„La reduktoj”
„La reduktoj”
Je la unua vido oni povas pensi, ke ĉi tiu stranga vorto havas nenion komunan kun la Eklezio kaj ĝia histo-rio. Tamen en la deksepa kaj dekoka jarcentoj ĉi tiu vorto signifis nekutiman eksperimenton konsistantan en la efika misia laboro kaj civilizado de loĝantoj de novmalkovritaj terenoj kun la samtempa respektado de ilia propra karak-tero kaj defendado de ili kontraŭ kreskantaj endanĝerigoj flanke de koloniistoj. Ĉi tiu eksperimento dum multaj jaroj sekurigis disvolviĝon de lokaj socioj. Ĝi neas la asertojn dirantajn, ke kontaktoj kun eŭropanoj ĉiam signifis por ĉi tiuj triboj morton kaj detruon. Lastatempe tiuj eventoj estis rememorigitaj en la fama filmo „La Misio”. Hodiaŭ ĉi tiu vorto estiĝis la sinonimo de la unua socio en la historio de la homaro sen la mortopuno, en kiu oni sukcesis tute ek-elimini analfabetismon, kio povas esti ekzemplo por multaj nuntempaj socioj rilate la egalecon kaj respektadon de homaj rajtoj.
La 15a kaj 16a jarcentoj estis la periodo de grandaj geografiaj malkovroj. En ĉi tiu tempo eŭropanoj koloniigis multajn pli frue nekonatajn terenojn. La loko de precipe intensa kolonia ekspansio estiĝis Sudameriko. Ĉi tien al-venadis multnombre hispanaj kaj portugalaj konkvistadoroj logitaj per la famo pri reĝolandoj abundaj je oro kaj devers-specaj riĉaĵoj. En mallonga tempo Hispanio kaj Portugalio ekregis grandegajn terenojn de la Suda kaj Meza Amerikoj. Lokaj popoloj ne kapablis defendi sin kontraŭ la armitaj per pafarmilo konkerantoj. Nur la triboj kaŝitaj en la mal-facile alirebla ĝangalo restis sendependaj, sed ankaŭ ĉi tiuj ejoj ĉiam pli ofte estis penetrataj de taĉmentoj da koloni-istoj. La precipa danĝero iĝis sklavĉasistoj, kiuj forkaptadis la lokan loĝantaron por la deviga, sklava laboro en rapide disvolviĝantaj plantejoj. Ĉi tiu fiagado kontribuis al rapida senhomigo de vastaj terenoj de Sudameriko. Tamen de la komenco estis homoj, kiuj defendadis la rajtojn de originaj loĝantoj de ĉi tiuj terenoj. La pli grandajn meritojn sur ĉi tiu kampo oni devas atribui al jezuitoj. Sur la tereno de la hodiaŭa Paragvajo kaj parte de Brazilo kaj Argentino ili kreis la reton de misiaj centroj, kiujn oni baldaŭ nomis la reduktoj. Ĉi tiuj centroj dum cent kvindek jaroj garantiis protekton al la loka loĝantaro. La bazo de ĉi tiu entrepreno estis la ricevita de la hispana reĝo privilegio liberiganta indianojn, kiuj estis sub la protekto de jezuitoj, de la devo de peniga laboro por la krono. Al ĉi tiu devo estis subigitaj aliaj indianaj triboj. La misia laboro ne estas facila tasko tie, ĉar ĉi tiuj terenoj estis komence la ejo de la sanga, krueloplena milito inter la lokaj triboj kaj la koloniistoj, kiuj paŝo post paŝo konkeradis partojn de indianaj posed-aĵoj. Iliaj kontrauŭloj estis la triboj parolantaj la lingvon „tupi-guarani”. Ĉi tiuj gentoj estis tre alligitaj al sia sen-dependeco, neemaj agnoski la fremdan povon kaj sam-tempe tre batalemaj. La koloniigo de ĉi tiuj terenoj komen-ciĝis en la jaro 1515, kiam ĉi tie albordiĝis la ŝipo de la hispana malkovranto Juan Diaz de Solis. Ĝis la jaro 1590 hispanoj establis 10 urbojn kaj 40 koloniojn. Sur ĉi tiuj terenoj de la komenco oni efektivigadis la misian laboron. Oni kreadis novajn paroĥojn, konstruadis kirkojn. Komen-ce la nombro de laborantaj tie pastroj kaj misiistoj estis negranda. Kronikistoj notis, ke en la jaro 1559 en tiu regiono de Sudameriko ĉi tiu nombro egalis ĉirkaŭ 20. Neniu el ili parolis la lingvon de la lokaj indianoj. De la komenco ankaŭ la ordenoj aliĝis al la konstruado de la nova Eklezio. Plej frue franciskanoj kaj dominkanoj al-venis al ĉi tiuj terenoj.
En la jaro 1586 alvenis ĉi tien ankaŭ la unuaj jezuitoj. Jam en la sekva jaro, laŭ la peto de loka episkopo ili fondis misian centron sur la tereno de la hodiaŭa Paragvajo. En tiu tempo la ordeno estis plu juna, tamen posedis en sia akiraĵo multajn sukcesojn en la predikado de Evangelio. La plej grandaj el ili estis ligitaj kun la persono de Sankta Francisko Ksavero – la apostolo de Ekstrem-Oriento. Dum la konvertado de la lokaj triboj al kristian-ismo ili klopodis superi ĉefajn malfacilaĵojn, kiujn ili renkontis sur la tereno de kolonioj. Ĉi tio estis la ĝenerala strebado al plena subordigo de la lokaj triboj kaj trans-formado ilin je sklavoj laborantaj en plantejoj. La rezulto de ĉi tiu strebado estis la malinklino al akceptado de la kristana kredo. La grava obstaklo en la disvastigado de la nova kredo estis la malbona ekzemplo donita de koloni-istoj. Por kontraŭstari ĉi tiujn malfavorajn tendencojn oni preparis konvenan planon de agado, kies ĉefaj premisoj estis la libereco por indianoj, kiuj ankoraŭ ne falis en kolo-nian sklavecon. Ĉi tiu tasko devis esti efektivigita pere de kolektado de indianoj por fari ilin loksidaj en apartaj misiaj kolonioj, kiujn oni poste nomis „reduktoj”. Laŭ la intenco la reduktoj devis esti administrataj memstare. Oni intencis izoli ilin de malfavoraj influoj de la ekstera medio. Danke al tio estis ebla „la conquista espiritual” – la spirita konkero – eniganta la indianojn en la organismon de la Eklezio.
(daŭrigota en la sekva numero)
Prilaboris Jacek Bijakowski