Numero 124 – printempo 2019

La manifesto de la vivo

Monumento de Nenaskitaj Infanoj

vokas por malpermeso de la abortigo

 

La interparolo kun Martin Hudaĉek, la slovaka

skulptisto engaĝita en la movado por la defendo de vivo.

 

Kiel tio okazis, ke por sia debuto Vi elektis la mo-numenton de Nenaskitaj Infanoj? Ĉi verko tute malakorda kun la fluoj dominantaj hodiaŭ en arto egale en la morala dimen-sio, kiel ankaŭ estetika? Kio inspiris Vin?

            La monumento de Nenaskitaj Infanoj estas la verko de Dio. Neniam pli frue mi pensis pri io tia. Ĝi estas mia diploma laboro, kaj la tutan procezon de ĝia formiĝado akompanis ne-kompreno kaj manko de akcepto. Nur la atelier-estro, docento Gaspar, sentis, ke mi pensas pri tio serioze. Do mi povas diri pri ĉi verko, ke pretigis ĝin la Sinjoro.

La foto de ĉi skulptaĵo, lokita sur la interreta paĝo, mon-triĝis tre esenca por mia laboro. Kompreneble estas tie multaj fotaĵoj, sed ĝuste ĉi tiu altiris atenton de multaj personoj. Mi sentis kaj sentas plue, ke ĝi estas la Dia verko. Homoj el la tuta mondo skribas, kiel bone ĉi skulptaĵo esprimas tion, kion ili tra-vivas. Multaj homoj subtenis min per preĝo. Multaj preĝas ankaŭ nun, por ke la abortigo estu tute malpermesita.

Mi pensas, ke la inspiro venis de la Sankta Spirito, kaj la precipa motivo de ĉi verko estas la mizerikordo por tiuj, kiuj pri ĝi petas.

Sur via interreta paĝo Vi skribis: “Pere de mia laboro mi volas paroli pri nia deveno, pri la Kreinto kaj la amanta Patro, kiu ĉiutage indikas al ni, kiucele kaj kiel ni devas vivi”. Ĉu la kredon Vi transprenis el la hejmo?

Certe la familio ludis grandan rolon en la kristana form-iĝo de mia personeco,  sed la sinkonfidado al Dio estas la ĉiu-taga, memvola decido de ĉiu kristano. Mi volas per tio diri: “Ni petu, kaj ni ricevos”, “Ni frapu, kaj estos al ni malfermite”. (…)

Ĉu la movado por la defendo de vivo estas forta en Slovakio? Kiaj estas la plej grandaj zorgoj, kaj kion oni sukce-sis atingi?

            La movado prolife agadas ĉe ni en diversaj formoj. Dan-kon al Dio por pastroj kaj laikoj, kaj ankaŭ por kelkaj politik-istoj defendantaj la vivon. Nia potenco estas konstante blinda kaj egoisma, ĉar konstante allasas abortigon. Dume ni ne rajtas kalkuli, ĉu abortigo estas sekura aŭ kiajn ni havas kialojn, por ĝin plenumi. Ni devas agnoski, ke ĝi estas ĉiam la terura murdo farita kun malvarma sango je la senkulpa infano, kaj decideme ĝin malpermesi.

Iuj el Viaj laboroj troviĝas en Pollando. Ĉu Vi sentas vin ligita kun nia lando?

            Jes. En Vroclavo en tombejo ekstaris la monumento de Nenaskitaj Infanoj refoje. Dum la laboro super ĉi skulptaĵo kaj dum ĝia muntado mi amikiĝis kun tiuj, kiuj pretigis la projek-ton. Ni senĉese kontaktiĝas.(…)

         Super kio Vi nun laboras?

            Nun mi laboras super la skulptaĵo Sankta Familio de la natura dimensio. Hodiaŭ la tradicia familio estas de multaj flankoj atakata, kaj tial ĉi monumento. Ĉe ĉi Familio gejunuloj prononcos la voton de la antaŭedzeca ĉasteco. En la estonteco mi pensas pri negranda manufakturo. Ni ekvidos,  kion volos la Sinjoro.

            ○ Dankon por la interparolo.       

Ewa M. Małecka

 

La tutan intervjuon oni povas tralegi en: Nasz Dziennik de 31 de decembro 2018 – 1 de januaro 2019, paĝo 19

 

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony