Numero 114 – aŭtuno 2016

Laŭdu Ŝin

„Laŭdu Ŝin herbejoj floraj, montoj, valoj majkolo-raj, laŭdu ombroj, boskoj, bruoj, fontoj kaj zigzagaj fluoj” – tio estas unu el la plej belaj polaj marialaj kantoj kantataj ĉiam en majo, la monato dediĉita al Dipatrino. Verkis ĝin antaŭ pli ol 120 jaroj pastro Karlo Bołoz Antoniewicz, kiu estas la aŭtoro de aliaj konataj kantoj, kiel: „Nazareta, bela floro”, „Ne forlasu nin”, „Ho Maria, oferprenu”.

Karlo Antoniewicz estis preskaŭ samaĝulo de la po-eto Julio Słowacki kaj de granda pianisto kaj komponisto Frederiko Chopin. Li devenis el la patriota, katolika fami-lio. Li studis juron, lernis fremdajn lingvojn, amis muzikon kaj poezion, kiun ankaŭ mem verkis. Kun la beno de patri-no li volis aliĝi al Novembra Insurekcio en Volinjo, sed lia ekspedicio finiĝis per fiasko kaj senarmigo. En la aĝo de 25 jaroj li edziĝis kun Zofia Nikorowicz, kun kiu li havis kvin infanojn, sed ĉiuj mortis en infanaĝo dum sep jaroj. Post tiu peza perdo li ŝanĝis sian biendomon je lernejo kaj hospitalo por prizorgadi malsanulojn kaj forlasitojn. Kiam nelonge poste mortis ankaŭ lia edzino, li decidis iĝi jezuito. Mallonge antaŭ la eniro en ordenon li surskribis la konatan ĝis hodiaŭ kanton kantatan en Karesmo – „En kruc’ sufero, en kruc’ espero”, en kiu li esprimis sian profundan kredon, esperon kaj amon. La pastran ordinon li akceptis en la kate-dralo de Lvovo, kaj baldaŭ ekiris al la escepte malfacila misio: li devis estingi la veran brulegon – trankviligi la galician vilaĝon ĉirkaŭprenitan per rabado, dum kiu la instigitaj de la aŭstriaj aŭtoritatoj vilaĝanoj bruligadis bien-domojn kaj kruele mortigadis nobelaron. Pastro Antonie-wicz trakondukis en la tarnova diocezo 15 misiojn, prokla-mante pentofaron kaj pardonon. Liajn predikojn aŭskultis po dekkelkaj mil personoj. Komence ili rigardis la sacer-doton suspekteme, sed lia kapablo konvinkadi kaj konver-tadi kaj ankaŭ kortuŝaj predikoj donis la surprizajn efikojn. Antaŭ nelonge incendiintoj kaj murdintoj amase iris kon-fesi, redonadis la rabitajn objektojn kaj petis pardonon por la faritaj krimoj.

Pastro Antoniewicz aŭdigis ankaŭ misiojn en Supra Silezio, i.a. en Piekary Śląskie kaj en Granda Poznana Duklando, kie li mortis dum la epidemio de ĥolero, hel-pante al infektitoj. Pro la escepta talento aŭdigi predikojn li estis komparata kun la fama reĝa predikanto Petro Skarga. Dum sia tuta vivo li distingiĝadis per la fervora amo al Plejsankta Virgulino Maria kaj por ŝia honoro li estis skrib-anta la plej belajn  kantojn.

     Joanna Wieliczka-SZarkowa

El: Nasz Dziennik, En Maria-ĝardeno,  majo 2016.

E-igis Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony