Numero 125 – somero 2019

La religia dimensio de sekso

En nia tempo ni rimarkas la ‘invadon’ de literaturo pri seksaj temoj. Aperas diversaj sciencaj publikaĵoj, revuoj, arti-koloj. La ‘scienca’ traktado de seksaj problemoj penas senigi la homan seksecon de mistero. Iuj provas persvadi nin, ke ĉio tio estas homa, natura kaj tute klarigebla sur la biologia ebenaĵo. La sekseco fariĝas homa realeco, kiu estas subordigita al neniuj ordonoj de Dio kaj ĉiu povas finrealigi ĝin laŭ la propra volo.

Multaj kaŭzoj konsistigis tion, ke dum niaj tagoj efekti-viĝas la sekularigo de sekso, kiu senigas la human seksecon de religia dimension. Tiu fakto, kiu troviĝas ĉe la bazoj de kres-kanta erotigo de la nuntempaj socioj, provokas la esencan de-mandon: ĉu la sekularigo de sekso estas progreso aŭ tamen regreso en la disvolviĝo de homaro?

*

‘Ni devas fini kun la abstraktaj principoj. Mi opinias, ke ĉiu el ni rajtas procedi konforme al la propra konscienco. Persone mi vidas nenion malbonan en tio, ke oni tenas seksajn kontaktojn antaŭ ge-edziĝo. Tio estas ankaŭ siaspeca vero pri la vivo kaj se iu opinias, ke li devus ĝin ekkoni – li havas al tio plenan rajton. Ĉiu el ni decidas pri si mem.’

*

‘Ŝajnas al mi, ke en ĉi okazoj decidas antaŭ ĉio la motio de agado. Ĉiu agado devus esti vera kaj sincera. Tio rilatas ankaŭ al la seksa agado. Mi ne komprenas homojn, kiuj komencas la seksan kunvivadon cele al sperto de plezuro aŭ ankaŭ de „distriĝo”. La seks-kuniĝon pravigas ekskluzive la amo. Ne ekzistas tamen ia ĝenerala regulo, tial do ĉiu homo devas trovi sian propran solvon. Samgrade tio koncernas knabojn kaj knabinojn.’

*

‘Mi renkontis multajn knabojn, kiuj ne kredas je la vera amo, rilatas vulgare al knabinoj kaj pensas sole pri la seksa satigo de sia pasio. Se mi ne transprenis ilian vivstilon, do pro tio, ke miaj gepa-troj ĉiutage mantras al mi, ke la vera amo estas ebla en nia realeco. La reciproka rilatado de miaj gepatroj al si defendas min antaŭ cinismo, senvolontiĝo kaj fremdiĝo. Devontigas min forte la atesto de ilia vivo.’

*

La homo, kiel esto neplena, laŭnature estas orientigita al aliaj. La dialoga dimensio de homa persono realiĝas en kon-taktoj kun la materia mondo, kun la socio, kun ‘vi’ homa kaj kun Dio. La sekso estas ankaŭ iuspeca limigo. Pro tiu kaŭzo ĝi posedas duoblan dimension: nesufiĉon kaj volon sin fordoni. En tiu senco ĝi devigas homon eliri el si kaj ligi dialogon kun aliaj, kaj per tio mem ĝi malfermas nin al ‘vi’.

Atentu la simptoman aferon: en la historio la seksaj prak-tikoj akceptadis iufoje religian karakteron kaj la religieco espri-miĝadis en la formo de seksaj praktikoj. Sufiĉas mencii pri la celibate de budhanaj monaĥoj en Hindujo, la diinoj-virgulinoj en la antikvaj kulturoj, la pastrinoj praktikantaj ‘sanktan’ prosti-tuon. La seksa askezo estis opiniata kiel rimedo, kiu ebligas eniron en la kontakton kun diaĵo. Estas sendube, ke la homo ĉiam rimarkadis la ligon, kiu ekzistas inter religieco kaj seks-eco.

Rimarku, ke la sekseco estas ‘kapablo-tendenco-bezono’ de la homa ‘mi’, kiu deziras eniri la intiman kontakton kun ‘vi’ pere de la donaco prezentita el si mem kaj akcepto de la donaco de ‘aliulo’. La interŝanĝo de valoroj inter ‘mi’ kaj ‘vi’ kontri-buas al spirita matureco, kausza ekeston de la komuneco de amo, ebligas realigon de ‘mi’ en ‘vi’.

La religieco estas ankaŭ ‘kapablo-tendenco-bezono’ de la homa ‘mi’, kiu deziras ligi la intiman kontakton kun ‘Vi’ transcenda, senfina kaj eterna pere de la donaco prezentita el si mem. La religieco kaj la sekseco havas ununuran komunan trajton: la libervolan prezenton de la donaco el si mem. Ne mirige do, ke en la lingvo de kristanaj mistikuloj troviĝas multe da esprimoj prunteprenitaj el la lingvo de geedzoj. En la Mal-nova Testamento la geedza amo estis ĉiam signo, simbolo, esprimo de la amo, kiun Dio havis al la elektita popolo. En la Nova Testamento Kristo agnoskis la geedzan amon kiel ion tiel sanktan, ke ĝi fariĝis simbolo de la amo, per kiu Kristo plen-amis sian Eklezion. La geedziĝo estis levita al la digno de sa-kramento.

Estas fakto, ke dum multaj jarcentoj la kristanaj verkistoj kun rezervo rilatadis al la seksa sfero en la homo. Iuj opiniis, ke la seksa kunvivado estas en si mem malbona kaj pravigas ĝin nur generado. La sekskuniĝo estis envere deca, sed la kristana ‘perfekteco’ postulis, por limigi ĝin al minimumo. Ne estas tio tamen la biblia penso, sed la influo de pagana filozofio. Sur la mentaleco de unuaj kristanoj precipe pezis la platona dualismo, kiu kontraŭstarigis en homo ‘korpon’ al ‘spirito’, kaj samtempe ‘korpo’ estis opiniata kiel ‘prizono de animo’,’malamiko de homo’ kaj ‘sidejo de ĉia malbono’. Oni devas ankaŭ akcenti, ke tiutempe la koncepto pri sekso baziĝis sur la pseŭdosciencaj asertoj, kiuj estis propraĵo de epoko. Pro manko de la person-isma koncepto oni ne rimarkis la esencan diferencon inter la sekseco de homo kaj la seksa instinkto ĉe bestoj. En ĉi tiu situacio la tutan seksan moralecon oni apogis sur realigo de la ĉefa biologia celo, kiu estas generado.

La nuntempa personismo malkovris novan dimension en la homa sekseco, kiu ne povas esti limigita al generado, ĉar ĉefa celo de la homo ne estas plimultiĝo, sed ekligo de la persona kontakto kun Dio tra amo. La sekskuniĝo kiu estas komunikilo inter ‘mi’ kaj ‘vi’, ankaŭ ne estas celo en si mem, sed devas esti subordigita al tiu sperto, kiun oni akiras en la religia kontakto.

La fenomenon de sekseco oni interpretas sur la teologia ebenaĵo surbaze de la tri decidaj okazaĵoj kiuj havis lokon en la historio: kreo, falo kaj elaĉeto. Evidente, ke ni konsideras la kristanan koncepton pri la homo. La kreo: la seksa diferencigo de homaj personoj estas la verko de Dio. Viro kaj virino devas reciproke sin kompletigi. La sekso estas grandioza donaco de Dio, kaj ne maniero puni homon. Dio ne kreas malbonajn aferojn. La homo devus akcepti la donacon kaj disvolvi tiujn eblecojn, kiuj estas en ĝi entenitaj. La forĵeto de sekso estas ribelo fronte al Dio.

 

La falo: la sekso en si mem ne estas signita per peko. Tamen la origina peko perturbis la ordon en ĉi sfero. Rezulte de la origina peko la ĝusta rilatiĝo fronte al si de du aliseksaj personoj estas malfacila afero. La peko fermis homon en la propra egoismo, kiu estas la plej granda malamiko de amo. La refoja malfermo de homo al amo estas ĉiam verko de la Graco.

 

La elaĉeto: Kristo repacigis la Dion de mizerikordo kun la pekoplena homaro. Ĉiu renaskiĝo en Kristo havas decidan signifon por ĉiu homo. Tiu fakto havas sian influon sur la reci-prokan rilatiĝon fronte al si de personoj de alia sekso. Kristo, kiu per la sakramento de geedzeco sanktigis la dialogon inter viro kaj virino esprimitan en la lingvo de korpoj, indikis novan vivmanieron per la propra sekseco: virgecon. En la kristana senco virgeco estas elekto pro la Regno de Dio.

 

La sekseco malfermas reciproke al si ‘mi’ kaj ‘vi’. Tiu reciproka malfermiĝo donas komencon al la komuneco de amo, kiu esprimiĝas per ‘ni’. La geedza dialogo konsistigas unu el la plej bonaj eblecoj, kie homo realigas sian profundan deziron de unueco kaj komuneco. La transiro de ‘mi’ kaj ‘vi’ al ‘ni’ kon-sistigas novan etapon sur la vojo kondukanta al unuiĝo kun Dio. Dio estas amo kaj ĉiu amo el Dio estas. La geedza amo estas reflekto de tiu amo, kiun en la Triunua mistero sentas al si la tri Diaj Personoj. Ĉiu malfermiĝo al ‘vi’ homa en amo, estas samtempe malfermiĝo al ‘Vi’ Dia. Ekster Dio ne estas amo. Rimarku, ke sekseco en la kristana koncepto estas ne nur la homa realeco, sed ankaŭ la morala devontigo. La signiteco per sekso estas samtempe malfermo de homo al ‘vi’ homa kaj al Dio. La sekskuniĝo, kiu estas esprimo de totala sin fordono, estas samtempe simbolo de tiu realeco, kiun ni spertas en la religia dialogo kun ‘Vi’ dia.

 

La signifo de sekso estas forte ligita kun la digno de ho-mo. Ĝi devas esti analizata rilate al la tuta homo, necesas kon-sideri liajn metafizikajn kondiĉojn kaj devojn rilate al si mem, al socio kaj al Dio. Oni ne povas forgesi pri tio, ke sekseco estas la portanto de valoroj personaj, sociaj kaj transcendaj. La konkreta homa persono devas diri ‘jes’ al propra sekso. La akcepto de propra sekso ne povas apogi sin sur la timo aŭ sur la naturalismo, kiu deziras elimini misteron.

Vi certe pravigos min, ke la sinrealigo de homa persono postulas, ke la homo akceptu la propran seksecon, aprezu la seksajn valorojn kaj subordigu ilin al valoroj de supera vico. La kristana moraleco, kiu kalkulas antaŭ ĉio kun Dio, ne kontraŭas la homan naturon, sed plene al ĝi respondas, ĉar malkovras en la homa sekseco la naturan kaj supernaturan ordon. Ne eblas apogi la homan moralecon sole sur tio, kio estas natura, ĉar la celo de homo estas senĉesa supervenkado de la naturo. La akcepto de la fenomeno de homa sekseco devas apogi sin sur:

– realismo: sekseco estas homa realeco. Viro kaj virino posedas specifajn seksajn ecojn, kiuj respondas al si reciproke, kaj tio malfermas eblecon de reciproka sin kompletigado sur la ebenaĵo korpa, psika kaj spirita.

– scienca traktado: la homa realigo de sekseco subordi-gita estas sur la biologia ebenaĵo al difinitaj leĝoj, kiujn necesas konsideri en sia agado. Laŭ la mezuro de scienca progreso tiuj ĉi leĝoj estas ĉiam pli profunde komprenataj kaj klarigataj.

– serĉado de mistero: viro kaj virino posedas la saman homan naturon, ĉar ili ambaŭ estis kreitaj laŭ ‘la bildo kaj simi-leco al Dio’. La signiteco per sekso ebligas al ili proksiman kunlaboron kun Dio en la verko de transdonado de vivo. La seksa diferencigo postulas, ke ĉiu sekso disvolvu siajn specifajn ecojn kaj valorojn.

– malfermiĝo al transcendo: la homo ne devus fermiĝi en si mem, sed devus ligi personan kontakton kun ‘vi’ en amo. La amo kaj sekseco en sia plej profunda senco estas de dia deveno kaj per tio malfermas nin al la mistero de Dio. Forĵeto de la religia dimensio de sekso indikas la detruon de ĝia integra signifo. La valoro de sekso devas esti subordigita al la valoro de persono. Esprimo de tio estas inter aliaj virgeco, celibato kaj sublimo de la seksa impulso.

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p.71; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony