Numero 104 – junio 2014

„La reduktoj” (dua parto)

Ĉi tiu plano kaŭzis la ondon de antipatio kontraŭ la jezuitoj flanke de koloniistoj, kiuj volis eĉ forpeli ilin el iliaj terenoj. La monaĥoj kapablis tamen konvinki por siaj intencoj la tiutempan reĝon de Hispanio Filipon la Trian. Li eldonis vicon da dekretoj, kiuj kreis leĝan bazon por fondataj reduktoj. La unua el ili estis eldonita la 18-an de oktobro 1606. En ĉi tiu dekreto la reĝo skribis al la guber-natoro jenan ordonon: „se vi ne povis konkeri indianojn per la forto de armilo vi ne rajtu fari tion sed vi provu gajni ilin nur per predikoj kaj lernado de la monaĥoj, kiuj estis tiu-cele elsenditaj”. Pluaj dekretoj estis ankaŭ eldonitaj por protektado de la loka loĝantaro. La leĝo eldonita la 30-an de januaro 1607 antaŭvidis, ke la indianoj, kiuj konvertiĝos kaj iĝos kristanoj ne povos esti ensklavigitaj. Ili devus esti ankaŭ liberigitaj de impostoj por la periodo de dek jaroj. Ankaŭ la eldonita la 6-an de marto 1609 t.n. „la granda leĝo” konstatis mallonge: „indiano devus esti tiel libera, kiel hispano”. Danke al tia helpo estis ebla la kreado de la reduktoj. Unuaj el ili ekestis en la jaro 1609 sur la teritorio de la hodiaŭa brazila provinco Parana. Ĝi estis nomita Loreto. Ĝis la jaro 1630 oni kreis pluajn dekdu reduktojn. La nombro de iliaj loĝantoj egalis 10 mil. La indianoj alfluis al ĉi tiuj ejoj en grandaj grupoj, ĉar ĉi tie ili povis senti sin sekuraj kaj neniuj atakoj minacis al ili. La misi-istoj multfoje alvokadis la hispanajn kaj portugalajn aŭto-ritatojn preni la indianan loĝantaron en protekton. Ĉi tiuj alvokoj donis tamen nenian rezulton.  Oni devas substreki, ke malgraŭ la subteno flanke de hispanaj reĝoj la lokaj aŭtoritatoj estis ĉiam malbonvolaj al la reduktoj, ĉar tiuj estis la efika obstaklo kontraŭ ekspluatado de indianaj triboj. Do la misiistoj ne havis alian eblecon ol ekamasigi restaĵojn de la loka loĝantaro en pli sekuraj ejoj. La jezuitoj povantaj kalkuli nur je propraj fortoj ekorganizis kun la konsento de la reĝo la indianan milicon ekipitan je pafa armilo. Dank’al tio ekde la jaro 1640 ili povis forpuŝadi atakojn kaj invadojn en la efika maniero. La ĉefa parto de ĉi tiu „kristana ŝtato de indianoj”, kiel oni ofte nomadis reduktojn, estis kreita en la jaroj 1609 – 1780 sur la teritorio de la hodiaŭa Paragvajo kaj en apudaj partoj de Argentino kaj Brazilo. Multe el ĉi tiuj reduktoj ŝanĝis siajn lokojn pro senĉesaj invadoj kaj atakoj. Paŝo post paŝo ili ampleksadis ĉiam pli novajn terenojn kaj tribojn enirante norde en la terenojn de la hodiaŭa Brazilo. La novaj reduktoj estis kreitaj pograde ĝis la jaro 1767. La plej granda nombro enhavis 30 misiojn kun 100 ĝis 300 mil da loĝantoj. La rezulto de ĉi tiuj larĝe gvidataj misiaj laboroj estis la kon-vertiĝo de granda nombro da indianoj el diversaj triboj kaj etnaj grupoj. Oni ekkalkulis, ke de la jaro 1610 ĝis 1768 konvertiĝis 702.086 personoj apartenantaj sole al la tribo Guarani. Pri tio, kiel malfacila kaj danĝeroplena estis tia laboro, atestas la fakto, ke ĝis la jaro 1764 dudek naŭ jezu-itoj el Paragvajo suferis martiran morton.

Tiuspecaj sukcesoj eblis danke al la bone pripensita plano de agado kaj speciala organizado de la misioj. Oni ĉiam kreadis novajn reduktojn en la lokoj liberaj je tropikaj malsanoj. Ili ofte troviĝis ĉe bordoj de grandaj riveroj uzataj kiel trafikaj vojlinioj. La setlejo mem havis plej ofte la formon de kvadrato kun rektliniaj stratoj. Ĉefaj vojoj estis ofte pavimitaj. Ili gvidis al granda placo en sur kiu troviĝis preĝejo. Ĉe unu flanko de preĝejo oni konstruadis kutime rezidejon por la patroj, ĉe la alia troviĝis tombejo ĉirkaŭita per muro. Proksime al la centra placo oni konstru-adis grandan halon kun tegmento apogita sur pilieroj. Ĝi servis kiel la ejo de kunvenoj. Komence indianoj loĝadis en ordinaraj kabanoj poste en la reduktoj oni povis trovi eĉ unuetaĝajn domojn konstruitajn el ŝtonoj aŭ el sekigita argilo. Laŭregule ili estis kovritaj per tegoloj pro danĝero de incendio. Por la plua malgrangiĝado de ĉi tiu danĝero oni konstruadis domojn en grupoj po 6 ĝis 10. Preĝejoj estis kutime trinavaj, konstruitaj el grandaj ŝtonblokoj kun mirinde dekoritaj fasadoj. Pro siaj arkitekturaj valoroj mul-taj el ĉi tiuj preĝejoj estus indaj ekstari en Romo, Madrido aŭ en aliaj eŭropaj ĉefurboj. Ĝis la hodiaŭa tago post mul-taj el ili postrestis nur ruinoj sed eĉ tiuj ruinaĵoj atestas pri ilia grandeco. Surloke oni gisadis sonorilojn por preĝejoj. En la reduktoj troviĝis ankaŭ kelkaj kapeloj. Oni ofte kon-struadis ankaŭ terremparojn aŭ palisarojn ŝirmantajn kon-traŭ atakoj de ekstero. Oni klopodis disvolvi reton da vojoj inter la reduktoj. Multaj el ili konektis eĉ tre malprok-simajn setlejojn. La loĝantaro de la setlejoj nombris de 350 ĝis 7000 personojn. Laŭ la originaj premisoj la disvolviĝo de la reduktoj devis efektiviĝi aparte de hispanaj kolonioj kaj amasejoj de la blanka loĝantaro. Pro tio la misiistoj estis devigitaj sekurigi al la reduktoj la ekonomian sende-pendecon kaj eblecon de transdaŭro. Por atingi ĉi tiun celon oni devis prilabori la konvenan sistemon de laboro kaj propraĵo. Ankaŭ ĉi tie oni kreis la proprajn, originalajn solvojn. Antaŭ ĉio estis necese alkutimigi la indianojn vivantajn pere de ĉasado al la alia organizita laboro je sia propra konto. La tero estis ĉies proprietaĵo. Komence la partoj de ĉi tiuj kampoj estis asignitaj al tribaj ĉefoj, kiuj siavice asignadis la teron al apartaj familioj apartenantaj al la tribo. Neniu havis rajton vendi sian parton de la tero aŭ sian domon ĉar ili estis la komuna proprietaĵo. Baldaŭ evidentiĝis tamen, ke la unuopa laboro de indianaj familioj, kiuj ne estis alkutimigitaj al la regula, organizita laboro ne alportadis kontentigajn rezultojn. Pro tio oni komencis kune kultivi la ĉefan parton de la tero. La laboro de la loĝantoj estis dokumentata sub gvido de patroj. Oni amas-igadis rikoltojn en komunaj magazenoj. Kun helpo de ĉi tiuj nutraĵprovizoj oni proviantadis ankaŭ personojn mal-sanajn, nekapablajn labori, orfojn kaj vidvinojn. La parto de rikolto estis destinita por enpago de impostoj kaj por aĉeto de eŭropaj produktoj. Post la enkonduko de ĉi tiu sistemo la rikoltoj obtenitaj el individuaj terpecoj iĝis la absoluta proprietaĵo de la indianoj kaj objekto de pluaj interŝanĝaj transakcioj inter ili. La bone organizita kaj efektivigita laboro en la mallonga tempo komencis alporti bonajn rezultojn. La grandeco de la terkultura produktado akirita en la reduktoj notinde transpaŝis kvantojn obtenitajn en hispanaj setlejoj. Pli granda estis ankaŭ la diverseco de produktoj. En la reduktoj tre bone disvolviĝis ankaŭ la metiista produktado. Oni kreis la bazon de industrio. Indianoj, kiujn karakterizis ia naiveco, jam en unuaj kon-taktoj kun la okcidenta civilizacio rapide montriĝis tre kapablaj metiistoj. La rezultoj de ilia laboro tre ofte mirigis la hispanan loĝantaron. Kronistoj  notis, ke en la reduktoj la indianoj laboris kiel ĉarpentistoj, masonistoj, konstru-istoj, forĝistoj, ŝtonhakistoj, tajloroj, bindistoj, bakistoj, ktp. Ili plenumadis tamen ankoraŭ pli nekutimajn funkci-ojn, kiel oraĵistoj, kaligrafoj kaj kopiistoj transskribantaj librojn aŭ metalfandistoj fabrikantaj grandiozajn sonor-ilojn. Komunan admiron vekis produktitaj de ili sub la gvido de la patroj muzikaj instrumentoj, kiel ekzemple orgenoj. Tre konataj iĝis ankaŭ libroj presitaj en la reduk-toj. Ili koncernis ĉefe religiajn temojn. Dum la disdonado de devoj oni antaŭvidis, ke virinoj krom la plenumado de domaj laboroj dediĉu iom da tempo al teksado. Tiamaniere ili produktadis teksaĵojn kaj vestaĵojn por bezonoj de la loĝantaro. Viroj, kiuj ĉiutage laboris en diversspecaj meti-ejoj estis devigitaj tralabori almenaŭ du tagojn en la semaj-no pri komunaj entreprenoj. Ili laboradis sur kampoj aŭ pri publikaj konstruaĵoj. La labortago daŭris 6 horojn kompare kun 12 – 14 en Eŭropo en la sama periodo. Krom la laboro oni antaŭvidis ankaŭ la tempon por ripozo. Oni organizadis diversajn amuzojn, ludojn, dancojn kaj sportajn konkurojn. Tamen la kartludo estis strikte malpermesita. Bone organi-zita estis ankaŭ la distribuo de nutraĵo kaj aliaj artikloj produktitaj en la reduktoj. Disdonitaj nutraĵoj kaj vestaĵoj estis la samaj por ĉiuj. Iomete pli bonajn partojn ricevadis estroj de indianaj triboj. Oni distribuadis ĉefe viandon devenantan de komunaj bredejoj. Dufoje en la jaro ĉiu familio ricevis kotonajn teksaĵojn necesajn por la prepar-ado de vestaĵoj.

La rapida disvolviĝo kaj bonaj rezultoj de la reduktoj vekis ĵaluzon de multaj koloniistoj. Tuj aperis malamikaj opinioj, akuzoj pri la deziro de riĉiĝo. Cirkuladis klaĉoj pri trezoroj, kiujn la jezuitoj kaŝis en Paragvajo. La lokaj aŭtoritatoj koloniaj ordonis revizii la verecon de ĉi tiuj onidiroj. Tiuj proceduroj ĉiam montradis la malveron de tiuspecaj akuzoj. Tia estis ankaŭ la opinio de la lokaj epis-kopoj, kiuj ofte vizitadis la reduktojn. Unu el ili skribis en la jaro 1721 al la hispana reĝo Filipo la 5-a „Se la jezuitoj estus malpli honestaj ili havus malmulte da malamikoj. Mi vizitadis iliajn misiojn ofte kaj mi povas certigi Vian Reĝan Moŝton, ke nenie mi vidis pli grandan ordon kaj pli perfektan sindonon”. Pri tio kiel malveraj estis la onidiroj pri amasado de riĉaĵoj de la jezuitoj atestis la fakto, ke en la momento de ilia forpelo en la jaro 1787 el la misiaj tere-noj, la kolonia estraro tre subite, sen iu averto sekvestris ĉiujn konstruaĵojn apartenantajn al la reduktoj. Do ne eblis ion ajn kaŝi. Oni ne trovis tiam iujn trezorojn aŭ juvelojn kaj la ununuraj valoraj obiektoj estis la liturgiaj ujoj.

Kvankam la tagoj de loĝantoj de la reduktoj estis plenigitaj per la senĉesa laboro, oni ne povas forgesi, ke tre grava estis tie ankaŭ la religia vivo. La tuta loĝantaro partoprenadis ĉiutage en Sanktaj Mesoj kaj en vesperaj di-servoj. Preĝoj kaj religiaj kantoj akompanis ĉiujn okupojn. Ĉiuj infanoj havis ĉiutage lecionojn pri religio. Katekume-noj prenadis tian instruadon kelkfoje en la monato kaj aliaj plenkreskuloj unufoje en la semajno – dimanĉe. Bele prepa-ritaj estis religiaj festoj. Oni disvolvadis la preĝejan muzi-kon. Rapide evidentiĝis, ke la indianoj estis tre muzikemaj kaj ŝatis okupiĝi pri muziko. En la reduktoj la patroj kreis do orkestrojn, kiuj ludis eŭropajn muzikilojn. Ĉe paroĥoj oni kreadis ankaŭ la korusojn. Ili iĝis rapide tre famaj. Oni ofte invitadis ilin al la apudaj hispanaj urboj por koncerti. Okazadis ankaŭ, ke en la preĝejoj kaj konstruaĵoj de la re-duktoj estis kantataj antaŭ la loka publiko la operoj verkitaj de la patroj. Surpriza estis nur tio, ke la tekstoj de ĉi tiuj operoj estis verkitaj en … la loka lingvo „guarani”.

Ĉiu el la reduktoj almenaŭ en la pli posta tempo posedis ankaŭ elementan lernejon. Instruadis en ĝi indianaj instruistoj edukitaj pli frue de la patroj. En ĉi tiuj lernejoj oni instruadis legadon, skribadon kaj aritmetikon. Pli ka-pablaj lernantoj lernis ankaŭ latinon. Ĉi tiu eduka sistemo kvankam modesta kaŭzis tamen, ke la reduktoj iĝis la unuaj socioj en la historio de la homaro, kiuj ne konis analfabet-ismon. Tiurilate la reduktoj ankaŭ superis la hispanajn koloniojn, kiuj ne povis eĉ revi pri tiaj rezultoj.

La grava tasko estis ankaŭ alkutimigi la indianojn al memdisciplino kaj respektado de leĝo. Ĉi tiu tasko estis efektivigata de la patroj kun la granda mildeco kaj delikat-eco. Ĉiam oni estimis ankaŭ la lokan strukturon konsider-ante la pozicion de tribaj estroj. Helpa estis ĉi tie la sistemo de la apartigo. La patroj volis tiel multe kiel eble separi la indianojn loĝantajn en la reduktoj de la lokaj hispanoj, kiuj havis malpermeson restadi en la reduktoj. Tia apartigo estis kaŭzita de la duba morala sinteno de hispanoj kaj de mal-bona influo, kiun ili havis sur la lokan loĝantaron. Sur estrataj terenoj la patroj devis enkonduki ankaŭ la leĝojn koncernantajn la punan disciplinon ĉar en la reduktoj simile kiel en aliaj socioj povis okazi diversaj deliktoj kaj krimoj. La kronikistoj eĉ tre malfavoraj al la jezuitoj kon-firmadis, ke la povo estis plenumata kun granda modereco. Por pli malgrandaj kulpoj la puno estis kutime la periodo de aldona fasto. La pli grandajn krimojn oni punis per aresto aŭ restado en prizono. Indas substreki ankoraŭfoje, ke en la tuta historio de la reduktoj oni nek unufoje verdik-tis la mortopunon. Do, la reduktoj estis la unua socio en la historio de la homaro en kiu ne ekzistis la puno de morto.

En la reduktoj tre grava afero estis flegado de mal-sanuloj. En ĉiu vilaĝo estis kvar ĝis kvin flegistinoj. Ili estis tre bone instruitaj en aplikado de sanigiloj kaj tre sindonaj al sia laboro. Ĉiutage ili devis ĉirkaŭiri la vilaĝon kaj flegi malsanulojn. Ilia grava tasko estis ankaŭ inform-ado la patrojn pri la stato de malsanuloj. La sanigiloj, kiujn oni aplikadis estis plejparte la lokaj kuracherboj. Iuj patroj kaj fratoj kiuj havis kuracistan instruadon prilaboris speci-alajn lernolibrojn, kiuj estis vaste uzataj. En la reduktoj trovoĝis ankaŭ apotekoj. Penadoj sekurigi la medicinan prizorgon por la tuta loĝantaro estis precipe gravaj en la periodo de intensaj epidemioj de kontaĝaj malsanoj alport-itaj al ĉi tiuj terenoj de hispanaj koloniistoj.

La falo alvenis neatendite, kvankam oni povas diri ĝi estis la parto de la milito kontraŭ la jezuitoj kies fino estis nuligo de la ordeno en  la jaro 1773. Ĉi tiu milito komenc-iĝis en la mezo de la 18-a jarcento, kiam en Francio en la reĝa kortego la altan pozicion akiris ministro Choiseul, ano de klerecaj ideoj kaj nepacigebla malamiko de la jezuitoj. Baldaŭ la similan kurson oni akceptis ankaŭ en Hispanio kaj Portugalio, kie konsilantoj de la reĝoj iĝis la kontraŭloj de la jezuitaj, markizo Pombal kaj ministro Aranda. Ko-menciĝis la periodo de intrigoj kaj malantaŭkulisaj bataloj. En la rezulto de ili la 2-an de aprilo 1764 la febla kaj senvola reĝo de Hispanio Karolo la 3-a subskribis la edikton decidantan pri la forpelo de la jezuitoj el la his-panaj kolonioj en Ameriko. Ĉi tiu edikto estis plenumita de la gubernatoro Bucareli en tre brutala maniero. Tio signifis la finon de la reduktoj en Sudameriko. Indianoj loĝantaj en la misiaj setlejoj vane petegis lasi la patrojn plu surloke. Tamen la konsento ne estis donita kaj la misiistoj devis for-lasi Amerikon por ĉiam. La unua reakcio de la aŭtoritatoj estis surprizo. Ili esperis trovi ĉi tie gigantajn riĉaĵojn, oron, grandegajn monsumojn. Tamen oni trovis nenion tiu-specan. Dum iu tempo oni klopodis ankaŭ subteni la mal-novan strukturon de la reduktoj. Tamen ĉi tiuj penadoj ne estis sukcesaj. Indianoj loĝantaj en ĉi tiuj terenoj denove estiĝis la viktimoj de blankaj agresoroj. Pro tio ĉiam pli grandaj grupoj de ili revenadis vivi en la ĝangalo, kiu garantis al ili relativan sekurecon. La misiaj setlejoj mal-rapide senhomiĝis kaj iom post iom ruiniĝis. Post iu tempo multajn el ili komplete kovris la ĝangalo. Sed eĉ hodiaŭ vekis la mirigon la ruinoj de grandiozaj preĝejoj aperantaj el la tropika verdaĵo. Tamen multoble pli gravaj kaj mirigaj evidentiĝis la rezultoj de la misia laboro de la jezuitoj. La pli notindaj faktoj de ĉi tiu laboro estis la fakto, ke la indianaj triboj estis enigitaj en la Universalan Eklezion. Ili konservis sian lingvon kaj identecon.  Indas mencii, ke ĝis hodiaŭ la lingvo „guarani” estas krom la hispana la oficiala lingvo de Paragvajo. Pere de ĉi tiu agado multe da indianaj triboj evitis la fizikan pereon. Indianoj ĝis hodiaŭ kon-sistigas la notindan procenton da loĝantaro sur ĉi tiu tereno. Kiel alia estas hodiaŭ la situacio en la nordo de Ameriko. Tie post la longa periodo de eksterminado postvivis apenaŭ malgrandaj restoj de indianaj triboj senigitaj je propraj teritorioj kaj forpuŝitaj al t.n. „rezervejoj”. La daŭra akiraĵo de la reduktoj estas ankaŭ la rememoro de la socioj regataj juste kaj kun amo. La unuaj socioj en la historio de la mon-do sen analfabetismo kaj mortopuno.

 

Prilaboris: Jacek Bijakowski

___________________________________________________________________________________

 

 

Nur trans la ponton de la amo

kondukas la vojo de MI al VI.

Irmgard Erath

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony