Numero 124 – printempo 2019

La preĝo de amerika indiano

Ho granda Spirito, kies voĉon mi aŭdas en la brueto de vento, kies spiro donas la vivon al ĉio en la mondo, elaŭdu min.

Mi estas malgranda kaj febla, mi bezonas Vian Forton kaj Saĝon. Permesu al mi restadi en beleco kaj faru, ke miaj okuloj rimarkadu la ruĝajn kaj purpurajn sunsubirojn.

Faru, ke miaj manoj respektadu tiujn objektojn, kiujn Vi kreis kaj ke miaj oreloj fariĝu impreseblaj pri la akcepto de Via Voĉo.

Donu al mi la saĝecon, ke mi komprenu ĉion tion, kion Vi elinstruis al mia popolo. Permesu al mi ellerni la lecionojn, kiujn Vi kaŝis en ĉiu folio kaj ŝtono.

Mi serĉas la forton ne tiucele, por fariĝi pli granda ol mia amiko, sed por batali kun mia plej granda malamiko – mi mem.

Faru tiel, ke mi estu ĉiam preta veni al Vi kun la puraj manoj kaj kun la malfermitaj okuloj.

Fine de mia vojo, kiam la vivo en mi estingiĝos, samkiel la malaperanta sunsubiro, ekstaru mia spirito antaŭ Vi sen timo kaj honto.

Ho Sinjoro, faru, ke en la hodiaŭa tago mia koro pleniĝu per dankemo por la donacoj, kiujn al mi Vi bonvolis sendi.

 

El la libro de Ewa Foley, Zakochaj się w życiu (Enamiĝu al la vivo),  Wyd. RAVI 2000, paĝo 157.

    E-igis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony