Numero 108 – printempo 2015

La prezo de sukceso

„Kion homo semas, tion li ankaŭ rikoltos” (Gal 6:7)

 

Kara junularo!

 

La 27an de aprilo 1963, en vesperaj horoj, sur la arĝenta televidekrano aperis fama pola violonistino, Wanda Wiłkomirska. Bela kaj interesa estis ŝia ludo, sed ankoraŭ pli interesa ŝia vojo al famo. Envere ŝi devenis el muzik-ema familio kaj de la 5a vivojaro ŝi komencis jam violon-ludi, finis la muzikajn studojn kaj „ĝuste – ŝi parolis – mi povus iĝi stelulino en Lodzo…, sed mi volis esti io pli”. Ŝi utiligis do inviton de iu fama profesoro el Budapeŝto. Ŝi veturis. En Budapeŝto ŝi estis preskaŭ sen vivrimedoj, ba-raktis kontraŭ malfacilaĵoj. „Laŭvorte – ŝi parolis – unufoje tage mi manĝis en ia studenta baro”. Kaj ĉi tie la profesoro komencis kun ŝi „fingradojn” dum duonjaro, poste la ek-zercoj ripetataj multfoje. Iufoje li laŭdis publike, alifoje humiligis. Kiam ŝi montris miron kaj enuon pro tiuj simplaj bazaj ekzercoj, tiam li ordonis al ŝi reveni hejmen. „Vi opi-nias vin finita artistino, pro tiu kaŭzo iru for…” – „Tio ku-racis min; kaj hodiaŭ mi ne opinias min perfekta” – finas sian rakonton sinjorino Wanda.

 

La vojo al famo

 

Ĉu vi scias, kia vojo kondukas al famo? Ĉu vi scias, kiel iĝi fama aktoro, muzikisto, konkerinto de oraj meda-loj? Ĉu vi scias, kiel iĝi bona, perfekta homo – sanktulo? Kio kondukas al tio? Ne mono kaj ne „apogpersono” – kvankam neunufoje ankaŭ tio okazas por kurta tempo. Al vera grandeco kondukas la persista laboro.

„Por havi ajnan ŝancon de sukceso, mi devas esti pli persista ol aliaj homoj” – skribis lordo Campbell al sia patro. Jam Sofoklo diris: „La ĉielo ne helpas al homo, kiu ne volas agi”. Kaj iu alia tiel sin esprimas: „La sukceso estas sekvo de tio, kion vi scias fari bone, kaj farado bone tion, kion vi faras sen pensi pri famo”.

Vi povas havi, kion vi deziras, se vi pagos la ĝustan prezon. Vi deziras klerecon? Kaj ĉu vi konsentus ellitiĝi matene  je la kvara, kiel Johano Scott, kaj labori ĝis la deka nokte? Aŭ iri 40 km perpiede pro libro, kies aĉeton vi ne povus permesi al vi, kiel Abrahamo Lincoln, postea prezi-dento de Ameriko? – Ĉu vi volus peze labori kaj vespere lerni ĉe lumo de stratlanterno kiel Franklin aŭ Stephenson? Laboro de dekkvin jaroj estas la prezo de lia unua sukcesa lokomotivo. – Ĉu vi scias, ke Watt 30 jarojn pasigis en mi-zero kaj meze de suferoj en perfektigado de vapormaŝino? – Ĉu vi povus ok jarojn atendi la patenton pri telegrafo, kiel Samuelo Morse, kaj batali por la eblo enkonduki ĝin? Ĉu vi povus atendi?

Ne. Ĉar vi sopiras al sukceso, al famo kaj grandeco, sed vi postulas ĉion tion forme de antaŭpago, antaŭe – jam hodiaŭ. En la mondo estas multe da tiuj, kiuj restis sur tio aŭ alio pro malinklino kaj manko de persisto. Tial mi ĵetas la devizon: venko malgraŭ fiaskoj. „Venki sin mem” – diradis la romanoj. Kaj antikva hinda maksimo anoncas: „Venku vin mem, kiam vi volas venki aliajn”. W. James serĉante praktikan utilecon en vivo, konsilas disvolvadi en si la tendencon al fortostreĉo per etaj sistemaj ekzercoj: „Faru ĉiutage ion, nur tial ke vi malemas al tio”.

Sekvante Kriston, sanktan Paŭlon kaj multegon da famuloj, do, mi instigas vin – al trejnado. Kio ĝi estas? – vi demandas. Tio estas ofta, ĉiutaga ripetado de iuj ekzercoj, kondukantaj al akiro de lerteco, ĝis tiu fariĝos kutimo, dua naturo. La trejnado devas, do, alkonduki la fakultojn de animo kaj korpo al la pleja lerteco, devas levi homon super mezkvalito. Ĝi sendependigas lian korpon kaj spiriton de negativaj influoj, obstakloj kaj denaskaj inklinoj. Ĝi forti-gas la organismon, volon, spiriton, subordigas la pretervo-lajn kaj laŭvolajn agadojn al gvidado de la volo, formas la karakteron.

„Kiaj homoj” – skribis iam germana generalo Kluck pri la francaj soldatoj en la jaro 1915 – „ili retiriĝis dum 10 tagoj, dormis surtere, agoniis pro laciĝo, sed laŭvoĉe de trumpeto ili scipovis eksalti, reveni, ekataki kaj – venki”.

„La leĝon pri fortostreĉo oni devas obei – skribas Carrel – degenero de animo kaj de korpo, jen la prezo, kiun pagas individuoj kaj rasoj, kiuj forgesis pri ĝia neceso”.

De kio komenci? De ekrego refleksojn. Subigi ilin al kontrolo de racio: ekregu viajn arogantajn vortojn, impuls-iĝemon, koleron, ne retrorigardu senkaŭze, ne mordu un-gojn ktp. Ne fumu, ne drinku, ne kuŝu longe en lito, ne bla-gu en societo, konscience plenumu viajn devojn.

Instruan ekzemplon tiurilate lasis Napoleono: Li ku-timis snufi tabakon. Kiam li vekiĝis nokte, li meditis, ĉu snufi tabakon aŭ rezisti al tiu kaprico. „Se mi snufos, estos signo ke mi ne povas rezisti al kapricoj, kaj se mi ne ellit-iĝos, estos pruvo ke mi estas pigra…”. Li ellitiĝis do, prok-simiĝis al la tablo sur kiu kuŝis tabakujo kaj – tabakon ne snufis.

La plua etapo estas konscia fortostreĉo de volo spite al naturaj inklinoj. Elektadi ne tion, kio estas facila, sed tion, kio estas malfacila kaj malagrabla. Kaj do: ne manĝi tuj, kiam oni malsatas, ne trinki kiam estas soifo, prokrasti la agrablan renkonton, legadon de letero aŭ libro k.s. Fine ĉiujn fakultojn de animo kaj korpo fordoni je servo al idealo, al celo kiu ŝajnas al vi evidenta. Kaj aspiri purigante la racion, volon, memoron kaj sensojn de superflua balasto, egoismo, nebezonaj bagateloj. Fakte estas diversaj mani-eroj de volo: ĉar io neniom kostas… kvankam kostas multe da peno kaj streĉo – voli kaj atingi.

Sekve ne lasu vin fortimigi per malfacilaĵoj, venku malgraŭ fiaskoj – ekzercu kaj trejnu vin, trejnu vian volon de tago al tago, venku malbonon per bono – ĉar kion homo semas, tion li ankaŭ rikoltos. Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p. 26, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony