Numero 121 – somero 2018

Lingvo-Lanĉilo – kiel ĝi lanĉiĝis?

bazita sur partoj de prelego de Angela Tellier dum ‘Tago de la Lernejo’ en la UK en Florenco.

 

La projekto naskiĝis en Britio, kun la anglalingva titolo Springboard to languages. Tiu springboard estas la salttabulo kiun uzas gimnastikisto por lanĉi sin sur aŭ super la gimnastika ‘ĉevalo’. Aŭ kiun plonĝisto uzas por lanĉi sin gracie en la akvon. Do, la projekto prezentas Esperanton kiel bonegan lanĉilon en la mondon de lingvo-lernado.

Britaj infanoj neniam entuziasme lernis fremdajn ling-vojn, des malpli nun, kiam oni konsideras la anglan, kiel ‘inter-nacian’. Britaj esperantistoj dum jaroj luktis sen sukceso en tia malfavora lingva klimato enkonduki Esperanton en la oficialan studprogramon de britaj lernejoj. Foje okazis postlernejaj aŭ lunĉpaŭzaj klubetoj – sed la rajto instrui Esperanton oficiale ne estis donita.

Tamen, antaŭ nelonge la brita registaro, kredu-nekredu, vekiĝis, kaj decidis ke estus bone se nia insulo integriĝus iom pli en Eŭropon kaj farus seriozajn klopodojn instrui al niaj lernejanoj aliajn lingvojn. Rekonante, ke prefere infanoj ko-mencu lerni fremdan lingvon kiel eble plej junaĝe, la registaro prenis saĝan decidon – nome ke ĉiu infano havu la leĝan rajton – ekde 2010 – lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ekde sia sepa jaraĝo.

La registaro prenis alian decidon, malpli saĝan, ke, 14 jaruloj rajtas malelekti fremdan lingvon: kaj jam de du jaroj ili tion faras grandskale. Tamen, ni britaj esperantistoj ne tro plen-du, ĉar por ni larĝe malfermiĝis fenestro. Senescepte, ĉiu ŝtata lernejo en Anglio (skotaj, kimraj kaj nord-irlandaj najbaroj ĝuas proprajn eduk-sistemojn) devos provizi kvar jarojn da instruado de fremda lingvo al infanoj inter la aĝoj de 7 kaj 11. La nocio ‘fremda lingvo’ inkluzivas etnajn lingvojn, kaj tio kovras ankaŭ la rajton instrui Esperanton.

Bazlernejoj havas problemon: ili havas ĝis 2010 por plenumi tiun ĉi leĝon. Mankas instruistoj de fremdaj lingvoj. Mankas emo instrui fremdajn lingvojn. Mankas rimedoj kaj scioj – instruistoj en sia junaĝo lernis ĉefe la francan, sed nun-tempe infanoj volas lerni aliajn lingvojn, ekzemple la hispanan. Kiun lingvon ĉiu bazlernejo elektu? Unu gimnazio ricevas lern-antojn de pluraj bazlernejoj. Imagu la ĥaoson se ĉiu bazlernejo instruus malsaman fremdan lingvon! Imagu ke infanoj en unu lernus la francan, en alia, la germanan, en tria la hispanan. Je la aĝo de 11 ĉiuj komencos studi ĉe la sama gimnazio kie oni instruas, ekzemple, nur la francan. Tiuj kiuj jam spertis 4 jarojn de la franca havus grandan avantaĝon – la aliaj kvazaŭ perdus 4 jarojn kaj devus rekomenci.

Ni cerbumis: ĉu bazlernejoj akceptus instrui Esperanton kiel fremdan lingvon – neverŝajne, sed eble kiel helpilon ili akceptus ĝin. Naskiĝis la projekto ‘Lingvolanĉilo’. Ni proponas ke Esperanto estu uzata kiel ilo – por veki ĉe infanoj lingvan konscion kaj lernemon. Ni do proponas trejni instruistojn, ni pretas iri en lernejojn por helpi dum klasinstruistoj mem lernas la lingvon kaj orientiĝas en la projekto. Plie ni proponas rimedojn kaj lernilojn, kiuj estas allogaj por infanoj en tiu aĝo. Plej grave, ni proponas trovi por ili partnerajn lernejojn en, kaj ekster Eŭropo.

Ni prezentis la projekton ĉe prestiĝa lingva foiro en Londono, kaj ĉe alia en Manĉestro kiu celis aparte bazlern-ejojn. La reago de la instruistoj estis tre pozitiva. Plaĉis al ili la ideo ke oni NE uzu la anglan por instrui alian lingvon, ĉar anglaj infanoj (jam iom arogantaj pri lingva supereco) havos grandan avantaĝon kompare al ne-anglaj infanoj. Memoru, ke Britio nuntempe estas multkultura, multetna, multlingva lando – ĉiu, kaj ĉies lingvo gravas. Ĉiu, ĉies lingvo, ĉies kulturo rajtas ricevi respekton.

Rezulto de niaj prezentoj, lernejo en Kembriĝo ricevis nian materialon, kontaktis nin, ricevis de ni viziton, kaj akceptis nian projekton! Ekde septembro Lingvolanĉilo funkcias en la lerneja studprogramo por 3 klasoj dum du duon-horoj semajne. El kvarjara deviga programo pri lingvoj, nia okupos la unuajn du jarojn: dum al unua jaro la klasinstruisto lernos kune kun sia klaso, kaj en la dua jaro mem instruos al la suba aĝgrupo dum la origina klaso kun la klasinstruisto komune daŭrigas kun la dua jaro de la programo. Tiel, post du jaroj da subteno niaflanke, la lernejo estos ‘sendependa’ kaj kapabla mem instrui. Post tiuj du jaroj, la infanoj transiros al la franca. Kia lernejo ĝi estas? Ordinara ŝtata lernejo en ne aparte riĉa kvartalo, sed la ins-truistaro entuziasmas, la lernejestrino ekstazas.

Jen simpla ekzemplo, kiel ni prezentas la komunecon inter multaj lingvoj de Eŭropo.

(eo)                            papago

portugala                   papagaio

hispana                      papagayo

germana                     Papagei

kroata                        papagaj

dana                           papegøje

nederlanda                papegaai

hungara                     papagáj

rumana                      papagal

sveda                         papegoja

turka                          papağan

Kiu volas scii pli pri la projekto en Britio, vizitu la angla-lingvan paĝon: http://www.springboard2languages.org Krome vidu paĝon 28, ĉar la aranĝo ĉe kiu vi povos gajni senpagan lokon (SALO2) povas ankaŭ akcepti lernantojn el diverslandaj klasoj de ‘Lingvo-lanĉilo’.

 

(JUNA AMIKO aprilo 2007, p. 33-34)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony