Numero 126 – aŭtuno 2019

Letero de la katolika pastro al

The New York Times

 

La usona gazeto ne bonvolis publikigi ĉi tiun leteron, kiu estis transprenita per la argentina paĝo „Enfoques Positivos”.

 

Kara frato ĵurnalisto,

 

Mi estas simpla katolika pastro. Mi sentas min feliĉa kaj fiera el mia vokiĝo kaj ekde dudek jaroj mi loĝas en Angolo kiel misiisto.

Mi rimarkas en multaj komunikiloj, precipe en via ga-zeto, la nombrokreskon de artikoloj dediĉitaj al pastroj pedo-filoj, analizigantaj ĉiam el la malsaneca vidpunkto, erarojn de pasinteco en ilia vivo. (…)

Mi miras, ke mi legas tiom malmulte da informoj pri tiuj miloj da sacerdotoj, kiuj dediĉas sian vivon kaj elĉerpas fortojn por milionoj da infanoj kaj junularo, riĉaj aŭ malriĉaj, dorlotitaj aŭ diskriminitaj en la tuta mondo. Mi pensas, ke New York Times ne estos interesita, por anonci:

ke mi devis porti dekojn da malsatantaj infanoj tra la minitaj vojoj pro la milito en la jaro 2002 inter Cangumbe kaj Lwena (Angolo), ĉar registaro ne povis fari tion, kaj ekster-registaraj organizaĵoj ne estis rajtigitaj;

ke mi devis entombigi dekojn da malvivaj infanoj dum ilia amasa fuĝo antaŭ la milito;

ke ni savis la vivon de miloj da homoj en Moxico en Angolo danke al ununura ekzistanta sanitara centro sur la sur-faco de 90 000 kvadrataj kilometroj, distribuanta nutraĵon kaj semojn; (…)

Ne estas la informo, ke mia amiko, pastro Marcos Aŭre-lio, por savi kelkajn junulojn dum la milito en Angolo, trans-portis ilin el Kalulo al Dondo kaj revenante el sia misio estis dumvoje pafmortigita el mitralo; ke Frato Franscisco, kune kun kvin katekistinoj, veturante por helpi en foraj vilaĝaj regionoj pereis en akcidento surstrate; ke dekoj da misiistoj en Angolo mortis pro la manko de sanitara helpo je simpla malario; ke aliaj estis eksplodigitaj  fare de minoj, vizitante siajn homojn. En la tombejo en Kalulo troviĝas la tomboj de la unuaj sacer-dotoj, kiuj venis al ĉi tiu regiono… Neniu el ili ĝisvivas 40 jarojn en misioj.

Tio ankaŭ ne estas la informo, ke ĉirkaŭ 60 000 sacer-dotoj – el inter 400 mil sacerdotoj kaj religiuloj en la mondo – forlasis siajn landojn kaj familiojn, por servadi al siaj fratoj en leprulejoj, hospitaloj, tendaroj por rifuĝintoj, infan-domoj, ktp.

Ne estas la sciigo la akompanado al vivo de la „normala” sacerdoto en lia ĉiutaga laboro, malfacilaĵoj kaj ĝojoj, pasiganta la vivon sen famo favore por la socio, al kiu li servas… Ni faras multe pli da bruo kaŭze de pastro, kiu faras eraron, ol kaŭze de miloj da tiuj kiuj dediĉas sian vivon por malriĉuloj kaj bezon-antoj.

Inter sacerdotoj estas la mizero, malriĉo kaj fragilo, kiel ĉe ĉiuj homoj; sed estas ankaŭ la beleco kaj grandeco kiel en ĉiu kreitaĵo. La substrekado en la obseda maniero kaj parseku-tado pro la doloriga temo, perdante el okuloj la tutan laboron, kreas intence ofendajn karikaturojn de la katolika sacerdoteco kaj pro tio mi sentas min ofendita.

Mi nur petas vin, amiko ĵurnalisto, ke vi serĉu la Veron, Bonon kaj Belon. Tiumaniere vi kreskados kun nobleco en via profesio.

En Kristo,

Patro Martin Lasarte, SDB

    Fonto: https://fr.aleteja.org/2016/04/22/pedophilie-la-lettre-dun-pretre-catholique-aŭ-new-york-times/

         El: MICHAEL, marto-aprilo 2019, paĝo 7; e-igis S. Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony