Numero 117 – somero 2017

Laŭdo pri kantado

Ordinara?

 

Tio estis dimanĉe. Kaj ja dimanĉo estas ĉiusemajne. En preĝejo en Varsovio. Kiom da preĝejoj estas en Varso-vio! Tio estis dum meso. Ja por tio estas preĝejoj, por ke en ili estu celebrataj mesoj. La infanaj voĉoj kantis. Kaj tia kantado dum la meso estas ja nihil novi. „Jesuo Kristo estas mia Sinjoro” – tiel kantis la infanoj.

Kaj tiam mi ekpensis: estas bone, ke la infanoj tiel ĝuste kantas. Kaj estas tre bone, ke la preĝejo estas preskaŭ plena. Ke estas la infanoj kaj iliaj gepatroj. Kaj estas ge-avoj.

Kaj tiam mi meditis pri tiu mia pozitiva impreso: bone, ke ili tiel kantas, ke ĝuste pri Jesuo; ke eĉ se ilia kanto ne estus bela, malgraŭ tio estus bona. Ke estas bone por tiuj ĉi infanoj. Kaj por multaj aliaj. Kaj por mi, agnos-tikulo, estas ankaŭ bone.

Ke en la tempo de pliiĝanta konfuzo al nia mondo tre bezona estas fundamento, kiu ne subiĝas al ŝanĝoj. Kaj se la tuta mondo transformiĝas, se ŝajnas, ke jam rompitaj estas en nia mondo la lastaj fortresoj de tradicio kaj tabuo, do la azilo, apogo, subteno devas esti elekster ĉi tiu mondo.

 

Neordinara?

 

Pri la neordinareco decidas la kunteksto. Kiam ĉiuj ĉirkaŭe estas konvinkitaj – kaj aldone esprimas tion per sia konduto – ke „Jesuo estas la Sinjoro”, do tia kantado estas ordinara. Ĝi konsistigas nur, ni diru per la lingvo de socio-logio, la ritan subtenon de la dominanta difino de la situa-cio.

Sed kiam sufiĉe multe da personoj forlasas la Ekle-zion, ĝenerale la religion, kiam ĉirkaŭ ni trafluas fortaj ondoj de superindividualismo, kiam la ondoj de freneze komprenata progreso en tiel multaj lokoj kapablas detrui la fortikaĵojn de sana prudento, tiam tio, kio al niaj prauloj ŝajnis natura, fariĝas io eksterordinara.

 

Duboj ne estos al vi ŝparitaj

 

Jozefo Ratzinger indikas, ke sendepende de tio, kiun vojon vi, homo, elektus – la vojon de kredo, la vojon de ateismo (aŭ de aktiva nekredo) aŭ de agnostikismo (la kon-vinko pri neebleco de la racia solvo de la demando pri la ekzisto de Dio) – duboj ne estos al vi ŝparitaj. Ĉiam venos la momentoj, kiam via menso, homo, ekstaros fronte al la eventoj kaj argumentoj rompantaj la konvinkon, ke vi elek-tis la ĝustan padon.

 

Teraj kaj neteraj funkcioj de religio

 

Se Dio estas, do Jesuo Kristo zorgas pri ni. Sed eĉ se.. Dio ne estas, se nia vivo ĉi tie ne estas preparo al ŝanco por alia, pli bona mondo, tiam la religio de Kristo – kaj en ĝia kadro la kantado por Lia gloro – kundeterminas la kon-turojn de nia civilizacio. Kaj konsistigas la apogon en la tempo de konfuzo.

 

Prof. d-ro hab. Andrzej Zybertowicz

(La konsilanto de la Prezidento de Pollando).

El semajnrevuo wSIECI (6-12.02.2017, paĝo 98)

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony