Numero 124 – printempo 2019

Laŭspure de Kopernik

La plej granda pola astronomo Nikolao Kopernik, nas-kita en urbo Toruń, post studoj en Krakovo revenis al Varmio. En Olsztyn, la ĉefurbo de la vojevodio varmia-mazuria, oni povas viziti la kastelon, kiun administris iam Kopernik, estas en ĝi lia salono kaj farita de li sunhorloĝo. En la kastela korto staras praaj ŝtonaj virinaĉoj, skulptitaj de prusoj.

Olsztyn havas ankaŭ tre belan, malnovan katedralon. La patrono de la katedralo, sed ankaŭ de la tuta Olsztyn, estas sankta Jakobo. Li videblas en la urba blazono. Tradicio diras, ke iam li venis al regiono kie renkontis lin eksterordinaraj  eventoj. Li estis satnutrita de urso kaj sciuroj, la akvon por trinki donis al li junulino, kiu eliris el rivero, la fajron ekbruligis por li cervo. Jakobo renkontis poste loĝantojn de la apuda setlejo – li amikiĝis kun ili kaj eĉ inventis por ili la nomon de vilaĝo – Olsztyn, de la kreskantaj tie arboj. Kaj ili, volante reteni lin por ĉiam, elkonstruis por li belan preĝejon. Jakobo promesis do, ke li iĝos ilia patrono, kaj tiel okazis.

Kopernik pasigis pli ol tridek jarojn de sia vivo en la urbo Frombork kaj tie estis entombigita. Li ripozas sub la altaro de Sankta Kruco, en la katedralo de la Ĉielenpreno de Sanktega Virgulino Maria. En la templo troviĝas la marmora ĉefaltaro, kiu aspektas precize samkiel la altaro en la vavela katedralo en Krakovo. La katedrala monteto estas ĉirkaŭita per la defendaj muroj. Unu el turoj estis nomita la Kopernik-Turo, sed la astronomo siajn observadojn de la ĉielo gvidis el alia loko – situita ekster la muroj de domo, en kiu li loĝis. En la urbo Frombork ekestis lia plej granda verko „Pri rivoluoj de ĉielaj orbitoj”. La Muzeo de Kopernik troviĝas en la palaco de varmiaj episkopoj.

La interesa vidindaĵo de la urbo estas ankaŭ kvinkilo-metra kanalo, kiu servis iam por la movigado de muelejo kaj estis la fonto de trinkakvo por loĝantoj. Krom tio konserviĝis la akvoturo kaj akvoduktoj havantaj jam 500 jarojn. Kvankam ĝenerale oni opinias, ke projektis ilin Nikolao Kopernik, tio ne estas vero. Dokumentoj transdonas la nomon de alia konstru-anto, inĝeniero el Vroclavo Valenteno Hendell kaj la tempon de plenumo preskaŭ 30 jarojn post la morto de la granda astro-nomo.

En Lidzbark Warmiński, la ĉefurbo de Varmio, oni po-vas ekvidi unu el la plej belaj mezepokaj kasteloj. Ĝi estis konstruita inter du riveroj: Łyna kaj Symsarna. Ĝi posedas la potencan okflankan turon kaj pli malgrandajn kaj pli sveltajn turetojn en anguloj. El ekstere ĝi aspektas sufiĉe morne, sed la internaj ejoj estas tre diversaj kaj interesaj. Plej grandan impre-son faras la korto ĉirkaŭita per dunivelaj ambitoj, t.e. longaj koridoroj. En la kastelo loĝis la varmiaj episkopoj. Restadis en ĝi ankaŭ Nikolao Kopernik.

Joanna Wieliczka-Szarkowa

   El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy, februaro 2018, paĝo 3.

Epoligis: S. Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony