Numero 123 – vintro 2018

La Sovaĝuloj

DIMANĈAJ NOVAĴOJ, la 10an de majo:

“Antaŭ kelkaj tagoj en nia urbo okazis stranga okaz-aĵo. Frumatene, ĝuste kiam la civitanoj ekiras al siaj labor-ejoj, sur la Centra Placo aperis juna homo. Laŭ la priskribo de iuj atestantoj, li estis malgrasa, palvizaĝa, havis longajn hararon kaj barbon, kaj estis vestita per paliĝinta ĵinso.

Li suprengrimpis sur la monumenton starantan sur la mezo de la placo, kaj komencis paroli. Lia voĉo, kiel tion bele diris unu el la ĉeestantoj, havis ian magian forton, tiel ke ĉirkaŭ li komencis kolektiĝi la homoj.

La homo diris, ke li estas dio, kaj ke li revenis sur la Teron por helpi al la homoj, kaj ke la homoj, se obeos lin, faros veran paradizon el la Tero. Poste li rakontis, ke en la mondo devas regi paco kaj amo, kaj ne malamo kaj milito.

Ĉirkaŭ li kolektiĝis granda amaso aŭskultanta lian parolon. Sed en la proksimo troviĝis ankaŭ kelkaj polic-anoj, kiuj arestis lin sub la akuzo de la perturbo de publika ordo kaj paco. Ili forkondukis lin al la plej proksima polic-ejo. La arestito strange kondutis: je ĉiaj provoj eltiri el li la konfeson pri kulpeco, li restis muta, kvazaŭ oni enketus iun alian  kaj ne lin. Al la organoj de esploro unuavide ŝajnis, ke li estas simpla narkota hipio, sed tiun aserton komplete refutis la polica kuracisto, kies konstataĵo estis, ke la ares-tito estas en tute normala stato, kaj eĉ – en bonega sano!

Pro tio oni sendis la arestiton en psikiatrian klinikon por priesploro. Tie oni konstatis, ke ĉe li ekzistas certaj sig-noj de psika nenormaleco, oni do komencis kuraci lin per plej modernaj metodoj. Sed post kelkaj tagoj li mistere malaperis el la kliniko…”

*   *   *

– Mi esperas, ke vi havas klarigon pri via eksiĝo.

– Mi simple ne povas plu fari tiun ĉi laboron, ko-mandanto. Mi tute perdis miajn nervojn.

– Sed kial? Vi jam kelkajn jarmilojn estas mia plej bona fakulo. Kiel povis tio okazi al vi?

– Tio okazus al ĉiu ajn en mia loko, komandanto. Mi jam dudek jarmilojn estas esploristo, sed ankoraŭ neniam okazis al mi tia teruraĵo.

– Lastatempe mi estis iom okupita per laboroj, kaj tiel mi ne sukcesis tralegi vian lastan raporton. Diru al mi, kio okazis?

– Mi estis direktita al la planedo Tero. Kiam mi antaŭ dumil iliaj jaroj estis tie, la homoj estis sur malalta evoluŝtupo. Mi opiniis, ke ili de tiam plisaĝiĝis, sed mi trompiĝis. Nun ili estas ankoraŭ pli grandaj sovaĝuloj ol estis… Ili ĝuas la torturadon de aliaj estaĵoj! Kiam mi estis ĉe ili la unuan fojon, ili alnajlis min sur ian krucon. Kaj nun, nun tiuj sovaĝuloj turmentis min per tiel teruraj elektroŝokoj, ke mi apenaŭ travivis!

 

LJUBIŜA JOVANOVIĈ

 

(el la serbokroata: Finta Csaba)

 

*

Amaskomunikiloj estas kiel aŭtomobiloj. Iame en familioj ili estis raraĵo, hodiaŭ ne eblas malbezoni ilin. Kaj tial la influo de unuj kaj aliaj sur la vivon kaj valorsistemon de la homo estas grandega.

  1. Leono Stefano Knabit OSB

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony