Numero 110 – aŭtuno 2015

Licheń – celo de multnombraj pilgrimantoj

Dek kilometrojn de landcentra urbo Konin en Pol-lando situas la Maria-Sanktejo en Licheń. Tie jam preskaŭ du jarcentojn estas honorata Dipatrino–Dolorplena Reĝino de Pollando.

Dum la jaroj 1991-2003 en Licheń estis konstruita la plej granda preĝejo en nuntempa Pollando – Baziliko de Dipatrino. Ĝi havas kapaciton de sep mil sidlokoj kaj lokon por ĉirkaŭ dudek mil starantoj. Ĝia horizontala projekciaĵo mezuras dek mil kvadratajn metrojn, alteco de la ĉefa navo 40 metrojn kaj alteco de la turo 130 metrojn. Ĉiutage pre-ĝas en la Baziliko de Dipatrino en Licheń multnombraj fi-deluloj el ĉiuj partoj de Polllando kaj de multaj aliaj landoj. Venas ankaŭ esperantistoj el diversaj lokoj de la terglobo. Eble tiuloke ankaŭ povus iam okazi kongreso de IKUE.

 

         Historio de mirakla bildo de Dipatrino en Licheń

 

En batalo apud Lejpcigo en oktobro de 1813, kie ba-talis kontraŭ si dum kvartaga ĉefbatalo preskaŭ duonmili-ono de armeanoj el ĉiuj landoj de Eŭropo, la armeon de Napoleono Bonaparte trafis granda malvenko. Sur batal-kampo mortis 130 mil soldatoj, inter ili ĉirkaŭ 10 mil poloj kun sia ĉefkomandanto princo Jozefo Poniatowski. Multaj poloj estis vunditaj kaj inter ili ankaŭ Tomaso Kłosowski, tiama terposedanto en Kujava regiono de centra parto de Pollando. Pro lia partopreno en bataloj, celantaj liberigi Polujon, lia bieno estis konfiskita fare de konkerinto. Pol-lando kiel suverena ŝtato malaperis fare de Prusujo, Rusujo kaj Aŭstrujo ekde la jaro 1795 ĝis la jaro 1918. Tomaso, vestita en vilaĝanan drapveston, forkuris el arestejo kaj ek-loĝis en Izabelin. Tie li aĉetis kvar polajn arojn da tero, etan domon kaj tie li daŭre restis, gajnante la vivrimedojn per forĝista laboro.

Nun mortvundita, li kuŝis sur la batalkampo sentante, ke la vivo forlasas lin kaj nur iu miraklo povus lin savi el proksimiĝanta morto. Li komencis kore preĝi al Dipatrino, petante ŝian helpon. La popola tradicio diras, ke Dipatrino aperis al la mortanta soldato. Ŝi havis tre malgajan vizaĝon, premante al la brusto Blankan Aglon (kiu estas ŝtatblazono de Polujo). Ŝi promesis al Tomaso resaniĝon, esprimante la deziron, ke li atente rigardu Ŝin, ĉar post reveno al patrujo li trovu ŝian bildportreton kaj pendigu ĝin apud frekventata loko. La homoj tien venadu por preĝadi antaŭ ŝia bildo kaj por Ŝin honori. Tiu formo de pieco akiros al suferanta nacio multajn gracojn dum malfacilegaj tempoj de ĝia his-torio.

La forĝisto resaniĝis kaj revenis al Polujo. Memor-ante, danke al kiu li restis vivanta, li vagabondante tra la lando serĉis la bildon de Dipatrino. Vane. En la jaro 1836 li perpiede pilgrimis al Hela Monto en Ĉenstoĥovo.

Dum la revena vojo el Ĉenstoĥovo li ekvidis areton da pilgrimantoj, preĝantaj antaŭ kapeleto, pendigita sur arbo en kamparo apud vilaĝo Lgota. Li alproksimiĝis kaj ekvidis la portreton de la Plejsankta Maria. Ŝi havis belan, malgajan vizaĝon, mallevitaj leĝere okuloj okulumis Blan-kan Aglon, karese alpremitan al ŝia brusto. Sub la Aglo estis surskribo: „Reĝino de Polujo, donacu pacon al niaj tagoj”. Sur ŝia orumita mantelo videbliĝis simboloj de su-ferado de Jesuo. La bildo estis tre malnova. Tomaso kun kortuŝo rekonis en ĝi la konatan, neforgeseblan Dipatrinon el la batalkampo apud Lejpcigo.

Posedanto de la kampo, sur kiu kreskis la arbo kun kapeleto, estis iu germana protestanto. Li tre volonte dona-cis al Kłosowski la bildon dirante: „Iun nokton pendigis sin ĉi tie la bildo sur la arbo kaj de tiam la homoj pilgrimantaj al Ĉenstoĥovo ĉi tie haltas, preĝas kaj surtretas mian kam-pon”. La forĝisto kunprenis la bildon, portinte ĝin al sia hejmo en Izabelin, sed li ne povis disigi sin de ĝi. Legendo diras, ke sur la vizaĝo de Dipatrino tiutempe ofte aperadis larmgutoj. Tomaso sciis, kial la Madono ploras. Li forviŝ-adis gutojn el ŝia vizaĝo, nevolante la bildon fordoni el sia hejmo.

Iutage li malsaniĝis kaj kuracisto donis al li nenian esperon pri resaniĝo. Tiutempe, kiam Tomaso en soleco atendis sian morton, li ekaŭdis strangan voĉon venantan el la loko, kie estis lokita la bildo, petantan: „Tomaso, elportu min el via hejmo al arbarego”. La sama voĉo promesis al li, ke li resaniĝos. Tiumomente li eksentis, ke la malsano subite malaperis. Venonttage li vizitis urbon Konin, kie li ĉe lignaĵisto mendis malgrandan kapeleton por la bildo. Kelkajn tagojn pli poste kun peza koro Tomaso alportis la etan kapeleton kun portreto de la Plejsankta Virgulino en arbaregon ĉe Grąblin en paroĥo Licheń. Ĉi tie li trovis mil-jaran pinon kaj sur ĝi pendigis la bildon. Ĝis la morto li ĉiutage venadis tien por preĝadi antaŭ la bildo.

En la jaro 1850 paŝtisto Nikolao paŝtanta apud la pino bovaron, eble ununura homo, kiu krom Tomaso Kło-sowski sciis pri la arbara surpina kapeleto, komencis rako-ntadi al homoj, ke kelkfoje montriĝis al li tiuloke iu ekster-ordinara virino. Li rakontis pri tio ankaŭ al loka paroĥestro. La aperanta virino, en kiu oni rekonis la Plejsanktan Virg-ulinon, ordonis al la paŝtisto Nikolao instigi la homojn al pekkonfesado kaj pentofarado, por mildigi proksimiĝantajn katastrofojn, malsanojn kaj militajn tragediojn minacantajn la homojn. Ŝi instigis al tio dirinte, ke Ŝi ege amas la polan nacion, propetas por ĝi ĉe Dio Patro kaj sia Filo Jesuo. Ŝi ankaŭ instigis al preĝado antaŭ la bildo, tiam ankoraŭ pen-danta surpine en la arbaro ordonante, ke oni ĝin transportu al pli konvena loko, kie ĝin estonte vizitados multnombraj pilgrimantoj el la tuta lando. Ŝi aseris pri sia amo al Polujo, kies Ŝi estas Reĝino. Ŝi promesis, ke kiomfoje la nacio ri-fuĝos sub ŝian protekton, tiomfoje Ŝi vualos ĝin per sia ŝirma mantelo.

Oni ne kredis al vortoj de la paŝtisto. Li estis fare de cara polico arestita, juĝita kaj fine proklamita kiel mense malsana. En la jaro 1952 plenumiĝis unu el antaŭdiroj de Dipatrino Maria. En Pollando kaj en tuta Eŭropo eksplodis granda epidemio do ĥolero. Tiam la bildo estis translokita al kapelo en Dąbrówka. Tie okazis multaj miraklaj resan-iĝoj de la malsanuloj, kiujn oni alportadis antaŭ portreton de la Plejsankta Virgulino. Homoj, inter ili multaj ne- katolikoj, amase vizitadis la kapelon.

La 29-an de septembro 1852 dum la festotago de sankta Mikaelo Ĉefanĝelo estis en solena procesio, kun ĉe-esto de multaj sacerdotoj, la bildo transportita al paroĥa preĝejo en Licheń. Tie oni la bildon lokis super la ĉefan altaron sub la bildo de Dipatrino de Ĉenstoĥovo, al kiu estis la preĝejo dediĉita. La 18-an de oktobro 1858 estis be-nita nova preĝejo en Licheń, en kiun oni per solena cere-monio translokis la miraklan bildon. De tiam tiu sanktejo famiĝis en la tuta centroregiona Pollando.

Dum la Unua Mondmilito Licheń ne estis grave difektita. Prusoj forprenis nur tri sonorilojn kaj orgenŝal-mojn. Dum la jaroj 1921-1922 restadis tie pliposta Primaso de Pollando, Kardinalo Stefano Wyszyński, tiam ankoraŭ alumno de porpastra seminario en Włocławek. Ĝis la jaro 1939 estas dokumentitaj ĉirkaŭ tri mil deklaraĵoj pri okaz-intaj tie mirakloj aŭ akiritaj gravaj gracoj. Tiutempe al san-ktejo en Licheń venadis pilgrimantoj jam el la tuta Pol-lando.

Dum la Dua Mondmilito la sanktejo en Licheń iĝis celo de naziisma vandalaro. Naziistoj transportis al koncen-trejo en Dachau tiean paroĥestron Johanon Przydacz. En preĝejo kaj paroĥestrejo hitleranoj lokis lernejon de nazi-isma junularo. Celo de pafado far hitleranoj estis krucoj kaj statuoj de Dipatrino. Januare de 1945 germanoj arigis apud la preĝejo multajn virojn, ordonante al ili fosi grandegan tombon. Estis ordonite murdi tutan loĝantaron de la paro-ĥo. Realigon de la ordono malhelpis nur rapida interveno de liberigantaj armeoj.

Post la milito la sanktejo preskaŭ ne ekzistis. Post-restis nur kvar muroj de la preĝejo kaj Mirakla Bildo, kaŝita fare de lokaj kredantoj. En la jaro 1948 transprenis zorgon pri paroĥo kaj rekonstruo de la preĝejo Ordeno de Pastroj Marianoj de Senmakula Koncipiĝo de la Plejsankta Virgulino Maria. En la jaro 1952, en centa datreveno de la translokigo de la Mirakla Bildo el la arbaro de Grąblin, okazis grandaj solenaĵoj kun partopreno de miloj da pilgri-mantoj el tuta Pollando. Tamen en tiu por Pollando mal-facila tempo oni ne povis ankoraŭ pensi pri konstruo de no-va sanktejo.

Dum festo de Jarmilo de Bapto de Polujo (966-1966) estis kronita bildo de Dipatrino en Licheń. La kronadon fa-ris tiama Primaso de Pollando, Kardinalo Stefano Wyszyń-ski, kun tri aliaj episkopoj. Okazis tio la 15-an de aŭgusto 1967, post kiam oni proklamis Dipatrinon de Licheń Patro-nino de misiistoj, metalurgiistoj, energetikistoj, transport-istoj kaj de tuta laboristaro.

Dum pli postaj jaroj estis konstruitaj en Licheń jenaj partoj de la pilgrimeja komplekso:

1968 konstruo de kapelo en arbaro de Grąblin; sanktigo de

mirakla akvofonto.

1970 rekonstruo de la preĝejo de Dipatrino de Ĉenstoĥovo

kaj de Kapelo de Sankta Kruco.

1972 konstruo de Kapelo de Dia Mizerikordo

kaj de Kapelo de Plejsankta Sakramento.

1976 konstruo de Golgoto (finita en la jaro 1983).

1979 komenco de konstruo de Muro de Nacia Memoro

kaj de Maŭzoleo de Sankta Maksimiliano Kolbe.

1981 konstruo de Kapelo de Purgatoriaj Animoj.

1983 konstruo de domo de pilgrimantoj.

1987 beno de Monumento de Johano Paŭlo la Dua.

1989 konstruo de Kapelo de Dipatrino de Aŭrora Pordego

el Vilno.

1993 konstruo de Kapelo en Grąblin „Ĉe Ŝtono”.

1991-2003  konstruo de Baziliko.

2000 konstruo de Centrejo por Helpado al Familioj kaj al

Dependuloj (de drogoj, alkoholo).

2001 konstruo de Kapelo de Dipatrinaj Aperoj.

 

Kompilis mag. Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony