Numero 105 – septembro 2014

La vortoj de amo

  1. Ne timu! Malfermu la pordojn al Kristo!

 

La Sankta Patro diras: Jesuo jam venis. Tiu, kiu mal-fermas al ni la okulojn, por ke ni vidu en la mondo ne nur malbonon, sed ankaŭ bonon. Por ke ni vidu ne sole nin, sed ankaŭ aliajn kiuj bezonas helpon. Por ke ni vidu la konvert-iĝojn, resanigojn ne nur de la korpo sed ankaŭ de la animo. Tiu, kiu senĉese malfermas al ni la orelojn, por ke ni aŭdu en la hodiaŭa mondo ne nur nin, sed ankaŭ la Evangelion, la voĉon de konscienco. Li venas, por ke ni ne timu esti ho-moj malriĉaj, kiuj en io ne sukcesas, kiuj ne prosperas, kiuj malvenkas, spertas disreviĝon – ĉar ĝuste al tiuj malriĉaj, malvenkitaj predikata estas la Evangelio. Por ke ni ne timu nian malforton. Kiel Sankta Paŭlo, kiu amis sian propran malforton, ĉar li sciis, ke en ĝi aperas la potenco de Dio.

 

  • Kio hodiaŭ malhelpas min plene akcepti Kriston en mia vivo?
  • Kion mi timas?
  • Kion hodiaŭ mi povas fari por tion ŝanĝi?
  • Pri kio mi volus peti Dion per propeto de sankta Johano Paŭlo la Dua?

 

  1. [Homo] serĉas amon, ĉar en la fundo de la koro li scias, ke nur la amo povas igi lin feliĉa.

 

Kiu estas sanktulo? Li ne estas homo perfekte mora-la, ĉar tiaj ne estas kaj ne estis (escepte de Jesuo, sed Li estis kaj Homo kaj Dio; kaj de Maria, sed Ŝi estis senmaku-le koncipita). La Eklezio, kiam kanonizas sanktulon, ne pruvas lian perfektecon, sed montras la heroecon de virtoj, heroaĵon, kredokuraĝon, heroan luktadon kun homaj mal-fortoj. Homo sankta estas tiu, kiu malfermiĝis al Dio, ke Tiu povu agi per li. Merito de sanktulo estas tio, ke li facil-igas al Dio veni en la mondon, li forigas en si ĉiujn pekojn kaj malfortojn, por ke Dio pere de li agadu en la mondo.

 

  • Ĉu mi respondas je la amo, per kiu pridonacas min Dio?
  • Ĉu mi disdonas amon en mia familio, en lernejo kaj laborejo, inter homoj renkontitaj nur por momento?
  • Kion hodiaŭ mi finfaros kaj decidos, por ami pli?
  • Pri kio mi volus peti Dion per propeto de sankta Johano Paŭlo la Dua?

 

  1. Riĉa estas ne tiu, kiu posedas, sed tiu, kiu „dis-donas”, kiu kapablas donadi.

 

Ni legas en raportoj el liaj renkontoj, ke homoj for-gesas pri manĝado, matenmanĝoj, tagmanĝoj, vesperman-ĝoj. Ili volas nur aŭskulti la papon, parolantan pri Dio. Eĉ en la malriĉaj landoj de Suda Ameriko. Ĉu el niaj spertoj ni memoras, ke kiam la Papo estis en Pollando, oni parolis nek pri starvicoj, nek pri aĉetrajtigiloj, nek pri pano, nek pri sukero? Nur lin oni aŭskultis. La malsato pri Dia vorto. Interesa, ke da Diaj vortoj ne estas multo. Dio diras unufoje kaj por ĉiam. Kaj la Sankta Patro parolas pri Dio, animo, amo, digno de la homo. Ŝajne tiom nemultaj vortoj, kaj ili nutras tutajn malsatajn amasojn. La homoj estas malsataj pri la vorto de Dio. Malsataj pri la emanado de Sankta Patro, de lia sankteco, entuziasmo, fervora kredo.

  • Ĉu la posedataj bonaĵoj aŭ ilia manko ne detiras min de Dio kaj helpo al aliulo?
  • Ĉu mi pretas servi al Dio kaj al homoj per tio, kion mi posedas, kapablas kaj kio mi estas?
  • Kion hodiaŭ mi povas oferi al Dio, kaj kion al alia homo?
  • Pri kio mi volus peti Dion per propeto de sankta Johano Paŭlo la Dua?

 

  1. Vi devas postuli de vi mem, eĉ se aliaj ne postu-lus de vi.

 

Mirinda, kiel la Sankta Patro eltenis la teruran malsa-non post atenco. Paftrafita per kuglo, kun truoj en intern-aĵoj, febranta, certe ofte suferanta pro sendormeco, kun ho-moj el hospitalo, komence per malforta, tremanta voĉo, li preĝis la Rozarion. Li ne estis indiferenta pri tio, kio okaz-adis en Pollando. Liaj suferoj ne vualis la interesiĝon pri Pollando. De tempo al tempo li telefonis al mortanta Pastro Primaso. Mirindaj telefonoj de la Sankta Patro, kiu evitis morton, al homo, kiu ĝuste estis mortanta. Kaj la komuna preĝo laŭintence de Pollando kaj de Eklezio.

 

  • Ĉu mi ne kontentiĝas pri la nuna stato de mia kredo?
  • Ĉu mi postulas de mi egale tiom, kiom de aliaj?
  • Kion hodiaŭ mi povas fari super la ordonoj kaj miaj devoj?
  • Pri kio mi volus peti Dion per propeto de sankta Johano Paŭlo la Dua?

 

 

  1. Ĉiu vivo, eĉ malplej signifa por homoj, havas eternan valoron antaŭ la okuloj de Dio.

 

Tiom Dio donis al la Sankta Patro. Donis al li longan vivon. La Sankta Patro disipas neniun momenton. Li havas tempon por longa preĝado, vojaĝoj, renkontoj, privataj le-teroj. Dio donis al li tiom da suferoj… Suferoj post atenco. Bedaŭro, ke en la propra patrujo neunufoje oni lin ne apre-zas. Donis al li la polan kredon, marialan, tradician, kiun li defendas en la brila Okcidento. Ĉe la vivofino, en la lasta tago, ni ekkonos, ke tio, kion li diras, estas la plej grava. Ni konvinkiĝos, ke li estas Dia sendito por ni, ke ĝuste tio estis la vojo, kiun Dio donis al ni.

 

  • Ĉu mi estimas kaj ŝirmas la vivon, kiun donis al mi Dio?
  • Ĉu mi estas decidema, por defendi la vivon de ho-mo, precipe nenaskita, malsana aŭ malforta?
  • Kion hodiaŭ mi povas fari por defendi la kvinan or-donon de Dio?
  • Pri kio mi volus peti Dion per propeto de sankta Johano Paŭlo la Dua?

 

  1. La familio per Dio forta fariĝas forto de la ho-mo kaj de tuta nacio.

 

Malsanulo (…) havas esperon, ke li trovos nekuti-man kuraciston kaj okazos miraklo – li estos sana. Aliu, irante al edziĝo sur ruĝa tapiŝo, esperas ke li estos feliĉa en geedzeco. Aliuj esperas pri multnombra idaro, sana kaj bo-na. Ankoraŭ aliuj – ke ili estos bonegaj kuracistoj, profeso-roj, muzikistoj, pentristoj. Oni povas diri bilde, ke per siaj esperoj ili haltas sur la sojlo kaj ne kapablas iri plu. La plej granda espero estas atendi, ke plenumiĝos tio, kion Dio promesis. Dio ne promesis, ke ĉiuj estos sanaj, feliĉaj, fa-maj, sed promesis la regnon al tiuj, kiuj al Li tute konfidos. Eĉ se ili estus malfortaj, malsanaj, persekutataj, malriĉaj. Transpaŝi la sojlon de la espero – tio signifas ekkredi, ke Dio donas al ni pli ol ni esperas.

 

  • Ĉu mi zorgas pri la ĉeesto de Dio en la vivo de miaj plej proksimaj?
  • Ĉu mi estas en familio la atestanto de amo en ak-ceptado de miaj devoj kaj reciproka pardono?
  • Kion hodiaŭ mi povas fari por plibonigo de rilatoj en mia familio?
  • Pri kio mi volus peti Dion per propeto de sankta Johano Paŭlo la Dua?

 

  1. Descendu Via Spirito kaj renovigu la vizaĝon de la tero – de ĉi tiu tero!

 

Hodiaŭ silentiĝas ĉiu pastro, eĉ tia, kiu havas voĉon kiel jeriĥa tubo. En Pollando parolas la Sankta Patro mem. Tiom ege oni turmentis nian nacion, tiom oni persekutadis nin dum la germana kaj la rusa okupacioj, ke eble Dio re-kompencis al ni tion kaj permesis havi la papon, kiu paro-las ĝuste en nia nacio per voĉo de la plej granda aŭtoritato de la mondo. Kun dankemo ni aŭskultu tiun voĉon, kiu estas voĉo de espero. Kiam li paroladis en malfacilaj tem-poj, li diris ke ni eltenos. Ni eltenis la plej malbonan. Plu ni povas havi esperon. Eĉ pri tio, ke plenumiĝas la bondeziro: „Ĉion plej bonan”.

 

  • Ĉu mi preĝas por Pollando kaj defendas ĝian krist-anismon?
  • Ĉu mi estas fidela al amo al la Patrujo – en aferoj grandaj kaj la ĉiutagaj?
  • Kion hodiaŭ mi povas fari por la socio en kiu mi vivas?
  • Pri kio mi volus peti Dion per propeto de sankta Johano Paŭlo la Dua?

 

(La tekstoj de konsideroj devenas el libro de sac. Jan Twardowski:

„Kiel malfermita fenestro. Pensoj pri Johano Paŭlo la Dua”.

Tradukis SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony