Numero 121 – somero 2018
Legado
Legado estas unu el la plej bonaj rimedoj por mem-lernado. La menso de infano similas al granda malplena ĉam-bro: mankas tie tablo, seĝoj, mebloj, sur muroj ne estas bildoj. Per lernado, observado, legado vi plenigas kaj ornamos vian ĉambron. Bonaj libroj povas instrui al vi grandiozajn aferojn. Kiel manĝaĵo por la korpo, tiel ankaŭ la bona libro bezona estas por la animo. Libro ŝirmos vin de enuoj, kaj per tio ankaŭ de multaj pekoj. Se vin turmentas tentoj, prenu al via mano bonan libron, kaj vi venkos malbonajn pensojn. Legante vi profund-igos ne nur la scion, sed ankaŭ la religion vivon kaj firmiĝos en la bazaj veroj de via kredo. Tial ĝuste la bonan libron eblas kompari al la plej bona amiko.
Iuj knaboj sentas al libro veran abomenon. Kiu ŝatas lib-rojn, tiu neniam enuos. Plejbone legu ĉe la taga lumo kaj ne ĉe la arta lumigo. La lumo devus fali de maldekstra flanko, precipe ĉe skribado, ĉar alie la plumo vualas al vi paĝon. La okulojn tenu pli malpli je distanco 35-40 cm de la teksto.