LERNEJO
LERNEJO
En la okcidenta mondo daŭras la tendenco, por ke lernejo estu laika. Malaperas el ĝi la instruado de religio (pri tio okupiĝu paroĥoj en siaj teritorioj – ni havis tion dum la komunisma erao). Malaperas la signo de Kruco en klasĉambro. Malaperas la preĝo al Sankta Spirito en la ko-menco de lerneja tago. Malaperas la komuna fronto de katekisto kaj aliaj geinstruistoj en la eduka temaro.
La etika nivelo de la instruistaro estas pli kaj pli mal-bona. Kiam mi frekventadis gimnazion (la polan lernejon en Britujo ĉirkaŭ 1950) nian edukiston oni forpelis el lern-ejo, ĉar li estis kaptita je adulto. Ni ĉiuj sciis pri tio. Hodiaŭ geinstruistoj en laŭvicaj geedzecoj post divorcoj, aŭ ali-maniere ne donas bonan ekzemplon kaj tio restas la normo. Kiel povas aspekti la eduksistemo ĉe tiaj modeloj?
En la lerneja edukado ĉiam pli da opinioj havas la laika ŝtato, ministeriaj instrukcioj pri elekto de lernolibroj, legolibroj. La maniero instrui historion kaj elekto de leg-aĵoj havas grandan influon por la vivsintenoj de edukatoj. Pro la malbonaj elektoj perdas la religia edukado kaj patri-otismo. Estas enkondukata la deviga seksa edukado, la ide-ologio „gender”, la indiferento je seksaj anomalioj.
Estas malaltigata la aĝo de deviga edukado, por ke ŝtato kapablu influadi je la sintenoj de geinfanoj. Tio lim-igas la influon de gepatroj – sed ĉu ĝi estas ĉiam pozitiva (vidu supre)?
Ĉar plej ofte ambaŭ gepatroj laboras profesie, do infanoj post lecionoj restadas sen iu ajn gepatra kontrolo. Restas la lernejaj amikaj konatecoj, sed plilongigitaj je la postleciona tempo. Kreiĝas la junulara subkulturo. Jen, en-kadre de ĉi subkulturo kreiĝas la vivsintenoj, modoj, kuti-moj. La akceptado ilin en ĉi medio estiĝas pli grava ol la akceptado en hejmo aŭ en lernejo.