Numero 120 – printempo 2018

LA ROMANA KALENDARO

La tempo estas senfina, ĝi havas nek komencon, nek finon. Kun praktikaj celoj oni tamen devas ĝin iel mezuri.

La homaro havas diversajn kalendarojn. El ili, sendube, la plej vaste uzata estas la romana kalendaro. Jen ĝia historio.

 

TEMPO-UNUOJ

La plej evidenta unuo doniĝis jam por la prahomo. Tio estas la tago: de sunleviĝo ĝis la sekva sunleviĝo (= unu turniĝo de la terglobo ĉirkaŭ sia akso). Ankaŭ la alia, pli granda unuo estas pli-malpli evidenta, t.e. la jaro (tempo, en kiu la Tero rondiras la Sunon). Astronomie ĝi egalas 365 tagojn 5 horojn 48 minutojn kaj 46.42 sekundojn. Por la homo, krom la suno estis grava ankaŭ la Luno, kiu rondiras la Teron en 29 tagoj 12 horoj 44 minutoj kaj 3 sekundoj (tio estas la tempo bezonata de plenluno ĝis la sekva plenluno).

Kiel vi vidas, jaro ne estas entjera multoblo de tagoj aŭ lunfazoj. Kiel vi vidos, tio kaŭzis kaj ĉiam ankoraŭ kaŭzas pro-blemojn. Ne malpli arbitra estas la

 

ELEKTO DE LA TEMPO-PUNKTO

ekde kiu oni nombras la jarojn. La praromanoj elektis por si kiel jaron 0 la fondon de Romo (753 a.K. laŭ la nuna kalendaro).

Komence, ĉe ili jaro havis nur 10 malegalajn monatojn (entute 304 tagojn). Nur poste, en la 7a jarcento a.K. la fama reĝo Numa Pompilius aldonis al la jaro du novajn lunmonatojn: Januaron (de Janus, dio de komenco kaj fino) kaj Februaron (Februus, dio de sinpurigo). La jaro komenciĝis per Marto (Mars, dio de milito). Pro tio vi trovas en la nomoj de la monatoj: Septembro, Oktobro, Nevembro, Decembro la numer-alojn: sep, ok, naŭ kaj dek, ĉar ili vere estis la sepa, oka, naŭa kaj deka monatoj.

 

JULIA KALENDARO

Ĉar la lunmonatoj neniel akordiĝis kun la jaro kaj ĉar la sezonoj (tre gravaj por la homoj) tute forŝoviĝis, necesis re-formi la kalendaron. Cetere, ankaŭ la vorto kalendaro venas el la latina, lingvo de la praromanoj. Ili nomis la unuan tagon de ĉiu monato calendae (kalende).

La reformon enkondukis en la jaro 46 a.K. la granda imperiestro Julius Caesar (Julius Cezar), de tie la nomo de la monato Julio kaj tiu de la nova kalendaro: Julia Kalendaro.

Por reakordigi la sezonojn oni aldonis multajn tagojn al la jaro 46 a.K., tiel ke ĝi estis, verŝajne, la plej longa jaro de la romanoj. Ĝi estis la jaro konfuzita kaj konsistis el 445 tagoj. Julius Cezar, kompreneble, ne estis astronomo. Li agis laŭ la konsiloj de egipto Sosigenes (praegiptoj estis tre spertaj pri astronomio kaj matematiko). Laŭ la Julia Kalendaro la jaro konsistas el 365.25 tagoj. (Ĉiu kvara jaro, superjaro ricevas tiel nomatan supertagon en la lasta monato, t.e. Februaro).

Poste, en la 6a jarcento p.K., kiam kristanismo fariĝis pli-malpli ĝenerala en Okcidenta Eŭropo, oni elektis novan ekiran tempo-punkton, la naskojaron de Jesuo Kristo (tamen oni miskalkulis kaj poste evidentiĝis, ke laŭ la kristana kalen-daro Jesuo naskiĝis en la jaro 5 aŭ prefere 7 p.K., iom strange, ĉu ne?).

 

GREGORIA KALENDARO

La astronomia jaro estas 11 minutojn kaj 13.18 sekun-dojn pli longa ol la jaro laŭ Julia kalendaro. Ĝis la jaro 1582 tio rezultigis jam 10-tagan malfruon. Necesis nova reformo.

Se la jaro 46 a.K. estis la plej longa, 1582 estis la plej mallonga, ĉar por korekti la forŝoviĝon, en tiu jaro, post la 4a de oktobro sekvis la 15a, t.e. jaro 1582 estis 10 tagojn malpli longa ol la ceteraj.

Tiam ekvalidis en Okcidenta Eŭropo la Gregoria ka-lendaro (laŭ papo Gregorio la 13a), kiu pliprecizigis la Julian kalendaron tiel ke plenaj centoj ne divideblaj per 4 ne havos supertagojn (ekzemple 1700, 1800, 1900), sed 2000, 2400, 2800 havos (ĉar 20, 24, 28 estas divideblaj per 4).

La Gregoria kalendaro, kiun nuntempe uzas granda parto de la mondo, ne estas tute perfekta. Post ĉirkaŭ 2600 jaroj oni devos aldoni plusan supertagon por eviti malakordiĝon.

 

NOVAJ PROJEKTOJ

Ĉu vi scias, ke en 1926 la Ligo de Nacioj pridiskutis ĉi tiun problemon. Alvenis ĉirkaŭ 200 novaj proponoj, sed ĉio restis senŝanĝa. De tiam multaj aliaj homoj havis novajn propo-nojn. Ĉu la mondo longe restos ĉe la nuna kalendaro?                                                                                                         Geza Kurucz

(El: JUNA AMIKO, DECEMBRO 1997)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony