Numero 119 – vintro 2017

La mistero de sekso

Sekso, kiu laŭnature enkondukas distingon inter viro kaj virino, ebligas al konkreta homa persono la fizikan kaj psikan komplementon en alia homo. Ankaŭ pro tiu kaŭzo sekseco situas ĝuste en la centro de homa persono kaj de-vas esti analizata en kunteksto de la persona homdigno.

En la konscio de tipa reprezentanto de nia civilizacio agordita ekskluzive al konsumo, sekvis kvazaŭ disbato de kunmetita tuto, kiun konsistigas sekseco en la homo. La nuntempa homo, anstataŭ eluzi la seksecon en realigado sin mem, fariĝis la sklavo de sekso. Ŝajnas, ke la tuta t.n. seksa krizo, pri kiu hodiaŭ tiom multe oni parolas, tuŝas multe pli profunden kaj koncernas tion, kio homa. Ĉu sufiĉas diskre-diti sole la „tabuon” de sekso?

*

„Mi estas 17-jaraĝa. De tri monatoj mi iradas kun knabo. Ni renkontiĝas tre ofte. De iu tempo ni havas ankaŭ … Miaj gepatroj estas plu konvinkitaj, ke mi estas tute „ĉasta”. Mi ne imagas, kio okazus se ili ekkonus la veron. Mi pensis jam pri tio, por fuĝi el la hejmo aŭ sinmortigi. Mi estas tute deprimita. Bonvolu min helpi!”

*

„Mi ne imagas solecan vivon. Mi devas havi apud mi homon kiu min kompletigos. La naturo tiel jam stabiligis, ke viro trovas sian kompletigon en virino kaj virino en viro. La amo ne povas limiĝadi sole al fizika kontakto. La seksa ago devus estis esprimo de spirita ligo. Nur tiu persono, kiun mi ekamos, estos kapabla tute min kompletigi. Tial ĝuste mi pensas pri geedziĝo”.

*

„Mi travivas lastatempe nesprimeblan ĝojon. La vivo estas grandioza, mirakla, bela. Mi dankas al Dio, ke Li min kreis, ke mi renkontis la plej grandiozan knabinon en la mondo, ke ekzistas la amo. Mi devas konfesi, ke antaŭ la renkonto al Kristina mi malamis ĉiujn, kiuj opiniis sin feliĉaj, mi ne kredis je amo, mi ne havis konfidon al homoj. Danke al ŝi sekvis radikala ŝanĝo en mia vivo. Nur nune mi finkomprenis, kion tio signifas ami kaj esti amata”.

*

La homo laŭnature agordita estas al alia homo, tial do „mi” serĉas ĉiam realigon en „vi”. La sekseco, kiu trovi-ĝas en la centro de tiu agordo al „vi”, partoprenas en la mistero de homo kaj siamaniere esprimas ĝin. La korpeco de viro kaj virino konsistigas la fundamenton de renkonto, de profunda dialogo en amo, realigado de „mi” en „vi”.

Oni devas rekoni, ke en la pasinteco oni ne ĉiam rimarkis principajn diferencojn inter la sekseco de homo kaj la seksa instinkto de bestoj. Estas vero, ke en la unua kaj en la dua kazo la celo estas plilongigo de specio, sed ekzistas esenca diferenco: la seksa agado de homo estas ago de persono, kaj besto agadas surbaze de instinkto. La grandeco de homo konsistas en tio, ke li scipovas sur la seksa agado surstampi la propran spiritecon kaj perceptas alian dimension de sia sekso. La homa sekseco estas realo, kiu esprimas la bezonon ekligi kontakton kun „vi”, konsis-tigas bazon de intima spirita komuneco kaj kapabligas ho-mon al senlimaj sinoferoj favore al alia persono, kies gran-dioza ekzemplo estas la amo de patrino al infano.

El biologia vidpunkto ne eblas juste pritaksi la feno-menon de homa sekso kaj ne eblas aliri la seksan sintenon indan je homo. La homa seksa agado ne estas determinata per aktivado de hormonoj. En ĉiu el ni la sekseco estas interne subordigita al homa persono. Tio signifas, ke ĉiu homo devas formi sian seksan sferon, aprezi ĝin kaj plen-umi. Ĉiu seksa agado devas kalkuli kun la digno de homa persono kaj devas esti agordita al la tuta homo. En tio ĝuste enestas la principa eraro de niaj tempoj, ke la sekson oni analizas ekskluzive sur la biologia kaj psikologia ebenaĵoj.

Atentu la fakton, ke sole tiutempe, kiam la homan sekson oni pritaksas en la kunteksto de persona homdigno, oni akiras la ĝustan ebenaĵon por diskutado pri la seksa etiko. Danke al tio, ke la homo estas „spirito enkorpigita”, ekzistas tiaj spiritaj ligoj kiel amikeco, fideleco kaj amo. Ne estas seksa etiko de manieroj pri homa konduto.

La sekseco estas unu el la principaj eblecoj, kiun la homo devus finrealigi. Kio pli: al plenhomeco oni matur-iĝas tra plenvireco aŭ plenvirineco. Tamen vi konscias tion, ke danke al libereco, kiun ĉiu el ni posedas, la homo povas en diversaj vivosektoroj trastreki sian dignon de homa per-sono. Tia ebleco ekzistas ankaŭ rilate al la seksa vivo de homo, kies okulfrapa ekzemplo estas la fenomeno de pros-tituo. Tio okazas tiutempe, kiam la homo sian seksan ag-adon senigas je signo de propra spiriteco. La realigo de im-pulso fariĝas la ordinara biologia fakto, kiu havas nenian influon al ekesto de spirita komuneco. La paradokso konsi-stas en tio, ke la homo estiel persono efektivigas la proce-zon de malpersonigo: elpaŝas kontraŭ si.

Ĉiu homo portas en si la signon de propra sekso. La seksa dimensio estas principa dimensio de homa persono kaj ne limiĝas sole al biologiaj kategorioj. La sekseco par-toprenas en la mistero de homo kaj siamaniere esprimas ĝin. La sekseco, kiu estas „pordego de eliro el si kaj de en-iro en la mondon de personoj”, malfermas la homon al aliaj, ebligas la intiman renkonton kun „vi”, kapabligas al realigo sin mem.

La homo portas en si la profundan bezonon ekligi la spiritan kontakton kun „vi” en la plej profundaj kaŝlokoj de propra „mi”. Viro kaj virino estas reciproke orientitaj al si ne nur pro la korpa strukturo, sed antaŭ ĉio pro la dialoga karaktero de homa persono: ili devas reciproke sin komple-tigi. En tiu ĉi kunteksto necesas akcenti, ke la sekseco ne estas problemo de unu periodo en la homa vivo, sed havas ankaŭ sian historion: kunigita estas kun la historio de kon-kreta homo ekde la momento de naskiĝo ĝis la morto.

Pro la markado de sekso, la homo estas ento malfer-mita al aliaj. En ĉi tiu senco ni parolas, ke sekseco estas „kapablo-tendenco-bezono” de la homa persono, kiu dezi-ras ekligi kontakton kun „vi” tra la donaco farita el si mem kaj akcepto de la donaco de alia persono. Danke al tio la homo ligas intiman kontakton kun „vi” sur la nivelo de totala kaj ekskluziva sinfordono. Sur tiu ĉi nivelo la homaj personoj estas devigataj al interŝanĝo de valoroj. Esprimo de tio estas la sekskuniĝo.

La sekseco ebligas al homo ekligi intiman kontakton kun „vi” sur la ebenaĵo de amo. La esencon de amo konsis-tigas sinfordono al alia persono. Homo, kiel „spirito enkor-pigita”, esprimas sin mem ankaŭ tra la korpo. La amo, kiu estas ligo spirita, devas eksteriĝi per gestoj, signoj, rigar-doj, devas simple esprimiĝi sur la korpa ebenaĵo, ĉar tia estas la naturo de homo. La reciproka sinfordono al si de viro kaj virino efektiviĝas sur la tri niveloj: fizika, emocia kaj persona.

