Li sopiris al Ĉielo
Li sopiris al Ĉielo
La koro de junulo estis tiel sentema kaj pura, ke ĝi ne eltenadis ĉion, kio estis malbona kaj povis konduki al peko.
Stanislavo naskiĝis en Rostków en Mazovio ĉe la fino de decembro de la jaro 1550. Li devenis el la bonhava kaj katolika familio Kostka. Li havis tri fratojn kaj du frat-inojn. Gepatroj instruadis al infanoj piecon, modestecon, honestecon kaj obeemon. Staĉjo distingiĝadis per la kredo kaj fervoro. Kiam en lia hejmo okazadis regaloj, li petis gastojn, ke ili evitu malkonvenajn ŝercojn.
Unue li lernis hejme prizorgata de instruisto, kaj kiam li finis 14 jarojn, li estis sendita kune kun la pli mal-juna frato Paŭlo al Vieno, kie li komencis lernadon en la lernejo de jezuitoj. Post mallonga tempo fratoj devis ekloĝi en la privata hejmo. Stanislavo konis nur la vojon al preĝ-ejo kaj lernejo. La restintan tempon li dediĉadis al lernado kaj preĝado. Komence li ne atingis tro bonajn rezultojn, sed post unu jaro li estis unu el plej bonaj lernantoj. Pastroj admiradis lian kredon kaj modelan konduton, sed la frato kaj kolegoj ofte lin ĉikanis kaj mokis. Ili nomadis lin stran-gulo kaj monaĥo. Estadis eĉ, ke ili frapis lin, kiam li nokte genuis kaj preĝis. Li ne ĉagreniĝis pro tio kaj preĝis por ili.
Iutage li grave malsaniĝis. Li tre volis akcepti Sank-tan Komunion. Bedaŭrinde la posedanto de la hejmo mal-konsentis por venigi la sacerdoton. Dum preĝado la junulo ekvidis la sanktan Barbara kaj anĝelojn, kiuj transdonis al li la Sanktan Komunion. Baldaŭ venis al li Maria kun la Infaneto Jesuo. Ŝi certigis lin, ke li baldaŭ ekmortos kaj Ŝi rekomendis al li, ke li eniru la ordenon de jezuitoj. Kiam li resaniĝis, li petis la superulon pri akcepto al novicejo. Bedaŭrinde gepatroj ne konsentis. Kun konsento de la kon-fesprenanto li decidis fuĝi. Li piede iris vestita je aĉaj ves-toj, por ne estiĝi rekonita. Li atingis la lokon Dylinga kaj tie li estis akceptita al la ordeno. Oni destinis al li plej mal-facilajn laborojn por plenumo. Tiamaniere superuloj volis elprovi lian persiston. Li plenumadis siajn devojn plej bone, kiel li scipovis. Post iu tempo li estis sendita al Romo. La vojo estis tre malfacila kaj laciga. Stanislavo ne subiĝadis. En Romo li estis akceptita al novicejo. Li estis feliĉa, ke realiĝis lia deziro.
Komence de la jaro 1568 li faris orden-votojn. La 10-an de aŭgusto li surskribis leteron al Dipatrino, kiun li tre amis. Samtage dum preĝado li petis, ke Dio forprenu lin el ĉi tero en la soleno de la Ĉielenpreno de Maria. Vespere li malbone sin eksentis, kaj lia sanstato ĉiam pli malbon-iĝis. Li estis trankvila kaj pretigita al forpaso. Li petis, ke oni donu al lia mano rozarion. Ĉiujn li pardonpetis. Post momento li diris, ke li vidas Dipatrinon, kiu venas por preni lin. Li mortis post meznokto la 15-an de aŭgusto. Li estis 18-jaraĝa. La famo pri la sankteco de tiu juna religi-ulo tuj disiris tra Romo. En la jaro 1726 li estis solene pro-klamita sanktulo. Li iĝis ankaŭ la patrono de pola junularo.
Magdalena Buczek
(Taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi, septembro 2017, paĝo 2)
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
Memorigo de Sankta Stanislavo Kostka
en la liturgia kalendaro okazas la 18an de septembro.