Numero 116 – printempo 2017

Librego de espero

Tiu libro havas sian pezon. Pezas 4,5 kilogramojn.  Nombranta 1010 paĝojn kaj ampleksanta ĉirkaŭ du mil fotojn verko de Vincento Łaszewski, estas la plej monumenta verko pri la Plejsankta Virgulino Maria, kiu aperis en la mondo.

 

La mondo de mariaj revelacioj – kiel anoncas la tito-lo mem – rakontas nur pri unu aspekto ligita kun la persono de Dipatrino. La aŭtoro prezentas en ĝi 100 la plej gravajn revelaciojn de Plejsankta Virgulino en la historio de krist-anismo – de 1-a ĝis 21-a jarcentoj. Krom la vaste konataj eventoj el Guadalupe, Lourdes aŭ Fatima ni trovas tie la priskribon de malpli konataj historioj. Inter ili troviĝas eĉ naŭ tiutipaj fenomenoj, kiuj okazis sur la pola tero.

Dum multaj aperoj Dipatrino eldiradis la profetaĵojn kiuj koncernis estontajn okazaĵojn, kiuj vere poste okaz-adis. Inter ili precipe interesa estas la rakonto pri la apero de Maria en la jaro 1987 en Ĥruŝevo en Ukrainio, kiam ekzistis ankoraŭ USSR. Tio okazis en la fermita de komun-ismaj aŭtoritatoj greka-katolika preĝejeto. Dum tri semaj-noj la preĝejeto estis lumigata per la arĝenta brilo, kies fonton oni ne sukcesis identigi. La informo pri la miraklo fulmrapide disvastiĝis tra Ukrainio. El la plej malproksi-maj lokoj venadis homoj. Iumomente ĉiutage en la eta vila-ĝo aperadis 70 mil personoj, kiuj estis atestantoj de la ne-kutima okazintaĵo. Pri la fenomeno larĝe priskribis la okci-dentaj komunikiloj. Ordonpovoj provis preventi la religian kunvenon, sed la armea kaj polica kordono ne povis haltigi tiajn homamasojn. Tiutempe daŭris la tutsovetia perestroj-ka (rekonstruo, reorganizo) kaj Gorbaĉov ne volis decidiĝi je la perforta solvo.

La mesaĝon de Dipatrino – simile kiel en la kazo de multaj aliaj mariaj revelacioj – ricevis nur knabineto. La 12-jaraĝa Marina Kizyn ripetis la vortojn, kiujn ŝi tiam ek-aŭdis: „Ukrainio, mia filino! Mi preĝas por vi, por viaj infanoj, por via estonteco. Venos la tempo, kiam via nacio, tiel enamiĝinta en Dio, akiros sendependecon kaj fariĝos la savo por tiuj, kiuj konservos la kredon je Jesuo Kristo”.

Tiutempe preskaŭ neniu kredis je la malapero de la komunisma imperio. La disfalo de USSR en la jaro 1991 estis ŝoko por la plimulto de sovetologoj en la mondo. Kaj tamen la antaŭdiro veriĝis kaj ekestis la ukraina ŝtato. Krom tio, el inter ĉiuj eksaj sovetiaj respublikoj, kiuj anon-cis sendependecon, la plej granda religia renaskiĝo okazis en Ukrainio – same inter ortodoksuloj, kiel ankaŭ inter grekokatolikoj kaj romaj katolikoj. Ĝuste tie oni konstruas plej multe da preĝejoj, tie estas pleja nombro da kredantoj, da paroĥoj kaj vokiĝoj. Laŭ tiu vidpunkto la 45-miliona Ukrainio antaŭiĝas la 144-milionan Rusion.

Aliaj vortoj notitaj de Marina Kizyn en la jaro 1987 sonis: „Lucifero perdas sian povon. Ĉar li deziras konservi lokon sur la trono de mallumo, li komencis jam anoncadi, ke li pliboniĝis, kio ne estas vero”.  Malfacile estas ĉi tiujn frazojn ne rilatigi al la perestrojko, kiu estis la provo savi la komunisman sistemon per „purigo el eraroj”. Ĉu tamen oni povas nomi la sovetian sistemon lucifera? Ĉi tie valoras memorigi la vortojn de papo Pio la Dekunua, kiu perceptis  la komunisman sistemon ne en kategorioj politikaj, sociaj aŭ ekonomiaj, sed en la religiaj kaj li nomis ĝin „la plej granda herezo de ĉiuj tempoj”.

La hruŝevaj revelacioj ligiĝis kun la fatimaj: Di-patrino en Ukrainio diris: „Preĝu por Rusio. Rusio konvert-iĝos nur tiam, kiam ĉiuj kristanoj preĝos pri tio”. Falis tiam averto ne nur antaŭ la eraroj de Rusio, kiel en Fatimo, sed ankaŭ el alia flanko. Marina Kizyn ripetis la vortojn de Maria: „Malbonaj estas kaj Oriento kaj Okcidento. La dife-renco konsistas nur en tio, ke la sendieco de Okcidento ne estis anoncita oficiale”. Tiu nekutime trafa diagnozo ne estis tiam tiel evidenta kiel hodiaŭ.

Hruŝevo estas hodiaŭ unu el la plej gravaj pilgrimaj centroj kaj lokoj de la maria kulto en Ukrainio, ofte vizitata ankaŭ de grekkatolikaj episkopoj. Oni notis tie multajn re-sanigojn el gravaj malsanoj, kiuj estas neklarigeblaj el la medicina vidpunkto. (…)

Grzegorz Górny,  publicisto

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El: Semajna revuo wSIECI, 22-28 aŭgusto 2016, paĝo 52

Wincenty Laszewski „Świat maryjnych objawień”, wyd. Polwen

Aĉetebla sur la retpaĝo: WSKLEPIKU.PL

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony