Numero 121 – somero 2018

Li neniam ĉesis revi kaj fidi al Dio

Estiel malgranda knabo li revis, por iĝi pastro, sed li havis tiom da obstakloj, ke neniu kredis je la plenumo de tiu revo. Tamen Petro estis persista, li preĝis, kaj Dio faris en lia vivo aferojn maleblajn.

Li naskiĝis en la urbo Tilburgo en Nederlando la 27-an de oktobro 1809. Li havis la pli junan fraton Martenon. Lia patrino mortis, kiam li estis sesjara. Paĉjo edziĝis duan fojon kun la virino, kiu estis tre bona kaj pia. Ŝi eksemis en la koroj de junuloj la kredon kaj amon al Dio. Kaŭze de la manko de mono Petro ne povis lerni. Li devis kune kun sia frato labori en fabriko, por helpi en la vivteno de familio, sed tamen eĉ plurfoje ili ne havis ion por manĝi. Krome la junulo estis facile malsaniĝanta kaj ne posedis tro grandajn kapablojn por lernado. Pro tiu kaŭzo lia deziro iĝi pastro estis rekte malebla por plenumo. Li tamen ne subiĝadis kaj forte kredis, ke nur Dio povas helpi al li kaj elimini ĉiujn obstaklojn. Ĉiutage multajn horojn li pasigadis en preĝejo preĝante. Post jaroj li konfesis, ke tio estis por li granda provoko, ĉar preĝo ankaŭ ne venadis al li facile. Sed li sciis, ke tio estas la ununura maniero por plenumi lian plej grandan revon. Por helpi lin venis la pastro paroĥestro, kiu vidis la grandan kredon de Petro kaj lian sinceran deziron. Unue li petis, ke Petro gvidu la katekizadon en paroĥo, kaj poste sendis lin al minora seminario. Nur post iu tempo li povis komenci lernadon, sed post la lernadofino en lernejo oni ne volis akcepti lin por plua studado pro manko de mono. En ordenoj li ankaŭ ne trovis lokon. Kiam tamen estroj de seminario ekvidis lian persiston, ili ekkomprenis, ke Dio volas, ke Petro iĝu sacerdoto.

Li komencis studojn kaj post kvar jaroj li akceptis la sacerdotan ordinon. Tuj li estis sendita al la misioj en la nuntempa Surinamo en Suda Ameriko, kien li deziris veni sub la influo de renkonto kun la misiisto, kiu tie laboris. Li sentis en la koro, ke la Dia volo estas, ke li ankaŭ tie trov-iĝu. Kvardek ses tagojn li navigis per ŝipo al tiu lando. Kun fervoro li komencis la misiistan laboron inter laborantoj de plantejo, ĉefe sklavoj. Li predikadis al ili Dian Vorton kaj pretigadis ilin al bapto. Dum sia vivo li baptis ĉirkaŭ tri mil personojn. Li tre suferis, vidante, en kiaj malfacilaj kondi-ĉoj vivis ĉi tiuj homoj, kiel malbone estis traktataj kaj devigataj labori.

Iom post iom li ekdeziris priservi inter la plej mal-riĉaj kaj forlasitaj, do inter la personoj malsanaj je lepro. Krom la spirita subteno li klopodis ĉiel prizorgi ilian kurac-adon. Kiam por la misiado en Surinamo venis la misiistoj el la kongregacio de redemptoristoj, li decidis aliĝi al ili kaj eniris en tiun kongregacion.  Li estis tiam 57-jara. La lastan etapon de sia vivo li dediĉis al indianoj, kiuj ankoraŭ ne konis Kriston. Li ellernis la lingvojn, kiujn ili uzadis, kaj dividis kun ili sian kredon. Li ne utiligis la proponon pri-servi en pli bonaj kondiĉoj, kie li havus malpli da devoj. Li revenis al la plej malriĉaj kaj servadis al ili malgraŭ mal-sano.

Patro Petro Donders mortis la 14-an de januaro 1887. Pri lia sankteco estis konvinkitaj ne nur la loĝantoj de Surinamo kaj de la gepatra Nederlando. En Majo 1982 Sankta Johano Paŭlo la Dua proklamis lin beata.

Magdalena Buczek
Esperantigis: Stanisław Śmigielski

   El: Taggazeto Nasz Dziennik, W Ogrodzie Maryi, Januaro 2018

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony