Numero 100 – junio 2013

La viktimo

Doko estis bona knabo. Ankoraŭ en la fundamenta lernejo li emis amuzi per modlado je vakso, farante diver-sajn figurojn de bestoj, homoj k.a.

En gimnazio li jam havis ioman provon kiel skulpt-isto, li faris gipsan buston de Stalin kun lipharoj kaj pipo. Klasmentoro aprobis la buston kaj komisiis al Doko fari samajn bustojn por ĉiu klasĉambro. Li plenumis la mendon de la klasgvidanto. Ĉiuj aŭguris ke Doko iĝos fama arki-tekto, pentristo aŭ skulptisto.

Li finis la gimnazion kun bona atesto kaj pretiĝis por studi en universitato. Por universitato estis necesa ia doku-mento de vilaĝestro rilate la staton kaj havaĵon de familio. Doko vizitis vilaĝestron kaj prezentis sian peton. La vilaĝ-estro, fanatika stalinano, komencis kriaĉi: „Viaj gepatroj estas malamikoj de nia regado. Vi ne rajtas studi en univer-sitato. For de mia kabineto!”

 

Kvazaŭ trafita de la fulmo, Doko direktiĝis al drink-ejo. Je ĝenerala surprizo li eltrinkis kelkajn glasojn da brando kaj rapide revenis hejmen.

Sekvatage, frumatene, li iris al la ŝtonminejo, kie li komencis hakglatigi ŝtonojn kaj fari surtombajn krucojn. Laŭ mendo de ĉagrenitaj proksimuloj li faris la buston de mortinto.

Tiel alternis liaj tagoj – ŝtonminejo, drinkejo, hejmo. Dum kelkaj vesperoj li ne vizitis drinkejon. Oni ekparolis, ke li tranoktas en ŝtonminejo gardante ian sekretan produk-ton. Kompatemaj amikoj decidis viziti lin. Proksimiĝante ili rimarkis homan figuron kurbigita, kiu kvazaŭ brakumus ion. Ili turnis la korpon deflanke kaj konstatis, ke Doko morta ĉirkaŭprenas sian propran buston kaj krucon kun ĉizita lia nomo, aĝo kaj teksto VIKTIMO DE … Verŝajne mankis forto por elĉizi, kies viktimo li estas. Ĉu de drink-ado aŭ de vilaĝestro, kiu devigis lin serĉi konsolon en brando? Dum la pasinteco tre ofte okazadis simile regantaj misagoj.                                         Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony