La plano de okupoj
La plano de okupoj
Senpolvigi la forgesitajn vespro-tekstojn,
repoluri de rusto latunajn krucojn,
sistemigi miajn malnovajn devontigojn,
repagi la restintajn dankemo-ŝuldojn.
Forigi pezaĵon de sur la konscienco,
plenumi la kristanan devon de favoro,
doni medikamenton al malsana homo,
malgajan infanon ĝojigi per boneco.
Firmigi kaj esperigi malfeliĉulojn,
forpuŝi diablan malamon fronte al Dio,
sinturni ame al la teruro-semantoj,
kaj konvinki, ke ili ne plu faru tion.
Ĉu la plano efektiviĝos ĝis la fino –
antaŭ ol vespero kaj nokt’ subite venos?
Mi tre forte fidas al Vi, Sinjoro Dio,
ke la taskoj sukcesos, ĉar Vi min subtenos.
Verkis Helena Stosio