Numero 124 – printempo 2019

La trezoroj ĉe la rivero San

En la valo de la rivero San troviĝas multaj tre interesaj urboj. En Krasiczyn oni povas viziti la majestan rezidejon – fortreson. Ĉirkaŭ la korto kun galerioj ekestis loĝejaj aloj kaj kvar angulaj kastelturoj: Dia, en kiu estis aranĝita kapelo, Papa, Reĝa kaj Nobela. En Krasiczyn naskiĝis unu el plej eminentaj poloj, kardinalo Adam Stefan Sapieha, la ĉefepiskopo de Kra-kovo – viro de granda pieco kaj malcedema karaktero.

La fama maria sanktejo en Kalwaria Pacławska konsis-tas el 41 kapeloj – la Krucvojaj stacioj, ankaŭ la preĝejo kaj monaĥejo de Franciskanoj. En ĝi troviĝas la mirakla bildo de Dipatrino savita el la fortreso en Kamieniec Podolski, kiun in-vadis turkoj. La 15-an de aŭgusto okazas ĉi tie la solena Kal-varia Indulgencfesto, kiun laŭtradicie akompanas granda foiro.

Situanta ĉe la antikva komerca vojo el Silezio al rusaj regionoj urbo Jarosław konservis sub la malnova urbo vastajn, multetaĝaj kelojn kaj koridorojn, en kiuj oni amasigis diversajn varojn, ĉar en la urbo okazadis grandaj foiroj. Kelkaj keloj estas hodiaŭ viziteblaj. Krome valoras ekvidi malnovajn preĝejojn de Jarosław, ortodoksan preĝejon kaj la defendan klostron de Be-nediktaninoj sur monteto.

En la malgranda urbo Przeworsk proksime de Jarosław, sur la monteto Kniazie Grodziszcze staras la iama preĝejo de Kristotombanoj, t.e. religiuloj–kavaliroj, kies tasko estis la de-fendo de la Tombo de Kristo en Sankta Lando. En la prevorska kapelo troviĝas fidele rekonstruita Krista Tombo el Jerusalemo.

Ĉe la rivero San situas ankaŭ la urbo Leżajsk, en kiu valoras viziti la preĝejon de Anunciacio kun la mirakla bildo de Leĵajska Dipatrino de Konsolo. Eblas ĉi tie ankaŭ iom aŭskulti nekutiman sonadon de la fama orgeno, nombranta pli ol ducent jaroj. Al Leżajsk pilgrimas ankaŭ judoj el la tuta mondo, irante al la tombo de la cadiko Elimeleĥ.

Markowa – tio estas la malnova, sed moderne mastrum-anta vilaĝo. Nune ĝi estas pli konata pro la historio, kiu okazis ĉi tie dum la dua mondmilito. Pro la kaŝado de judoj la ger-manoj – okupantoj murdis la familion de Ulm: Jozefon kaj Viktorian kaj iliajn ses etajn infanojn. La heroecon de la savantajn siajn proksimulojn memorigas la monumento kaj la muzeo.

La vera trezoro estas unu el la plej imponaj palacoj trovi-ĝanta en la urbo Łańcut. Ĝis hodiaŭ eblas admiri ĝiajn grandi-ozajn internojn kun salonoj kaj kabinetoj, inter ili la grandan dancejon, la turkan apartamenton, la ĉinan dormejon, la vintran salonon kaj la spegulan kabineton. Ekstere troviĝas ĝardenoj, parko kaj kaleŝejo, en kiu oni arigis pli ol cent ĉeval-ĉarojn, inkluzive de la kaleŝo de Frederiko Chopin.

 

   Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy (En ĝardeno de Kreinto), marto 2018, III.                               Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony