Numero 123 – vintro 2018
La preĝo intence de juda nacio
Dio de Abrahamo, Dio de Profetoj, Dio de Jesuo Kristo, en Vi entenitas ĉio, al Vi strebas ĉio, Vi estas limo de ĉio.
Elaŭdu niajn preĝojn, kiujn ni adresas por la juda nacio, kiu – pro siaj prauloj – estas por Vi plu tre kara. Veku en ĝi sen-ĉese ĉiam pli vivan deziron ĝisfunde esplori Vian veron kaj Vian amon. Helpadu ĝin, por ke ĝi, klopodante por paco kaj justeco, povu manifestadi al la mondo la potencon de Via beno.
Subtenu ĝin, por ke ĝi spertadu la estimon kaj la amon flanke de tiuj, kiuj ankoraŭ ne komprenas la grandecon de su-feroj kiujn ĝi spertis, kaj ankaŭ de tiuj, kiuj solidare, en la sento de reciproka zorgo, kune sentas la doloron de faritaj al ĝi vun-doj.
Memoru pri la novaj generacioj, pri junularo kaj infanoj, por ke ili konstante fidelaj al Vi persistu en tio, kio konsistigas la precipan misteron de ilia alvokiĝo.
Plifortigu ĉiujn generaciojn, por ke danke al ilia atesto la homaro elkomprenu, ke Via sava intenco etendiĝas je la tuta homaro kaj ke Vi, Dio, estas por ĉiuj nacioj la komenco kaj la lasta celo. Amen.
Johano Paŭlo la Dua
Oni povas aldoni: „Patro nia”, „Saluton, Maria” kaj „Gloro al la Patro”. Kaj ankaŭ oferi ĉi-intence sanktajn Mesojn kaj sanktajn Komuniojn.
El: Nasz Dziennik, n-ro 33, vendredo, la 9a de februaro 2018, paĝo 2.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski