La okuloj

La okuloj

La belon de la mondo ni ekkonas danke al niaj oku-loj. La belo estas tie, kie estas la lumo, klaro. Al nenio utilos la okuloj en mallumo. Danke al la lumo ni vidas be-lajn florojn kaj bestojn, ni rimarkas la ĝojajn kaj tristajn ge-patrojn, amikojn en la bezono. Ni senkulpaj rigardas iun rekte en la okulojn, ni kaŝas la okulojn pro honto konfes-ante nian kulpon. Ni gardas niajn okulojn, precipe la pupi-lon de nia okulo. Malfeliĉaj estas la blinduloj. Kvankam multaj blinduloj estas tiom ĝojegaj.

Ĝuste Dio gardas nin, kiel la pupilon de la okulo, zorgante pri ni, Sia popolo. Li kondukas sur malvasta irejo de la justo, Li rimarkos falojn en la plej mallumaj kaŝejoj. Nenio estas kovrita antaŭ la okulo de Dio. La justa okulo de Dio rimarkas ĉion, ankaŭ la bonon faritan de homo. Antaŭ ĉio la bonon, ĉar Li estas tiel bona. Li estas ĉieesta kaj tial ni ne devus ĉagreniĝi pri tio, ke neniu laŭdis nin, ke neniu rimarkis nian bonan faron. La Disinjoro havas pli bonan memoron kaj plibonan vidadon, ol la homoj. Kaj eble ĉe la renkontiĝo kun Li ni ekmiros, ke eĉ tiom da bono na faris? Ĉar la homoj ade memorigas al ni, ke ni devus esti bonaj, memorigas al ni pri niaj fatalaj malbonaj faroj, eĉ pri tiaj, kiujn la Disinjoro jam antaŭ longe pardonis al ni. La Sinjoro Dio vidas la kaŝemojn de nia koro.

Kaj kiajn okulojn havas la Dipatrino? – Jen estas mia hodiaŭa problemo por vi. Belan respondon donis pas-tro Jan Tvardovski en sia libreto „Kvadratita kajero”: La Dipatrino havis la observantajn okulojn. Tiom da homoj estis en nupto, en kiu ne ŝi sola servis, kaj nur ŝi rimarkis, kion homoj bezonas por feliĉo. Sed atentu, ke mia deman-do estas farita en prezenco. Hodiaŭ mi ne demandas vin, kiajn okulojn havis la Dipatrino, sed kiajn okulojn havas la Dipatrino nun.

 

Iuj infanoj jam respondis al mi jene:

 

Dipatrino havas la bluajn okulojn, ĉar ŝi estas en la ĉielo.

Maria havas la bluajn okulojn, ĉar tiaj okuloj estas la plej belaj.

Dipatrino havis certe okulojn lazurajn, agrablajn, sincerajn, ĝojajn, amantajn ĉiujn homojn, amoplenajn, be-legajn, vivoplenajn.

Dipatrino havas okulojn lazur-sincerajn, mizerikor-dajn, afablajn, ĝojajn, laŭdindajn, admirindajn.

Dipatrino havas okulojn ĝojoplenajn, amantajn ĉiujn.

La okuloj de Dipatrino estas: plenaj de amo, boneco, kompreno, amantaj, mizerikordaj, belaj.

Dipatrino havas la bluajn okulojn, plenajn de amo al ĉiuj homoj kaj al infanoj.

Mi opinias, ke la okuloj de Dipatrino estas: pale-bluaj, mizerikordaj, pardonemaj, dignoplenaj, scipovantaj resanigi unurigarde.

Dipatrino havas la bronzajn okulojn.

La okuloj de Dipatrino estas mizerikordaj, zorgemaj kaj bonaj.

Dipatrino havas okulojn bluajn, kiel la ĉielo.

Dipatrino havas okulojn nigrajn – tristajn, larmople-najn, afliktitajn.

Dipatrino havas okulojn foje ĝojajn, ĝoje tristajn, de-pendas kiun ŝi rigardas.

Laŭ mia opinio nune Dipatrino havas la okulojn larĝe malfermitajn al la mondo, kaj precipe al la bezonuloj, ĉar ja ili estas tiel multaj, kaj neniu el homoj scipovas aŭ volas rimarki ilin. Foje, kvankam ŝi estas trista kaj afliktita, tamen ja ĉion ŝi pardonas al ni.

Dipatrino havas la tristajn okulojn pro nia malfeliĉo kaj pro malbono de la mondo, pro la ŝtelo, kiun faras homoj. Ja Dipatrino kaj Jesuo Kristo Sinjoro zorgas pri ni, donis al ni la vivon, naturon, bestojn, vegetalojn, kaj popo-lo anstataŭe tiel pagas. Dipatrino tial havas tiajn tristajn okulojn pro nia malfeliĉo kaj malbono. Ili faras por ni ĉion, kaj ni reciproke nin mortigas, ŝtelas, mensogas, faras pekojn kaj Dipatrino rigardas sur nin. Ŝi vidas tion.

Laŭ mia opinio Maria kiel Protektantino de familio suferas pro la malfeliĉaj familioj, deziras oferi al suferantoj kaj malsanuloj bonecon kaj konsolon, kaj al la tristaj sen-profitan amon, se ili konfidos ŝin.

Dipatrino havas en ĉi tiuj tempoj la tristajn okulojn tial, ke: en la mondo estas tiom malmulta bono. Homo ne estas tia, kia li estis iam. Tiom malmultaj estas nun homoj, kiuj kredas je tio, ke ankoraŭ en la mondo estas homoj, kiuj amas, helpas, havas respekton.

Laŭ mia opinio Dipatrino havas la okulojn foje ga-jajn, kaj foje tristajn, ĉar kiam ŝi vidas, ke infanoj faris tre grandan eraron, tiam ŝi ĉagreniĝas pri ili kaj estas trista. Kaj kiam ĉiuj kune amuziĝas, tiam ŝi estas gaja kaj havas la gajajn okulojn, estas simple kontenta.

Dipatrino kiel antaŭ jaroj tiel ankaŭ nun rigardas la homan malbonsorton.

Dipatrino havas nun la tristajn okulojn, ĉar homoj pli kaj pli ŝtelas, mortigas, sanktajn tagojn ne sanktigas. An-kaŭ ŝi havas la tristajn okulojn, ĉar la pli aĝaj donas ekzem-plon al la malpli aĝaj kaj en la estonteco estos pli da ŝtelis-toj kaj murdintoj.

Dipatrino havas ne nur la tristajn, sed ankaŭ la gajajn okulojn. Kiam ŝi vidas homojn honestajn, piajn, amantajn sian proksimulon, ankaŭ kiam vidas ludantajn infanojn, ŝi havas la gajajn okulojn. Kiam ni estas bonaj por patrino kaj proksimuloj, do la patrino estas bona ankaŭ por ni.

Dipatrino en prezenco havas la okulojn tristajn kaj larmoplenajn, ĉar nun en la mondo oni faras multan dama-ĝon inter loĝantaro, mortigas, ŝtelas, drinkas ktp.

 

Karaj Infanoj!

Jam neniom mi scipovas aldoni al viaj belaj rimarkoj pri la okuloj de Dipatrino. Klopodu ankaŭ vi montradi viajn okulojn ĉiam ĝojajn kaj feliĉajn, ĉiam vidantajn la bonon kaj feliĉon de viaj proksimuloj.

 

Jan Sadowski, OMI



Dediĉo al Johano Kuĉ, aŭtoro de la skulptaĵo,

monumento al kard. Stefano Wyszyński

 

(piede de Hela Monto en Ĉenstoĥovo)

 

Artisto, kiu kondukis vian manon,

ke la verko prezentas personecon

de viva persono – PRIMASO DE JARMILO,

Lian dignon kaj samtempe humilecon,

„SOLI DEO” konfidon, kontemplon, esperon, venkon.

 

Ĉenstoĥovo, majo 1999.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony