Numero 122 – aŭtuno 2018
La plej grava alvoko
„Ne laciĝu en la preĝo. Oni devas ĉiam preĝi kaj neniam laciĝi (kp. Luk 18:1), diris Sinjoro Jesuo. Preĝu kaj formu pere de la preĝo vian vivon. Ne sole per pano vivas la homo (Mat 4:4) kaj ne sole per ĝistempeco, kaj ne sole pere de kontentigo de portempaj – materiaj bezonoj, ambicioj, avidoj, la homo estas homo… Ne sole per pano vivas la homo, sed per ĉiu vorto, kiu iras el la buŝo de Dio (Mat 4:4). Se ni estas vivontaj per tiu vorto, per la vorto de Dio, oni devas ne laciĝi en la preĝo! (kp. Luk 18:1-8). Tio povas esti eĉ la preĝo sen vortoj.
El ĉi tiu loko, al ĉiuj kiuj min aŭskultas ĉi tie aŭ kie ajn, parolu la simpla kaj principa papa alvoko al preĝo. Kaj tio estas la plej grava alvoko. La plej esenca mesaĝo!”
Johano Paŭlo la Dua
Kalwaria Zebrzydowska, 7 jun 1979