Numero 125 – somero 2019

La mito de bona homo

La penso kalkulema:

Kiu forĵetas Dion, tiu devas sin konsideri Dio.

Antaŭnelonge mi aŭdis: „Mi ne kredas je Dio, sed mi estas bona homo“. Laste cetere ĉiam pli ofte mi aŭdas tiun specon de deklaroj. Sonas tio tiel, kvazaŭ interparolanto sin senkulpigus, ke kvankam li ne estas kredanta, tamen ankaŭ estas bona – kaj verdire pli bona. Ĉar vi, kredantoj, kuradas al preĝejo kaj Komunio, sidas en la unua benko, kaj vetur-igas vin en la majbaĥaŭtoj kaj bruligas homojn sur ŝtiparoj. Kaj mi – suferas por milionoj, tremas pri la planedo mina-cata de troloĝateco, dolorigas min la oceano minacata de senbalenigo kaj mi manĝas nur sojaĵojn. Vi nur parolas, ke vi estas bonaj, kaj mi estas bona.

Tio estas tia nova religio – bonismo. En la rezonado de bonistoj enestas tamen la principa eraro, ĉar la konsciaj kristanoj ne asertas, ke ili estas bonaj. „Neniu estas bona krom Unu, nome Dio“ – ekaŭdis de Jesuo la riĉa junulo, kiu havis „multajn posedaĵojn“, kaj inter ili la plej granda estis probable lia opinio pri si mem. – Kiel do? Se mi estas tiel bona, mi devas ankoraŭ el io rezigni? – povas esti li ek-pensis. Kaj li foriris malgaja.

Kaj certe – mi ne estas bona. Mi estas kapabla por plej malbonaj aferoj. Se min Dio senĉese ne tenus, mi far-iĝus tuj homaĉo, kian ne vidis la mondo. Kristanoj tion scias. Kristanoj estas la plej grandaj realistoj. Ili ne havas iluziojn koncerne sian kapablecon. Ju pli proksime al Dio ili estas, des pli bone ili tion vidas. Pro tio tiom ofte ĉe sanktuloj kaj pri sanktuloj ni legas, ke en la ĉeesto de Dio ili estas mizero. Kaj kio interesa – ili parolas tion sincere.

Kaj ankoraŭ pli: ili pravas. Tiu konscio devigas ilin al ko-rektoj de pensado, parolado kaj agado. Al konscienc-ekza-meno, al pekkonfeso. Rekte al konvertiĝado.

Ĉu ne estas pripensiga, ke la plej malbonaj monstroj de la pasinta jarcento elrampis el la homoj en medioj, kiuj forĵetis Evangelion? Komunismon kaj naziismon elpensis la naivuloj, konvinkitaj, ke eblas krei homon idealan laŭ la propra plaĉo, sufiĉas lin nur konvene finformi. Kaj fine tio estos tiu elsonĝita bona homo. La efikoj estis teruraj kaj oni ne povas tion home elkompreni. Kiel tiaj normalaj ho-moj, ofte kulturaj, aŭskultantaj muzikon de Bach, legantaj poezion de Goethe, konantaj sistemojn filozofiajn, subite sen okulumo murdas milionojn da sendefendaj homoj – eĉ infanoj? Kiel tio eblas?

Nu tiel, ke ĉi tiuj homoj unue ekkredis, ke ili estas bonaj, poste – ke plej bonaj. Kaj se plej bonaj, tiam ĉio, kion ili entreprenos, ankaŭ devas esti plej bona. Plue do produkti terurajn leĝojn sen iu ajn korekto flanke de supera forto, kies ekziston oni ja forĵetis. La plej freŝa ekzemplo de tia procedo estas videbla en la leĝaro de ŝtato Nov-Jorko. La legalizo de la mortigado de infanoj eĉ tuj antaŭ la naskiĝo, tio estas la progreso de degenerado. Kiu povis al-lasi ion tian? Kiel do kiu – la homoj forte kredantaj. Kre-dantaj je sia boneco.

Franciszek Kucharczak

franciszek.kucharczak@gosc.pl

EL semajnrevuo GOŚĆ NIEDZIELNY, n-ro 6,

10a de februaro 2019, p.39.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony