La trezoro de la pola kulturo
La trezoro de la pola kulturo
La malfermo de la Muzeo de „Sinjoro Tadeo” – la nova fiero de la ĉefurbo de Malsupra Silezio – okazis la 3-an de majo de la kuranta jaro, en la festo de poleco kaj meditado pri la streboj de poloj al la sendependeco kaj libereco. La historio de ekesto de la Muzeo de „Sinjoro Tadeo” estas ligita kun la sortoj de aŭtografo de ĉi tiu altvalora antikvaĵo de la pola beletro.
En la planoj de aŭtoro – la modesta idilio en la moda tiam romantika stilo, el la sopirado pri libera patrujo, pri la foriranta epoko – montriĝis la ĉefverko. La skribatan en Parizo en la jaroj 1832 – 1834 manuskripton la poeto mem dufoje vendis. Elaĉet-adis ĝin amikoj, helpante la poeton en liaj financaj embarasoj kaj redonadis ĝin al li. Post la morto de Adamo lia filo Vladi-slavo vendis la manuskripton al la rektoro de la Jagelona Uni-versitato Stanislavo Tarnowski. Ĉi tiu eminenta historiisto de la literaturo mendis por ĝia konservado la ebonan skatolon, orna-mitan per bareliefoj laŭ modelo de la desegnaĵoj de Julio Kos-sak, montrantaj la scenojn de Polonezo, Koncerto de Wojski aŭ Batalo.
Vidalvide al la milito en la jaro 1939 la familio Tarnow-ski deponis la manskripton en la lvova Instituto Ossolineum, ke ĝi sekure ĝisatendu la militofinon. Tamen en la jaro 1941 ĝi trafis al la aranĝita en Lvovo Germana Ŝtata Biblioteko. En la jaro 1944 utiligante la ordonon de ties germana gvidantaro pri la evakuo de aroj fronte al la sovetia ofensivo, Mieĉislavo Gę-barowicz ordonis transporti ĝin al Krakovo. Germanoj provis transporti la manuskripton profunden de la Tria Regno, tamen la transporto haltis en Zagrodno apud Złotoryja. Tie retrovis ĝin poloj kaj transdonis al Ossolineum. En la jaro 1989 la familio Tarnowski postulis la redonon de deponaĵo. Finfine en la jaro 1999 la komunumo Vroclavo elaĉetis de proprietuloj la rajton al manuskripto. Hodiaŭ, post 17 jaroj, en la Ŝtondomo Sub Ora Suno (Pod Złotym Słońcem) ĉe la vroclava ĉefplaco oni mal-fermis la Muzeon kun la misio montri al la mondo la verkon, kiu formadis la modernan nocion de la kultura identeco.
Ĉu oni sukcesos atingi tion dum la dinamika evoluo de ciberkulturo kaj ĉe la negativaj statistikoj de legado? Estas granda espero, ke jes. En la unuaj tagoj post malfermo la Mu-zeon vizitis jam miloj da personoj. La ekspozicio prezentas la epokon, la morojn de nobelaro, la mondon de romantiko, la tiu-tempan politikon, kulturon. Direktoro de la Muzeo d-ro Marte-no Hamkało certigas, ke la tre enhavoriĉa ekspozicio en kom-prenebla maniero estas prezentita al vizitantoj.
La 3-an de majo 2016 la Muzeo finprezentis la surpri-zon: krom la fama manuskripto de Mickiewicz oni povas ĉi tie ekvidi la prunteprenitan por 6 semajnoj originalon de la Kon-stitucio de 3a de Majo kun la subskribo de la marŝalo Stani-slavo Małachowski el la jaro 1791.
Lilianna Sicińska
El: Semajnrevuo NIEDZIELA, Wrocławska, 15.05.2016
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
*
Jen la edifa komenco de „Sinjoro Tadeo” en la tra-duko de Antoni Grabowski, farita en la jaro 1918.
Litvo! Patrujo mia! simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon!
Kiel Vi al infano redonis la sanon –
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri),
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝeblanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando. (…)
Ĉiujn 12 librojn de „Sinjoro Tadeo” esperantlingve Vi povas legi en interreto, danke al enretigo fare de la fam-konata samideano Georgo Walaszek el la urbo Sosnowiec, por kio li meritas nian koran dankon.
Stanisław Śmigielski