Fakto estas, ke la homa sekseco devas servi al trans-donado de la vivo. Tamen necesas signi, ke dum multaj jar-centoj la homo ne kapablis malkovri en ĝi alian valoron, kiel nur la biologian neceson. Esenco de la afero estas, ke ĉe la bazo de vivtransdonado en la kazo de bestoj troviĝas la blinda instinkto, ĉe la homo anstataŭe – la amo. Pro tiu kaŭzo la seksa sperto estas unu el la plej misteraj kaj fasci-naj momentoj en la homa vivo. Tamen tio signifas, ke la sekskuniĝo devas esti konscia elekto kaj ne subiĝo al „pos-tuloj” de la organismo. Fronte al instinkto la homo devas konservi liberecon. La aserto, ke la homo ne povas rezisti al seksimpulso kaj devas ĝin realigi, trastrekas la principan trajton de homa persono: la liberecon. Se ni subfosos la liberecon de homo en la seksa sektoro, tiam ne eblas paroli pri respondeco, pri sindevigo al fideleco kaj principoj de morala konduto.

Vi pravigos min certe, ke por la totala sinfordono en amo oni devas ankaŭ maturiĝi. Kaj ni diru al ni sincere: multaj homoj ne maturiĝas al realigo de aŭtenta amo, kies esprimo estas la kreskanta nombro da divorcoj. Pro la natu-ra gravito de ambaŭ seksoj al si kaj la korpaj kondiĉoj plej facile estas ligi kontakton sur la fizika ebenaĵo, sed tio ne estas ankoraŭ amo. Por realigi la veran amon ne sufiĉas la seksa matureco, ĉar la amo ne estas rezulto de seksaj kon-taktoj, sed inverse: la seksa kunvivo estas rezulto de la amo. Aliflanke oni scias, ke la seksa matureco antaŭigas en tempo la psikan kaj personan maturecon, pro tio la antaŭ-tempa komenco de seksa kunvivo povas reteni la junan ho-mon en lia persona disvolviĝo.

La homa realigo de la seksimpulso ne povas limigi sin al la korpaj kontaktoj, ĉar tio trastrekas la dignon de homa persono. La sekseco devas servi al intima renkontiĝo de „mi” kaj „vi” en la plej profundaj sekretoj de homeco. Tiu renkontiĝo estas ebla sole sur la persona nivelo. Pro tiu kaŭzo ĉiu erotika kontakto devas esti subordigita al la per-sona kontakto, ĉar sole sur la persona ebenaĵo ni kapablas fari la totalan donacon el ni, kio estas la esprimo de amo. Ligo de kontakto kun „vi” sur la persona ebenaĵo postulas la emocian maturecon kaj kapablon por la neprofitema sin-fordono. En ĉi kunteksto la sekseco fariĝas valoro, kiu hel-pas al homo finrealigi sin mem en la amo.

La sekseco estas unu el la plej grandiozaj eblecoj, kiun la homo ricevis kun celo finrealigi sin mem. Ŝajnas tamen, ke ne ĉiu scipovas ĝuste utiligi ĉi tiun eblecon. En la nuntempa realo la sekso estas utiligata en maniero vulga-ra por la celoj komercaj, politikaj kaj ideologiaj. La nun-tempa „ondo de sekso” estas esprimo de profunda krizo de la spiritaj valoroj, pruvo de fremdiĝo de la nuntempa homo, narkotaĵo por enuo, seniluziiĝo kaj malinklino.

Por homoj sentantaj misteron kaj sin sentantaj res-pondecaj pri sia konduto, la sekso estis ĉiam iuspeca „tabuo”. En nia tempo oni priridis ĉian tabuon kunigante ĝin kun primitivismo, malprogreso kaj hipokriteco. Tamen tio estas malvastigo de la nocio. Ĉiu tabuo signifas ion gra-van, netuŝeblan, estimindan. La sekso estas „tabuo”, sed ne tiusence, ke ne eblas pri ĝi paroli, kontraŭe estas io grava, gardinda, profunde ligita kun maturiĝado de la homo al plena homeco. Kaj ni diru al ni sincere: sen la psikoseksa matureco oni ne atingos la spiritan maturecon. Tial ne miru, ke la ĝusta formado de sia seksa sfero estas morala devo de ĉiu el ni. Ne multe tamen mi kredas, por ke al tiu celo servu la pseŭdo-sciencaj teorioj, la bulvardaj revuoj kaj pornografio.

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 41; tr. SP]

 

Ju pli multe da reciproka amo,

des pli proksime al Dio ni estas.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony