Numero 115 – vintro 2016

La zorgema Sankta Roĥo

Videblis, ke „Kropko”, la eta hundo de Zunjo, sentas sin malbone. Ĝi sidis kurbiĝinta en angulo sub piano kaj eĉ ne movis kapon, kiam la panjo de knabino proksimigis al ĝi la ŝatatan guman pilketon, kiun ĝi pli frue ĉiam prenadis en muzelon kaj portis al ĝardeno. Zunjo ĝuste revenis de avinjo, kliniĝis super la hundeto kaj almetis al ĝia pendanta orelo malgrandan, iom ĉifitan bildeton.

– Kion vi faras, mia amata? – demandis la panjo. – Mi kuracas „Kropkon” – respondis serioze la filino. – Per bildeto? – Panjo, ne per bildeto, sed per la Sankta Roĥo. Avinjo diris, ke certe li helpos, ĉar iam al li hundo savis la vivon. Vi konas ĉi historion, panjo? – Mi scias, ke Sankta Roĥo devenis el Francio, kaj liaj gepatroj elpetis la naski-ĝon de sia filo per la varma preĝado al Dipatrino. Post la morto de panjo kaj paĉjo Roĥo disdonis la tutan riĉaĵon al malriĉuloj, kaj li mem perpiede ekiris pilgrimi al Romo, sed ĝin ne aliris, ĉar dumvoje li haltis en unu el urbetoj, por flegi pestulojn, – klarigis la panjo. – Kaj ĉi tiu pesto kio estas? – demandis Zunjo. – Tio estas la danĝera malsano, kiu kapablis mortigadi tutajn urbojn. Tial Roĥo helpante al infektitoj, riskadis je granda danĝero, kaj rekompence por la sindediĉo Dio pridonacis lin per la graco sanigadi mal-sanulojn.

Poste li estis konata el multaj mirakloj en Romo, kie li loĝis dum tri jaroj. Tamen kiam li revenis al Francio, li mem infektiĝis je pesto. – Kaj li mortis? – teruriĝis la kna-bineto. – Ne, li ne mortis. Ne volante infekti aliajn, li kaŝis sin en apuda arbaro kaj li fidis je la Sinjoro Dio. Ĝuste tiam trovis lin la hundo, pri kiu diris al vi avinjo, kaj ĝi savis Roĥon, ĉar ĝi portadis al li ĉiutage manĝaĵon. – Kaj tio plaĉas al mi – ekĝojis Zunjo – kaj kio okazis poste? – Roĥo resaniĝis, sed bedaŭrinde sur la franca landlimo oni rekonis lin kiel ŝpionon kaj enkarcerigis. Li sidis en la malluma subtera prizono ĝis la morto kaj nur kiam li mortis, eviden-tiĝis, ke li estis senkulpa, ĉar sur la prizona muro mirakle aperis la surskribo: „Tiuj, kiuj estos tuŝitaj per la pesto kaj helpvokados Sanktan Roĥon kiel sian peranton kaj propet-anton, estos resanigitaj”.

– Panjo, la sanktuloj ne havas facilan vivon – ĉagre-niĝis Zunjo. – Sed kompense la grandan ĝojon en la Ĉielo – aldonis panjo, rigardante kun plej granda miro al „Krop-ko”, kiu ĉi-momente subite levis la kapeton, forkaptis la kuŝantan antaŭ ĝi pilketon kaj kuris al ĝardeno. – Panjo! Miraklo! – ekkriis la knabineto, postkurante la hundon. La panjo ekrigardis kun rideto lasitan sur la piano bildeton kun la juna knabo en ĉifonvesto kaj la kuranta apud li hundo tenanta en la muzelo pecon da pano.

 

Joanna Wieliczka – Szarkowa

El: Nasz Dziennik, En ĝardeno de Kreinto, aŭgusto 2016.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony