Numero 124 – printempo 2019

Laboru super via karaktero

Kara junularo!

 

Oni rakontas, ke la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo estis bona, pia homo, tamen ofte li ekscitiĝis kaj koleris pro bagatelo. Iun fojon li koleriĝis pro ia bagatelo. Tiam subite en lian ĉam-bron eniris lia edzino kaj silente ĉirkaŭrigardis en ĉiun angulon. – Kion vi serĉas? – demandis ŝin la reĝo. – Mi serĉas reĝon – respondis la edzino. La reganto finkomprenis tiun delikatan riproĉon kaj tuj sin regis.

„Mi serĉas reĝon” – tio memorigas al ni alian respondon de antikva saĝulo iradanta kun poŝlanterno sur foirejo dum plena tago kaj serĉanta – homon. „Mi serĉas homon” – homon kun karaktero.

Iugrade ni estas reĝoj, sed ni forgesas pri nia digno, ni estas homoj, sed malplenaj. Vi eble indignis, kiam vi eksciis, ke ia ciklisto blokis vojon al polaj ciklistoj. Kiam alia kaptis iun el niaj per selo por malhelpi lin, kiam la ĉefo en establejo eviden-tiĝis neobjektiva, akceptadis koruptaĵojn, kiam kolegino diskon-igis konfiditan al ŝi sekreton, kiam iu trompis vin. „Malnobla homo, sen karaktero” – vi parolis tiam. Vi rigardis malestime, evitadis ilin. Kaj – inverse – vi sentis simpation al homoj kun karaktero, kies vorto signis ĉion. „Tio estas homo kun karak-tero” – vi parolis – „al li oni povas fidi”.

Precipe hodiaŭ oni bezonas homojn kun karaktero kaj aparte en nia nacio. Hodiaŭ kiam ni travivas krizon kaj deva-luon de homo kaj de grandaj valoroj.

Iam Ludoviko la 14a demandis al Kolbert, kial regante tiom grandan kaj homplenan landon kiel Francio, mi ne povis konkeri tiom malgrandan ŝtaton kiel Nederlando? „Ĉar la gran-deco de ŝtato ne dependas de etendo de ĝia tero, sed de karak-tero de ĝiaj loĝantoj” – respondis ministro.

Oni bezonas karakterojn en la vivo kaj feliĉo persona kaj socia. Jen eta ekzemplo: Iu firmao bezonis kurierknabon. Inter aliaj sin prezentis deksepjara knabo, filo de fervoja laboranto. Direktoro rigardis lin, post momento eltiris cigaredujon kaj re-galas lin: – Bonvolu ekbruligi cigaredon. – Dankon, mi ne fu-mas, ĝis nun mi ne fumis kaj ne fumos. Je tio la ĉefo ekstaris, donis al li la manon kaj diras: – Bone, vi estas dungita. Vi estas la kvindektria, kiu sin proponas, sed la unua, kiu ne akceptis cigaredon. Vi havas karakteron. Vi plaĉas al mi… – Al alia proprietulo de firmao alvenas juna viro kun la peto pri dungo. Oni rifuzis al li. Li eliras. En pordo li haltas, kliniĝas kaj levas… pinglon. Tion rimarkis la proprietulo kaj diras: „Vi estas dungita, ĉar mi scias, ke vi estos konscienca kaj akurata”.

Karaktero certigas sukceson, certigas personan konten-ton, senton de bone plenumita devo, ĝojon, kontenton kaj feliĉon. Estas multe bezona en la socia vivo. Ĉi tie plurfoje ne-cesas heroeco. Ne tiu granda, sed ordinara, ne kalkulanta kun vidpunkto aŭ opinio de malbonaj kolegoj. Plurfoje necesas multe da forta volo, por diri al kolego „mi ne fumas”. Necesas karaktero, por loĝante kun kolegoj en internulejo aŭ akademio ne iri kun ili al interesa filmo aŭ amuzo. Aŭ post laboro aŭ pago ne iri kun kolegoj „por unu kaliko”, sed reveni hejmen. Plurfoje pli malfacile sin deteni de klaĉo dum societa konversacio kun koleginoj, ol eĉ fronte batali, porti vunditojn aŭ suferi sur hospi-tala lito.

Modeloj de karakteroj

 

Kiam ni pensas pri tio, antaŭ niaj okuloj sinsekve aperas homoj kun karaktero. Stariĝas sankta Johano la Baptisto, sankta Paŭlo, apostolo de la nacioj, kaj aliaj. Plue sankta Polikarpo, 86-jara episkopo, staranta antaŭ paganaj juĝistoj, devigata por malkonfesi Kriston, li respondas: –  86 jarojn mi servas al Kri-sto kaj Li ne faris al mi plej etan malagrablon. Ĉu mi devintus perfidi Lin? Kaj li mortis martiran morton. Stariĝas legiaroj de junaj sanktulinoj kun Agnesa, Cecilia, Maria Goretti en la fronto. […]

Ankaŭ en nia nacio ne mankas homoj kun karaktero. […] Soldatoj de Westerplatte kun majoro H. Sucharski en la fronto defendis sin dum pluraj tagoj, ĝis ekmankis al ili municio. Da ili estis 143 kaj da germanoj 8 mil. Kiam la batalo finiĝis, la germanoj ordonis, ke antaŭ ili defilu la mortigitoj kaj vunditoj. Brankarde oni portis 15 mortigitojn kaj poste grave vunditojn. Aliaj iris mem. La irantaron fermis la vivantaj en nombro 80 personoj. „Kaj kie la resto?” – demandis germanoj. „Jen estas ĉiuj”. La germanoj mutiĝis pro miro. La komandanto mem star-iĝis en atentu-pozicio kaj militiste salutis: – Mi opinias tion granda honoro, ke al mi alfalis tiu feliĉo, por malliberigi tiel heroajn soldatojn. En agnosko de tiu braveco mi malliberigas vin ne senvestigante. Kaj kion vi farintus, se ankoraŭ estus kar-toĉoj? – Ni batalus ĝisfine!

Vi diros, ke tio estas neprudenta, romantika. Ni lasu la diskuton. Kvankam eble vi ne pravigos min: ekzistas momentoj, kiam oni devas sin deklari, estas momentoj-proviloj de hom-valoro. Kiam ili alvenos, oni devas manifesti sian senton de honoro kaj sian amon al patrujo.

Tion neniu postulas de vi hodiaŭ, sed oni postulas de vi laboron super karaktero. Ĉar karakteron oni ne gajnas kiel feliĉan loton en loterio. Tio ne estas momenta fervoro, heroa ekstazo. Sed karaktero estas io konstanta en homo. Estas kon-stanta humoro donanta al nia konduto unuforman direkton. Humoro inklinanta homon al fidela plenumado de siaj devoj, malgraŭ eksteraj obstakloj kaj internaj malfaciloj. Kaj do fidel-eco al devoj kaj konvinkoj, fideleco konstanta kaj ne momenta, portempa. Tial vi povas esti knabo kun karaktero en lerneja benko, en hejmo, sur strato, dum amuzo, en labormetiejo, ĉie.

Moda estas hodiaŭ la amasa sporto. La ĉiutaga gimnas-tiko. Sed ankoraŭ pli bezona estas la gimnastiko de volo, laboro super si, super siaj malvirtoj, super lingvo kaj pensoj, super al-kutimiĝo al akurateco kaj precizeco en laboro. Tion donos al vi nenia universitato nek scienca diplomo. Tio estas laboro de propra „mi”. Laboro malfacila kaj peniga. Sed ni ne estas solaj. Ni havas la Dian gracon en la sakramentoj. Ni havas modelojn: Kriston kaj Lian Patrinon. Kaj do: – Batalu la bonan batalon kaj estos konservita por vi la krono de justeco. (kp. 2 Tim 4:7-8).

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.64, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony