Numero 106 – decembro 2014

Leĝoj de la kosmo

Volante paroli pri la senco de leĝo, oni devas koni la Leĝdonanton. Por respondi al demando: kio estas la Dia leĝo, oni devas koni Dion, oni devas koni la sferon de Lia aŭtoritato. Ĉi momente mi tuŝas la gravan eraron de la nun-tempa generacio. La homo de 20a jarcento interesiĝas pri la mondo, interesas lin problemoj pri faciligo kaj plezurigo de vivo, kaj ne interesas lin la Kreinto kaj Leĝdonanto. Dio kiel Leĝdonanto estas nekonata. Eĉ en la Eklezio ne ofte oni parolas pri Dio kiel Leĝdonanto, pri Dio, kiu estas Juĝisto. Ni ne komprenas la Dian leĝon kaj ni ne konas la konsekvencojn de ĝia respektado, nek malobeado. La deci-do de nuntempa homo, ne okupiĝi pri Dio kiel Leĝdonanto, estas alprenita kun antaŭpripenso. Homo ne volas kom-preni la sencon de leĝo en spirito de ĝia Leĝdonanto, ĉar li ne volas observi tiun leĝon.

Dio estas la Kreinto kaj Sinjoro de la mondo, Dio regas la mondon, tio signifas, perfekte dominas la tuton de universo kaj ĝian plejetan eron. Kaj dominas per la leĝo, kiun Li donis al kreitaĵo. Tiu leĝo estas fascina; ni malkov-ras ĝin en negranda procento, sed tio jam sufiĉas, por rigardi ĝin kun miro kaj admiro. Eblas observadi miliar-dojn da planedoj kurantaj kun vertiĝodona rapido sur siaj orbitoj. Ĉio estas en movo kaj malgraŭ grandegaj distancoj, nombrantaj milionojn da lumjaroj, ĉio funkcias kun pre-cizeco al unu milono da sekundo. La kontemplado de la kosmo povas tre facile ŝanĝiĝi en preĝon. Ni daŭre mal-kovras novajn misterojn de la universo. Mi mencios nur pri nigraj truoj en la kosmo, kiuj plenumas la funkcion de iu-specaj balaaĵkorboj purigantaj la kosmon kaj transforman-taj ties „forfalaĵojn” en novan, organizitan parton de la granda verko de Dio. Mi mencios ankoraŭ pri la esplorataj kun granda atento fontoj de pulsanta energio, kiuj mistere translokiĝas en la kosmo. Ni rimarkas milojn, dekojn da miloj da diversaj leĝoj regantaj la grandiozan verkon kreitan de Dio, de atomkerno ĝis galaksio. La tuta universo (tiel mikrokosmo, kiel makrokosmo) estas ideale kontrolata kaj stirata de Dio ĝuste danke al leĝo. La ordo reganta en atomo estas ekzemplado de perfekta reordigo eĉ de la plej-eta ereto de la universo. Ion ajn ni ĝisfunde esploros (ĉu la leĝojn de kosmo, ĉu la leĝojn de atomo), ni rimarkos la cel-econ, la ordon kaj harmonion. La samaj Diaj leĝoj regas la galaksiojn kaj la samaj regas la atomkernon. Dio bezonas leĝon, por ke Li povu regi la mondon.

Facile eblas sekvi la aplikon de saĝaj Diaj leĝoj en la sistemo de nia homa ekzisto. Sufiĉas rigardi la lokon de la Tero en la sunsistemo, por konscii tion, ke eĉ negrandaj de-kliniĝoj disde la orbite de la Tero alkondukus al detruo de la vivo sur nia plenedo. Malproksimiĝo disde la Suno mal-altigos la temperaturon surtere, negranda proksimiĝo de la Tero al la Suno altigos tiun temperaturon kaj detruos nian vivon. Preskaŭ ĉiuj konantoj de la kosmo konstatas, ke la vivo en surtera formo en la skalo de kosmo estas unika. La strikte difinita trako, sur kiu moviĝas la Tero, ebligas la vivon en tiu formo, en kiu ĝi ekzistas. Kaj ni rigardu la kondiĉojn de homa vivo sur la Tero. Restante nur en atin-gopovo de temperaturo, ni atentu la fakton, ke sufiĉas, ke la temperaturo de nia korpo malaltiĝu je tri gradoj aŭ altiĝu je ok gradoj, kaj jam la morto minacas nin. Tio estas la leĝo de temperaturo, kaj al kiom da tiaj leĝoj subiĝas nia organismo? Ni estas parto de la kosmo, parto de granda mondo regata de Dio kun helpo de leĝo. Kaj ĝuste en tiun fantastan, nepercepteblan de ni kosmon Dio enkondukis homon. Ni loĝas sur la Tero kiel sur ŝipo, por ke ni povu sur ĝi alveni ĝis la bordo de eterneco.

Dio donis al ni la racion, danke al kiu ni povas ek-konadi Lian leĝon kaj utiligi ĝin en nia vivo. Ni posedas neniun povon, por ŝanĝi la leĝon de Dio. Ĉiu provo kon-traŭstari al la Dia leĝo finiĝas por ni tragike. Ĉi tiun feno-menon ni spertas en Krakovo. Neglektado de la fundamen-taj principoj de la Dia leĝo alkondukis al tia malpurigo de la natura medio, ke fine la normala vivo fariĝas preskaŭ neebla. Ĉar ne eblas senpune rompi la Dian leĝon. Ĝi ne posedas punan kodon. Dio ne uzas tian kodon, sed la mal-obeo al Lia leĝo tuj tiras post si la suferon kaj malfeliĉon. La homfeliĉo estas strikte dependigita de la respekto al la Dia leĝo. Amaso da suferado en la mondo estas en granda mezuro la frukto de venenigo de aero, grundo, akvo kaj iliaj produktoj, kaj la venenigo estas tragika konsekvenco de neglekto de la Dia leĝo.

 

La leĝo de libereco kaj la senmorteco

 

La homo devus respekti kaj koni la Dian leĝon, por povi saĝe utiligi ĝin por sia bono. Tamen li mem, kiel aparta ĉefverko de Dio, ricevis aldonan leĝon, kies celo estas la harmonio kaj paco de niaj koroj kaj ankaŭ retrovo fare de homo de sia ĝusta loko en la harmonio de la tuta kreitaro. Tio estas la religia-morala leĝo enskribita en la koro de ĉiu homo. Nur la homo elinter la videblaj kreitaĵoj povas entrepreni la penon sin trapuŝi tra limo de la kosmo, por atingi alian, eternan, nedetrueblan mondon. Ĉar li rice-vis de la Kreinto du grandajn leĝojn: leĝon de libereco kaj leĝon de eterneco. Do li estas libera kaj eterna. Tiuj ĉi du leĝoj: de libereco kaj de eterneco estas esprimitaj per para-grafoj kaj formas tiel nomatan „dekalogon”.

La religia-morala leĝo, kiun ni ricevis  de la Kreinto, estas eligita el granda leĝo de Dio, per kiu sin gvidas la tuta universo kreita de Dio. La homo, ricevante en la portempa vivo la Diajn leĝojn de libereco kaj eterneco, estas pridona-cita de la Kreinto per la penetroforto, danke al kiu li povas atingi lokon, kiun Dio asignis al li en la mondo de etern-eco. Ĉiuj leĝoj alireblaj por ni konsistigas kvazaŭ ŝtupet-aron, sur kiu ni devus leviĝi supren, por atingi plenan ma-turecon kaj rigardi en la okulojn de Dio mem. Plej plene esprimis tion Sankta Aŭgusteno per la vortoj: „Maltrank-vila estas la homa koro ĝis ĝi trovos ripozon en Dio”. Por klarigi siajn vortojn li sin servis per bildo de olivoleo kiu lokita profunde en akvo estas maltrankvila kaj ĉiapreze vo-las eliĝi sur la surfacon, ĉar tia estas ĝia leĝo. Ĝi trankvil-iĝas nur tiam, kiam ĝi elfluos supren. Simile kondutas la homo; se li estas tro forte ligita kun la surtera vivo, estas maltrankvila tiel longe, ĝis li elflugos super la tuta kreitaĵ-aro kaj ripozos en Dio.

Laŭ la supraj leĝoj, Dio kreis la mondon kaj laŭ la morala leĝo formis niajn korojn. Kun helpo de la leĝo Li enkondukis la ordon kaj harmonion de la universo kaj kun helpo de la leĝo enkondukas la ordon kaj harmonion en niajn korojn. La malraciaj kreitaĵoj observas la leĝon de Dio laŭ la principo de neceso. La homo, kontraŭe, povas fari tion libervole. Sed rigardante la kreoverkojn, li devus malkovri la saĝecon de la Kreinto kaŝitan en la leĝoj, ĉar la grandioza verko de Dio devas posedi estaĵojn, kiuj admirus ilin kaj kiuj serĉus ligon de la verko kun Kreinto. Fakte ni gloras Dion observante la grandiozecon de Lia verko, gran-decon kaŝitan en eta floreto, en kantado de najtingalo aŭ en sunradio, kiu traiĝas guton da roso. Tiucele ni estas kreitaj, por glori la Sinjoron. Kaj la leĝo de Dio enskribita en la universon estas por la homo helpo en ligo de la plej prok-sima kontakto kun la Kreinto.

La plej granda ĉefverko de Dio estas la homo mem, verko daŭre kreata. Daŭre ni estas dum kreado. Neniu el ni estas jam finita verko. Kaj Dio deziras, ke ni kunlaboru kun Li realigante la grandiozan idealon de Lia vido de homo. Tiu ĉi kunlaboro ebligas al ni ekkoni kaj observi la leĝojn, kiujn Dio enskribis en niajn korojn.

Libereco de la homo esras fantasta perspektivo pri atingado de pli kaj pli grandaj verkoj. Libereco jen estas simileco al Dio mem, estas adolesko al renkonto kun Li sur la nivelo de amikeco. Tiu Dia leĝo pri libereco anoncita estas en la dekalogo. Same kiel la saĝa veturkodo ne limi-gas la liberecon de kondukisto, sed ĝin garantias, tiel ankaŭ la ordonoj donitaj de Dio malfermas antaŭ ĉiu homo la plej larĝajn perspektivojn pri la feliĉa vivo, perspektivojn pri eterneco.

Kio estas leĝo en la manoj de Dio? Estas instrumento pere de kiu Dio direktas la mondon. Dio ne povus esti la Sinjoro de la mondo, se ĉi tiu mondo en ĉiu sia parteto ne estus subordigita al la leĝo. Kio estas leĝo en la mano de Dio? Estas ŝtupetaro, laŭ kies ŝtupetoj irante la homo povas atingi Dion mem, malkovrante Lian saĝon, scipovon kaj bonecon. Kio estas leĝo en la mano de Dio? Estas progra-mo pri edukado de homo direktanta lin al atingo de plena matureco, estas garantio de ĝusta elprofito de la libereco por riĉigo sin mem kaj aliajn. Kio estas leĝo en la mano de Dio? Estas unu el la plej grandaj Liaj donacoj, kies celo estas nia feliĉo. Ĉar ebligas ligi kreopovan dialogon de la homo kun Dio. Sen la leĝo mankas ebleco ligi tiun la plej grandiozan dialogon.

Kie estas la leĝo kaj libereco, tie estas ankaŭ respon-deco. La Dia Leĝdonanto, estante samtempe Juĝisto, atente observas la respektadon de sia leĝo. Lia tribunalo pri jus-tico garantias observon de tiu leĝo, ĉar senleĝeco punita ĉesas esti minaca, troviĝas fakte denove en la mano de Dio. Kaj tio estas la mano de la leĝo pri amo, pri ĝi mi parolos morgaŭ.

 

Rekolektaj demandoj:

Ĉu mi rimarkas la saĝecon de la Dia leĝo, per kiu sin gvidas ĉiu Dia kreitaĵo?

Ĉu mi estas konvinkita, ke la dekalogo-ordonoj ne limigas la liberecon, sed garantias ĝian ĝustan utiligon?

 

Sac. Edward Staniek

 

SERĈU KAJ VI TROVOS – rekolektoj

 

El pola lingvo tradukis Stanisław Płachta OFM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony