Numero 103 – marto 2014

Li sekvu Min…

Karaj aŭskultantoj de Dia Vorto!

 

Estas la fakto, ke hodiaŭ ni havas pli kaj pli multe da fakuloj, eminentaj specialistoj en diversaj direktoj – sed, bedaŭrinde, tio ne signifas, ke ni havas pli kaj pli multe da plenvaloraj homoj.

Kaj ja fariĝi tia homo – devus esti ambicio antaŭ ĉio de ĉiu kristano… Sankta Petro konfesis Kriston. Kaj ni konfesas Lin; sed konfesi Kriston – tio signifas praktiki la saman paciencon, humilecon, cedemon, sinregon – unu-vorte konfesi Kriston tio signifas imiti Lin, sekvi Lin. Kaj Kristo tiel ĝuste komprenas tion: „Se iu volas iri post Mi, li abnegaciu sin, surprenu sian krucon kaj sekvu Min” (Mat 16:24). Li sekvu Min, imitu Min – kaj do fariĝadu homo perfekta.

Bedaŭrinde, dum multaj jarcentoj oni opiniis, ke per-fekteco, kruco, abnegacio sin – tio estas aferoj ekskluzive por religiuloj kaj religiulinoj – kaj la resto de fideluloj estas griza maso, al kiu sufiĉas la ordinara honesteco, sufiĉas tio, ke oni ne mortigas, ne ŝtelas kaj ne submetas fajron. Kaj dume la 2a vatikana Koncilio klare determinis, ke ĉiuj fide-luloj estas alvokitaj al plena kristana vivo, al perfekteco, ne nur la religiuloj, sed ĉiu en la limoj de siaj ebloj kaj sia sta-tuso.

„La ordinara katoliko alkutimiĝis zorgi nur pri tio, por ne rompi la dek ordonojn. Sed la dek ordonoj tio estas kvazaŭ la malsupra limo de kristana teritorio… Kaj oni ne estas plene kristano, sidante – kiel sur barilo – sur tiu mal-supra limo. Oni devas iri pli alten. Grimpi. Kaj efektive la kristaneco komenciĝas kalkuli sin nur de tiu loko. La tuta kristaneco troviĝas super la dek ordonoj… Kristaneco do postulas de homo perfektecon, kristaneco konsistas en per-fekteco”.

Kaj kio estas tiu perfekteco, al kiu alvokita estas ĉiu el ni? Tio estas unuiĝo de la homo kun Dio. Kun tiu Dio, kiu estas mem Plejsupra Perfekteco. En tiu unuiĝo devas partopreni antaŭ ĉio nia intelekto – per ekkono de Dio. Kaj do la homo, kiu strebas al propra perfekteco – aŭskultas predikojn, partoprenas en rekolekto, legas librojn kaj gaze-tojn religiajn.

En tiu unuiĝo devas partopreni ankaŭ nia volo. Kaj do la homo, kiu strebas al perfekteco – plenumas volon de Dio, plenumas la devojn de sia stato – kaj nome en maniero perfekta, sekve precize. Ĝuste estas afero en tiu precizeco. Esence la volo de Dio enteniĝas nur en la ordonoj. Kaj Kristo mem diris, ke Li venas ne por nuligi ilin, sed por plenumi (ĉu prefere plenigi). Tiucele Kristo instruas al ni paciencon, mildecon, humilecon, abnegacion, oferemon – ĉar sen ĉio tio oni ne povus plenumi la ordonojn en preciza maniero. Sekve tiuj diversaj virtoj rekomendataj de Kristo decidas pri perfekteco de la homo.

Baldaŭ post la dua mondmilito mortis granda aktoro Ludoviko Solski. Cent jarojn li havis kaj ankoraŭ aktoris sur scenejo. Kiam ĉirkaŭ vivofino oni demandis lin pri la sekreto de lia artisma kariero, li respondis: „mi neniam neglektis malgrandajn rolojn. Eĉ se oni asignus al mi plej-etan rolon, mi ĉiam akurate ĝin preparadis kaj klopodis ĝin kiel eble plej bone plenumi”. Jen la perfekta aktoro. Kaj homo perfekta ne serĉas grandajn rolojn, ne serĉas okazon por grandaj agoj – sed la malgrandajn, ĉiutagajn aferojn plenumas en maniero perfekta.

Al tiu perfekteco Kristo difinis neniajn limojn. Li ĵetis la ideon de kapturna perfekteco: „Se iu volas iri post Mi… li sekvu Min”, li imitu Min. Ni devas do similiĝi al Kristo mem. Li diris tion ne al anĝeloj – sed al mortemaj homoj kun sango kaj ostoj kaj nervoj.

Kristo volas havi homon „je alta brilo”, ne duon-homon, sed centprocentan perfektan homon. Neniu el ni fariĝos absolute perfekta homo, sed ĉiu el ni devas strebi ĉiuforte al perfekteco.

Ĉio, kio en la homo estas granda kaj bela, devas esti pagita per penado, kruco kaj batalo.  Kristo sciis, ke la san-go kaj nervoj stariĝados transverse. Kaj tamen Li postulis por kontraŭstari la sangon kaj nervojn.

Ni ne plendu do kontraŭ religio, ke ĝi multon de ni postulas, ĉar ni devus plendi kontraŭ Kristo. „Se iu volas iri post Mi, li abnegaciu sin, surprenu sian krucon kaj sekvu Min”. Amen.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony