŝkaptilo, argilaj figuretoj, etaj armiloj, ĉiuj por okupi infanojn. En pluraj kulturoj oni el-faradis modeletojn de bestoj kaj birdoj. Popularaj estis kaj estas diversaspektaj pupoj.

Nuntempe en la mondo funkcias tuta industrio, kie oni produktas plej diversajn modernajn ludilojn, kiuj ĉefe imitas gravajn modernajn objektojn: raketojn, kosmoŝi-pojn, kanonojn, tankojn, aeroplanojn ktp.

Laŭ la etikaj principoj, ludiloj devus esti valore edu-kaj, moralesprimaj, ĉar ludado infanojn edukas, instruas, indikas bonon, juston, veron, dignon de homoj. Pro la eti-kaj, religiaj kaj universalaj principoj, la ludiloj ne povas esti kaŝe aŭ malkaŝe malmoraligaj. Produktado de tiaj lud-iloj kaj disvastigado estas agado malbonfara, fia kaj gvidas al misedukado, al dekadenca edukado de infanoj, kies ka-rakteroj povas facile deformiĝi. La graveco de ludiloj estas tiel granda, ke ŝtatoj dediĉas al ili specialan atenton, ekzi-stas muzeoj de ludiloj, elpruntejoj, specialaj libroj, speci-alaj vendejoj kaj specialaj juraj aktoj.

Gravas, nature, ankaŭ religia edukado per ludiloj kaj tia ekzistas, tamen eble ne tro akcentata. La ludiloj devus esti: allogaj, sekuraj, valoraj laŭ eduka aspekto, produktataj bonintence. Ĉiuj infanoj kreskas, disvolviĝas kaj ludiloj ĉiam akompanas ilin. Ankaŭ iliaj gepatroj devus finlerni partopreni en la ludado de siaj infanoj kaj utiligi la okazon por doni al ili gravajn vivindikojn aplikante konvenajn lud-ilojn.                                                    Romuald Skaliński

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony